*kort/o

*korto

ARKI Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, muroj aŭ bariloj apud domo: oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [1]; granda ĉirkaŭa korto [kaj] interna korto de la domo [2]; la korto de malliberejo [3]; ŝi […] malsupreniris sur la korton al la puto Marta ; en sia korto ĉiu kok' estas forta PrV ; staras la morto jam en la korto PrV (tre proksime); sub la tegmento de policeja korto ni nodligis niajn hamakojn [4].
afrikanse:
agterplaas
albane:
oborr
amhare:
ግቢ
angle:
court, courtyard, enclosed area, patio, quadrangle, yard
arabe:
ساحة
armene:
բակ
beloruse:
двор
bengale:
গজ
birme:
ခြံထဲမှာ
bosne:
dvorište
bulgare:
двор
ĉeĥe:
dvůr, dvorec, dvůr, nádvoří
ĉine:
院子 [yuànzi]
dane:
værftet
estone:
õu
eŭske:
patiora
filipine:
bakuran
france:
cour (de maison), parvis
galege:
curro
germane:
Hof
guĝarate:
યાર્ડ
haitie:
lakou
haŭse:
yadi
hinde:
यार्ड
hispane:
patio (interno)
hungare:
udvar
igbe:
na-aza èzí
indonezie:
halaman (rumah), pekarangan, lapangan
irlande:
clós
islande:
garð
japane:
[にわ]
jide:
הויף
jorube:
àgbàlá
kanare:
ಹೊಲದಲ್ಲಿ
kartvele:
ეზოში
kazaĥe:
аула
kimre:
iard
kirgize:
ярд
kmere:
ក្នុង
koree:
야드
korsike:
iarda
kose:
iyadi
kroate:
dvorište
kurde:
hewş
latine:
navale
laŭe:
ເດີ່ນ
litove:
kiemas
makedone:
двор
malagase:
tokontany
malajalame:
ഗജം
malte:
tarzna
maorie:
iari
marate:
आवारातील
monge:
mev
mongole:
талбай
nederlande:
hof, binnenplaats
njanĝe:
bwalo
okcidentfrise:
hiem
panĝabe:
ਯਾਰਡ
paŝtue:
انګړ
perse:
حیاط، صحن
pole:
podwórko, podwórze, dziedziniec
portugale:
pátio, quintal, terreiro, eirado
rumane:
curte
ruse:
двор
samoe:
lotoᗑ
sinde:
لينڊ يارڊ
sinhale:
අංගනයක්
skotgaele:
gàrradh
slovake:
dvor, nádvorie
slovene:
dvorišče
somale:
daarada
ŝone:
yadhi
sote:
jareteng
sunde:
pakarangan
svahile:
yadi
svede:
gårdsplan
taĝike:
ҳавлӣ
taje:
ลาน
tamile:
முற்றத்தில்
tatare:
ишегалды
telugue:
యార్డ్
ukraine:
двір
urdue:
یارڈ
vjetname:
sân
zulue:
egcekeni

*kortego

POL Ĉirkaŭantaro de regnestro aŭ princo: la kortego de la reĝo [5]; la imperiestra kortego de Rusujo [6]; la kortego de la papo FK ; vespere ni havos balon de kortego [7]; ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego […] profunde kliniĝis antaŭ ŝi [8]; la reĝino kaj la tuta kortego atendis [9]; en la kortego li ellernis paciencon kaj malsincerecon [10]; kortega kuiristino [11]; kortegestro [12].
angle:
court, king's retinue, royal household
beloruse:
двор (напр., каралеўскі)
ĉeĥe:
panovnický dvůr, šlechtický dvůr
ĉine:
王室 [wángshì], 宫廷 [gōngtíng], 廷 [tíng], 朝廷 [cháotíng]
france:
cour (d'un souverain)
germane:
Hofstaat
hispane:
corte (de un soberano)
hungare:
udvar (pl. királyi), udvartartás
indonezie:
keluarga kerajaan
japane:
宮廷 [きゅうてい]
nederlande:
hof (koninklijk)
perse:
دربار، درباریان
pole:
dwór (królewski, książęcy)
rumane:
curte domnească
ruse:
двор (королевский, царский и т.п.)
slovake:
panovnícky dvor
svede:
hov (hos furste, kung, etc.)

kortegano

Persono apartenanta al la kortego: kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj [13]; du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj [14]; kortegano-konsilanto Hamlet ; post kiam rusaj caroj donacis terpecojn al siaj korteganoj, komenciĝis disfloro de la regiono [15]; feste vestitaj korteganoj atendis la invititojn antaŭ la impona pordego de la palaco [16].
angle:
courtier
beloruse:
прыдворны
ĉeĥe:
dvořan
france:
courtisan
germane:
Höfling
hispane:
cortesano
hungare:
udvaronc, udvari ember
indonezie:
abdi dalem
japane:
廷臣 [ていしん], 宮内官 [くないかん]
nederlande:
hoveling
perse:
درباری
pole:
dworzanin, dwórka
rumane:
curtean
ruse:
придворный (сущ.)
slovake:
dvoran

kortisto

Pordisto: je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo DL ; ŝi […] kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto Marta ; aŭdeblas bruo de kortaj katoj kaj hundoj kaj de kortisto, kiu same frumatene komencas sian ĉiutagan laboron [17].
17. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Unu tago de iu persono, 2011
angle:
door attendant, doorman, gatekeeper
beloruse:
прыдзьвернік, адзьвернік, брамнік, прыбрамнік
ĉeĥe:
domovník
ĉine:
門衛 [ménwèi], 守門人 [shǒuménrén], 监门 [jiānmén], 閽 [hūn]
france:
concierge, portier
germane:
Hauswart
indonezie:
penjaga pintu
japane:
門番 [もんばん]
nederlande:
portier
perse:
دربان، سرایدار
pole:
portier, stróż
rumane:
portar, străjer
slovake:
domovník

kortumo

JUR Nomo de diversaj juĝinstancoj, precipe de supera nivelo: Haughey estas alvokita aperi en marto 2000 antaŭ juĝisto de supera kortumo [18]; li estis arestita kaj devis aperi en la urba kortumo antaŭ juĝisto [19]; juĝisto […] eksiĝis kiel membro de la plej alta irlanda kortumo por eviti akuzojn, ke li kontraŭleĝe agis [20]; la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj en Strasburgo [21]; kasacia kortumo [22]; administracia kortumo [23]; la hungara Konstitucia Kortumo deklaris kontraŭkonstituciaj la paragrafojn 199 kaj 200 [24]; komenciĝis en Hago ĉe la Internacia Kortumo proceso de Irano kontraŭ Usono [25]. VD:tribunalo
18. IRL: Lando de malsanktuloj, Monato, 2000/04, p. 10
19. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
20. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
21. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
22. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
23. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj, 2008
24. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 2003
25. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako, 2003
angle:
court of law
beloruse:
найвышэйшы суд, суд найвышэйшай інстанцыі
ĉeĥe:
dvůr (soudní, apelační), soud
ĉine:
[tíng], 法院 [fǎyuàn], 法庭 [fǎtíng], 审判庭 [shěnpàntíng]
france:
cour (de justice)
germane:
Gerichtshof Eŭropa K~umo de Homaj Rajtoj: Europäischer Gerichtshof für Menschenrechte. kasacia ~umo: Kassationsgerichtshof. administracia ~umo: Verwaltungsgerichtshof. Konstitucia K~umo: Verfassungsgerichtshof. Internacia K~umo: Internationaler Gerichtshof.
hispane:
corte (jurídica), tribunal
hungare:
bíróság (felső fokú)
indonezie:
pengadilan, mahkamah
japane:
裁判所 [さいばんしょ], 法廷 [ほうてい]
nederlande:
hof (gerechtshof), gerechtshof Eŭropa K~umo de Homaj Rajtoj: Europees Hof voor de Rechten van de Mens. kasacia ~umo: Hof van Cassatie. Konstitucia K~umo: Grondwettelijk Hof.
perse:
دیوان، دادگاه، محکمه
pole:
sąd
rumane:
tribunal
ruse:
верховный суд, суд высшей инстанции
slovake:
dvor (súdny, apelačný), súd

antaŭkorto

ARKI Korto, antaŭanta la ĉefan korton: li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto [26]; la origina koncepto de la elektistoprinco planis Cvingeron kiel antaŭkorto de nova kastelo, kiu okupu la spacon ĝis la Elbo [27].
angle:
forecourt
ĉine:
前院 [qiányuàn]
france:
avant-cour
germane:
Vorhof
hungare:
előudvar
nederlande:
voorhof
perse:
حیاط بیرونی
pole:
przedsionek
rumane:
prag, vestibul

birdokorto

ARKI Speciala korto, bredejo de birdoj (k.a.): en la birdokorto erupciis granda diskuto, kiam alvenis anserino [28].
angle:
poultry yard, chicken coop
beloruse:
птушыны двор
ĉine:
雞窩 [jīwō] 家禽飼養場 [jiāqínsìyǎngchǎng], 小型家禽飼養場 [xiǎoxíngjiāqínsìyǎngchǎng]
france:
basse-cour
germane:
Geflügelhof
hungare:
baromfiudvar
japane:
家禽飼育場 [かきんしいくじょう]
nederlande:
pluimveehouderij
perse:
مرغدانی
pole:
podwórze
rumane:
curte
ruse:
птичий двор
ukraine:
пташиний двір

administraj notoj

pri antaŭ~o:
    Mi transprenis la difinon de PIV, sed mi ne certas, cxu
    la interpreto estas gxusta kadre de la Biblia ekzemplo
    (templo de Salomono).
    [MB]
  
birdo~o: Mankas dua fontindiko.