*korn/o UV

*korno

1.
Malmola elstaraĵo, kiu kreskas sur frunto aŭ alia kapo-parto de bestoj, precipe de viraj remaĉuloj: kornoj de bubalo [1]; jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj [2]; cervo […] tuŝegis per la kornoj la grimacantan statuon [3]; (frazaĵo) preni la bovon per la kornoj (iri rekte kaj decide al la plej malfacila afero); (frazaĵo) Declerck en tiu ĉi verko kaptas per la kornoj sian taŭron: li rezolute donas al ni romanon pri lingvoj [4]; kornoj de antilopo [5]; en Kipro ekzistas pluraj ĉasistoj, kiuj ne hezitas buĉi la malabundajn kornohavajn mamulojn por riĉiĝi [6]; li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero [7]; se iun sklavon […] kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj [8]; Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas PrV .
a)
Bova korno aŭ similforma objekto uzata kiel ujo: Cadok prenis la kornon kun oleo […] kaj sanktoleis Salomonon [9]; trinki el korno.
b)
MUZ Besta korno truita ĉe la pinto aŭ ĉe flanko, uzata kiel blovinstrumento aŭ imitaĵo de tia instrumento el metalo: aŭdiĝis tre forta sonado de korno [10]; [la] flava korno de poŝto [11]; blovi per la korno de ribelo [12]; de la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento [13]. VD:ĉaskorno
2.
Korna substanco: korno-pecetoj [14].
3.
BIB(figure) Simbolo de potenco kaj fiero, abundeco: la nacioj […] levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo [15]; li rompis ĉiujn kornojn de Izrael [16]; la korno de abundeco simbolas naturan riĉecon de la regiono [17]. VD:abundokorno
4.
TIP Supersigno: dekstra korno (ó), maldekstra korno (ò), vjetnama korno (ơ).
angle:
1.a horn 1. horn 2. horny
beloruse:
рог 1.b рог, ражок (музычны інструмэнт)
ĉeĥe:
roh (zvířecí), rohovina
ĉine:
犄角 [jījiǎo], 角 [jiǎo]
france:
corne preni la bovon per la ~oj: prendre le taureau par les cornes. 1.b cor (musique), trompe (musique)
germane:
1.a Horn preni la bovon per la ~oj: den Stier bei den Hörnern packen. 1.b Horn 1. Horn 2. Horn
hispane:
cuerno
hungare:
1.a ivókürt, kupa, szarupohár 1.b kürt 1. szarv, tülök 2. szaru 3. szarv (átv.)
indonezie:
1.a tanduk, cula
japane:
[すみ], 角状のもの [かどじょうのもの], ホルン, 角笛 [つのぶえ], 警笛 [けいてき]
nederlande:
hoorn preni la bovon per la ~oj: de koe bij de horens vatten.
pole:
róg 1.a róg 1.b róg 2. róg
portugale:
1. chifre, corno (chifre)
rumane:
colț, corn, unghi
ruse:
1.a рог 1.b рог, рожок (музыкальный инструмент) 1. рог
slovake:
húkačka auta

korneca

Farita el substanco simila al korno: korneca kombilo, tabakujo; „plumo“ tie perdis sian origina sencon: korneca tubeto garnita per lanugo [18]; malmola tritiko havas konsiston kornecan [19].
18. Paul Neergaard: Fremdvortoj en Esperanto, Komentaro kaj terminoj klarigataj
19. Marco Picasso: Pastaĵo, ĉapitro 2a
angle:
horny
beloruse:
рагавы
ĉeĥe:
rohovkový, zrohovatělý
france:
corné
hungare:
szaru-
indonezie:
kerucut
japane:
角質の [かどしちの], 角のように硬い [かどのようにかたい]
nederlande:
hoornachtig
pole:
rogowy
rumane:
coarne
ruse:
роговой
slovake:
zrohovatený

kornaro, kornobranĉaro

Branĉformaj kornoj de cervedoj: bela cervo kun majesta kornaro [20]; la pintoj de liaj sagoj pretiĝas el la kornaroj de la cervoj [21].
angle:
antlers
beloruse:
рогі (разгалістыя - як у аленя, лася)
ĉine:
[gé], 鹿角 [lùjiǎo]
france:
andouiller, bois (de cervidé), cors (de cervidé), massacre (de cervidé), ramure (de cervidé)
germane:
Geweih
hungare:
agancs
indonezie:
ranggah
japane:
[すみ]
pole:
poroże
rumane:
coarne
ruse:
рога (ветвистые)

abundokorno

BELA Tradicia motivo de okcidenta arto — granda korno elbuŝiganta florojn, fruktojn kaj aliajn simbolojn de abundo kaj prospero: abundokorno mia al vi verŝus ⫽ precize ĉion far vi sopiratan [22]; [ili] havis abundokornon en unu mano kaj en la alia vazon por oferverŝado [23].
antikva vazo kun Pluto portanta abundokornon, 440-430 a.K.
CC BY-SA 2.5  [24]
angle:
cornucopia
beloruse:
рог дастатку
ĉine:
在神話中 [zàishénhuàzhōng], 丰饶之角 [fēngráozhījiǎo]
france:
corne d'abondance
germane:
Füllhorn
indonezie:
kornukopia
itale:
cornucopia
japane:
豊饒の角 [ほうじょうのつの]
latinece:
cornucopia
nederlande:
hoorn des overvloeds
pole:
róg obfitości
rumane:
corn al abundenței

aŭtokorno

AUT Hupo de aŭto, origine farita el korno kaj plue tiel nomata: eta „PEE“ de aŭtokorno altiris lian atenton [25].
25. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
beloruse:
кляксан
france:
avertisseur, klaxon
germane:
Hupe
indonezie:
klakson
itale:
tromba (di automobile), clacson
nederlande:
claxon, toeter
pole:
klakson
portugale:
buzina de automóvel
rumane:
claxon
ukraine:
сиґнальний ріжок

ĉaskorno

MUZ Eŭropa metala blovinstrumento kun longa, cirkle volvita tubo kaj vasta kloŝo, tradicie uzata por signaloj dum ĉasado: jen inter la montoj ekaŭdiĝis la sonoj de ĉaskorno [26]; la bruo de ĉaskornoj […] ilin tute erarigis [27]; ĉaskorno sonis, kaj la hundoj bojis [28].
angle:
hunting horn
beloruse:
ражок, рог (музычны, паляўнічы)
france:
cor (d'orchestre), cor de chasse
germane:
Jagdhorn, Horn (Instrument)
hungare:
vadászkürt
indonezie:
French horn
japane:
狩猟用ラッパ [しゅりょうようラッパ], 狩猟ホルン [しゅりょうホルン]
nederlande:
jachthoorn
pole:
róg (myśliwski)
rumane:
corn (vânătoare)
ruse:
охотничий рожок, рог (музыкальный инструмент)
ukraine:
мисливський ріг

dekstra korno (´)

TIP Supersigno, oblikva streketo de maldekstre dekstren alsupra: la akuto, nomata ankaŭ la dekstra korno, [estas] uzata en la hispana lingvo ekzemple por indiki akcenton [29].
29. J. Wells: Kiam la latina skribo ne sufiĉas, Londona Klubo, 2021-05-28
beloruse:
акут, оксыя (у грэцкай), востры націск (дыякрытычны знак)
france:
accent aigu
germane:
Akut
indonezie:
aksen tirus
nederlande:
accent aigu
pole:
akcent ostry
rumane:
accent ascuțit

dukorno

TIP Supersigno v-forma, ŝajnanta kiel renversita ĉapelo3: dukorno […] estas uzata en diversaj lingvoj por indiki konsonantan kvaliton: en la ĉeĥa, slovaka, kroata, slovena, latva kaj litova ni havas č š ž [30].
30. J. Wells: Kiam la latina skribo ne sufiĉas, Londona Klubo, 2021-05-28
beloruse:
гачак, адваротны цыркумфлекс
france:
caron
indonezie:
aksen karon
pole:
karon, haczek, odwrócony daszek, odwrócony cyrkumfleks
rumane:
caron (diacritic)

dukornulo

Besto kun du kornoj.
beloruse:
двурог
hungare:
kétszarvú
indonezie:
hewan bertanduk dua, dwicula
japane:
二角獣 [ふたかどけだもの]
nederlande:
tweehoorn
pole:
dwurożec
rumane:
bicorn

maldekstra korno (`)

TIP Supersigno, oblikva streketo de maldekstre dekstren almalsupra: la maldekstra korno […] montras la „subeniran tonon“ [31].
31. -: Greka alfabeto, Vikipedio, 2020-07-07
beloruse:
гравіс, варыя (у грэцкай), цяжкі націск, адваротны націск (дыякрытычны знак)
france:
accent grave
germane:
Gravis
indonezie:
aksen nontirus
nederlande:
accent grave
pole:
grawis, akcent ciężki
rumane:
gravis, accent grav

paperkorneto

Papersaketo pinte rulita: fari paperkornetojn […] oni ne ĉiutage bezonas, sed tiam oni entreprenas ion alian [32].
beloruse:
ражок (з паперы), скрутак
ĉeĥe:
kornout, kornoutek
france:
cornet de papier
germane:
Tüte (Papiertrichter)
hungare:
papírtölcsér
indonezie:
kerucut kertas
japane:
円錐形の紙袋 [えんすいかたのかみぶくろ]
pole:
tutka, tytka
rumane:
tutca, tub
ruse:
рожок (бумажный), кулёк
slovake:
kornútik

ŝukorno

TEKS Laŭlonga duono de korno aŭ simila duonfunela ilo por faciligi engliton de kalkano en ŝuon.
angle:
shoe horn, shoe spoon
beloruse:
ражок (для абутку), лыжка (для абутку)
france:
corne à chaussure
germane:
Schuhanzieher, Schuhlöffel
hungare:
cipőkanál
indonezie:
pengiah sepatu, sendok sepatu, sudip sepatu
japane:
靴べら [くつべら]
nederlande:
schoenlepel, schoentrekker
pole:
łyżka do butów
rumane:
încălțător de pantofi
ruse:
рожок (для обуви)
ukraine:
ріжок для взуття, ложка для взуття

unukornulo

Besto kun unu korno: la unukornulo tuj aperis kaj kuris rekte kontraŭ la tajloro, kvazaŭ por trapiki lin [33].
angle:
unicorn
beloruse:
аднарог
ĉeĥe:
jednorožec
ĉine:
[zhì], 麒 [qí], 独角兽 [dújiǎoshòu], 麒麟 [qílín]
france:
licorne, unicorne
germane:
Einhorn
hungare:
egyszarvú, unicornis
indonezie:
unikorn, hewan bertanduk satu, ekacula
japane:
一角獣 [いっかくじゅう], ユニコーン
nederlande:
eenhoorn
pole:
jednorożec
portugale:
unicórnio
rumane:
unicorn
ruse:
единорог
slovake:
jednorožec

Unukornulo [34] (Mon)

AST Ekvatora stelfiguro (Monoceros).
34. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Monoceros
beloruse:
Аднарог (сузор’е)
france:
Licorne (constellation)
germane:
Einhorn (Sternbild)
indonezie:
Monoceros (konstelasi)
japane:
いっかくじゅう座 [いっかくじゅうざ]
latinece:
Monoceros
pole:
Jednorożec (gwiazdozbiór)
rumane:
Licornul (constelație)

administraj notoj

abundo~o: Mankas verkindiko en fonto.
du~ulo: Mankas dua fontindiko.
du~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝu~o: Mankas dua fontindiko.
ŝu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.