*krust/o PV

*krusto

Ekstera parto de io, kiu malmoliĝis, farante ŝelon: krusto de pano, kuko, vundo, kankro, ovo; aĉa neĝo por skiado […] la krusto ankoraŭ ne portas por piediro [1]; la akvo […] formigas dikan kruston interne de kaldronoj [2]; la valoj […] konsistigas grandegan fendon en la marsa krusto [3]; ŝafa bulfromaĝo […] devas iom post iom maturiĝi […], poste oni devas forigi la supran kruston [4]; kiom da polvo desolviĝas de la kaldronkrusto [5]! iuj aviadiloj dronis en maro, ĉar la pilotoj opiniis, ke ili estas sur la ĉielo, kiu estas spegulata de la glacikrusto [6]; (figure) nun la supraĵa krusto estis tratranĉita, kaj montriĝis la korŝira vundo interna, ke ŝi amis Paŭlon ne estis teatre [7]. VD:karapaco1, tavolo, surfaco
angle:
crust (ĝenerale, kaj p.p. pano), casing, hard outer covering, deposit (deponaĵo sur surfaco de io, ekz. kalko en bolilo), scale (deponaĵo sur surfaco de io, ekz. kalko sur bolilo), fur (deponaĵo sur surfaco de io, ekz. kalko sur bolilo), rind (p.p lardo), scab (p.p. ne tute resaniĝinta vundo)
beloruse:
кара, корка, скарынка
ĉeĥe:
kůra, kůrka, strup, ztvrdlý povrch, škraloup
ĉine:
結殼 [jiéké], 结壳 [jiéké], 甲壳 [jiǎqiào], 甲殼 [jiǎqiào]
france:
croûte
germane:
Kruste, Schorf, Grind
hungare:
héj, kéreg
japane:
硬い皮 [かたいかわ], 外皮 [がいひ], 物の硬い表面 [ぶつのかたいひょうめん], 殻 [かい], かさぶた
katalune:
corfa, crosta, escorça, capa
nederlande:
korst, schaal (v.dieren)
pole:
skorupa, strup, skórka (chleba)
portugale:
crosta (ô), casca (de pão, etc.)
rumane:
coajă, râie, crusta (de pâine)
ruse:
кора, корка
slovake:
mŕtve tkanivo
ukraine:
кора, кірка, (хліба і т.п.) скорина, скоринка, шкуринка, струп

krustulo

Iu el krustuloj.
beloruse:
ракападобная жывёла
ĉeĥe:
korýš
france:
crustacé
pole:
skorupiak
rumane:
crustaceu, rac
slovake:
kôrovec

krustuloj

ZOO Bestoj kovritaj de karapaco kaj spirantaj per brankoj, plej ofte vivantaj en akvo, grupo de artikuloj (Crustacea), al kiu apartenas i.a. la klaso Malacostraca: krustulo […] havas ekstreme kompleksan buŝon konsistantan de multaj partoj [8]; aŭko […] nutras sin ĉefe per fiŝoj, […] ankaŭ kelkaj krustuloj kaj marvermoj [9]. SUB:kankro, krabo, omaro
angle:
crustacean
beloruse:
ракападобныя
ĉine:
甲壳动物 [jiǎqiàodòngwù], 甲殼動物 [jiǎqiàodòngwù], 甲壳类 [jiǎqiàolèi], 甲殼類 [jiǎqiàolèi], 甲壳类 [jiǎkélèi], 甲殼類 [jiǎkélèi], 甲壳亚门 [jiǎkéyàmén], 甲殼亞門 [jiǎkéyàmén]
france:
crustacés
germane:
Krebstiere, Krustentiere
hungare:
rákok (osztály)
japane:
甲殻類 [こうかくるい]
katalune:
crustacis
latinece:
Crustacea Malacostraca
nederlande:
schaaldieren
pole:
skorupiaki
rumane:
crustacee
ruse:
ракообразные
slovake:
kôrovce
ukraine:
ракоподібні

enkrustiZ

(evitinde) =inkrusti
angle:
encrust, incrust
beloruse:
інкруставаць
ĉeĥe:
inkrustovat
france:
incruster
katalune:
incrustar
nederlande:
omkorsten
pole:
inkrustować
rumane:
încrusta
ruse:
инкрустировать
slovake:
inkrustovať
ukraine:
інкрустувати

dekpiedaj krustuloj

ZOO Ordo de krustuloj kun dek piedoj (Decapoda).
angle:
decapod
beloruse:
дзесяціногія ракападобныя
ĉine:
十足目 [shízúmù]
france:
décapodes (subst.)
germane:
Zehnfußkrebse
hungare:
tízlábú rákok
katalune:
crustacis decàpodes
latinece:
Decapoda
nederlande:
tienpootkreeften
pole:
dziesięcionogi
rumane:
decapoda
ruse:
десятиногие ракообразные

terkrusto

GEOL Terŝelo: vulkanoj tipe estiĝas tie, kie la substanco de la terkrusto estas premata de kontinent-delokiĝoj en la profundo [10]; siluroj […] kaptas la frekvencojn de rompiĝonta terkrusto kaj pro tio reagas al la elektro eligata dum tertremo [11]. VD:termantelo
10. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
11. Monato, HORI Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?, 2003
beloruse:
зямная кара
ĉeĥe:
zemská kůra
france:
croute terrestre, écorce terrestre
germane:
Erdkruste
hispane:
corteza terrestre
hungare:
földkéreg
japane:
地殻 [ちかく]
nederlande:
aardkorst
pole:
skorupa ziemska
rumane:
scoarța terestră
ruse:
земная кора
slovake:
zemská kôra
ukraine:
земна кора

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
dekpiedaj ~uloj: Mankas dua fontindiko.
dekpiedaj ~uloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.