*profet/o

*profeto

1.
REL Homo parolanta kaj aganta pro dia misio: Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj [1]; unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: batu min [2]; Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo [3]; se Muhamado, la islama profeto, estus vivanta en nia epoko, ĉu ne eblus, ekzemple, ke lia koncepto pri ekonomio malhelpus la nuntempan globan krizon [4]; ĵuri per la barbo de l' profeto PrV . VD:evangeliisto2, misiisto
2.
(komune) Antaŭdiristo anoncanta estontaĵojn nome de iu dia inspiro: en la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion: ni iru al la antaŭvidisto, ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto [5]; profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian [6]; oni ne bezonas esti profeto, por antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue […] [7]; malsaĝulo ofte estas profeto PrV ; neniu estas profeto en sia urbeto PrV . VD:aŭguristo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 4:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:35
3. La Nova Testamento, S. Luko 24:19
4. Monato, Hussain Al-Amily: Islama ekonomio: ĉu modelo por hodiaŭ?, 2015
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 9:9
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
prophet, seer
beloruse:
прарок
bulgare:
пророк
ĉeĥe:
profét, prorok
ĉine:
先知 [xiānzhī], 預言家 [yùyánjiā], 预言家 [yùyánjiā], 先見者 [xiānjiànzhě], 先见者 [xiānjiànzhě], 預告者 [yùgàozhě], 预告者 [yùgàozhě]
france:
prophète neniu estas ~o en sia urbeto: nul n'est prophète en son pays.
germane:
Prophet, Verkünder
hispane:
profeta
hungare:
próféta, jövendőmondó, jövőbelátó
japane:
預言者 [よげんしゃ], 予言者 [よげんしゃ]
nederlande:
profeet neniu estas ~o en sia urbeto: geen sant in eigen land.
pole:
prorok, wieszcz
portugale:
profeta
ruse:
пророк
slovake:
prorok
svede:
profet
ukraine:
пророк

profeti

(tr)
1.
Paroli, agi komisie de dio, laŭ dia inspiro: Eldad kaj Medad profetas en la tendaro [8]; penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo [9].
2.
(komune) Antaŭdiri: li ja atingos la famon, kiun vi profetas al li [10]; Esperanto nek „disfalis en dialektojn“, kiel kelkaj lingvistoj erare profetis, nek povos disfali [11]; la kristanismo mem […] profetas, ke la glavoj ne malaperos ĝis la fino de l’ mondo [12]. SIN:aŭguri
angle:
prophesy
beloruse:
прарочыць
ĉeĥe:
prorokovat (něco, někomu), věštit
ĉine:
預言 [yùyán], 预言 [yùyán]
france:
prophétiser
germane:
prophezeien, verkünden, weissagen
hispane:
profetizar
hungare:
jövendöl, megjósol, jövőbe lát
japane:
預言する [よげんする], 予言する [よげんする]
nederlande:
voorspellen
pole:
prorokować, przepowiadać, wieszczyć
ruse:
пророчествовать, пророчить
slovake:
predpovedať, prorokovať, veštiť
ukraine:
пророкувати, пророчити

profetaĵo

1.
Die inspirita parolo aŭ simbola ago de profeto: kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis [13]; neniam profetaĵo estas alportita per homa volo, sed homoj movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio [14].
2.
(komune) Antaŭdiro: profetaĵo pri Damasko: jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj [15]; baldaŭ pruviĝis la vero de lia profetaĵo, ke la burĝaj esperantistoj mem ektimos la talismanan valoron, kiun Esperanto posedas en la manoj de laboristoj [16]; oni fojfoje eĉ aŭdis, ke la mondo alproksimiĝas al sia fino, laŭ (miskomprenita) majaa profetaĵo [17]. VD:aŭguro, promeso
angle:
prophecy
beloruse:
прароцтва
ĉine:
[chèn], 谶 [chèn], 預言 [yùyán], 预言 [yùyán], 預兆 [yùzhào], 预兆 [yùzhào], 讖語 [chènyǔ], 谶语 [chènyǔ]
france:
prophétie
germane:
Prophezeiung, Verkündigung, Weissagung
hispane:
profecía
hungare:
jövendölés, prófécia
japane:
預言 [よげん]
nederlande:
voorspelling
pole:
proroctwo, przepowiednia, wieszczba
ruse:
пророчество
svede:
profetia
ukraine:
пророцтво, пророкування

administraj notoj