*kvazaŭ UV
- I.
-
(konjunkcio)
kvazaŭ
Konjunkcio uzata:
- 1.
-
Por enkonduki komparon pri verba ideo (ago aŭ
stato) sub formo de supozo, plej ofte akcentante la
nuran proksimumecon aŭ la
malproksimecon de tiu komparo:
la patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la
pordo, kvazaŭ li estus fremdulo
[1];
[ili] levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion
tenus
[2];
ili amas sin reciproke, kvazaŭ ili estus fratoj;
la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus
balaita
[3];
rezonu la problemon, kvazaŭ ĝi estus solvita;
tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ
ĝi estus tuj fordonota al iu
Marta
;
ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone
kien ŝi iras
Marta
;
ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi
[4].
kiel seRim. 1:
La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem
implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la
kondiĉa modo estas regula kaj ofta ― tamen
uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon
de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en
la verbo):
de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el
brandfarejo
[5];
Li vokas vin, ke iru vi kun li, // Li kvazaŭ volas ion komuniki // Nur al vi sola
[6];
[ili] faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion
sur la teksiloj
[7];
[ili] kredigas, kvazaŭ (ke) lingvo estas objekto natura,
organa
[8];
ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la
ĉielo defalas al ŝi
[9];
al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li, kvazaŭ lia
koro volas krevi
[10];
subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis
[11];
estis tiel, kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis
[12];
Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis
[13];
ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri
la vojaĝo kaj pri nenio alia
[14];
la greno kuŝis […], kvazaŭ ĝi neniam plu
povos releviĝi
[15];
Lin la popolo nomas reĝo, kvazaŭ // La mondo nun denove komenciĝus // Kaj kvazaŭ
malaperis nun subite // La historio kaj la tradicioj,
[16].
Rim. 2:
Fojfoje participo sub adverba formo estas uzata
anstataŭ kondicionalo:
la hundoj ekbojis kvazaŭ ekvidinte ursonPV
;
ili paroladetis kvazaŭ dezirante moki iun
alian
[17].
- 2.
-
Por enkonduki komparon pri substantiva aŭ adjektiva
(t.e. adjektiva, participa aŭ adverba) ideo, prefere
akcentante la nuran proksimumecon aŭ la
malproksimecon de tiu komparo:
vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj
[18];
la lando […] aperis al li, kvazaŭ abunda
fruktoĝardeno
[19];
kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono
[20];
la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas
[21];
Fratino mia, […] la plej alte // En nia tempo staris, kvazaŭ luma //
Modelo
[22];
La mankojn liajn la popolo trempas // En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto, //
Turnanta lignon en malmolan ŝtonon // El la mallaŭdo faras laŭdon
[23];
li kvazaŭ per okazo // Renkontos Ofelion
[24];
ĝi impresas, kvazaŭ fabelo el Mil kaj Unu Noktoj
PV
;
li fariĝis kvazaŭ mortinto
[25];
la reĝo fariĝas kvazaŭ kulpulo
[26];
la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de
malamiko
[27];
tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ
eltranĉita el bildolibro
[28];
kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio
mutiĝis
[29];
kvazaŭ laŭ silenta interkonsento,
ĉiu el ili elmetis unu piedon
[30].
kiel2,
samkiel
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko5.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua6.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo8.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, III9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko15.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro16.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo18.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVII19.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko20.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto21.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko22.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto23.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto24.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto25.
La Nova Testamento, Marko 9:2626.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:1327.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro30.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
- angle:
- as if, as though
- beloruse:
- 1. быццам 2. як, як бы
- bulgare:
- сякаш, като че ли
- ĉine:
- 好像 [hǎoxiàng], 似乎 [sìhū]
- finne:
- 1. ikään kuin, kuin (+konditionaali) 2. kuin, kuin olisi
- france:
- 1. comme si 2. comme, tel que
- germane:
- 1. als ob 2. gleichwie, wie, gleich einer, gleich einem
- hispane:
- 1. como sí, igual que, como que
- hungare:
- 1. mintha 2. mintegy, úgy mint, hasonlatosan
- itale:
- come se
- nederlande:
- 1. alsof 2. als
- pole:
- jakby, jakoby, niby
- rumane:
- ca, cvasi, ca și când
- ruse:
- 1. будто 2. как, как бы
- svede:
- 1. som om 2. liksom
- ukraine:
- ніби, наче, неначе, немовби, неначебто
- II.
-
(adv.)
kvazaŭ
Kvazaŭe, proksimume tiamaniere,
preskaŭ tiamaniere, iamaniere,
se tiel oni povas diri:
-
kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li […] kisadis ŝian
belan frunton
[31];
ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon,
kiu invitis sidi
[32];
en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan
fajron
[33];
la intencoj de dramo, […] prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo
[34];
ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la
Bulonja Deklaracio, […] estas simple malvero
[35];
Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas
PrV
;
la ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitas sur la
ondoj
PV
;
ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia
reĝo
[36];
la ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj
[37];
tiu sufikso estas kvazaŭ meza inter la antaŭaj kaj la
sekvantaj
PV
;
por fari el ili kvazaŭ materiajn aferojn
PV
.
31.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro32.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro33.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj34.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto35.
L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, L. Zamenhof, redaktita de Johannes Dietterle: n-ro 32, Cirkulera
letero al ĉiuj esperantistoj, 18. 1. 190836.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro
190937.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
- beloruse:
- як бы, быццам
- finne:
- ikään kuin, niin sanoakseni, tavallaan
- france:
- en quelque sorte, quasiment
- germane:
- gleichsam, sozusagen
- hungare:
- szinte, majndnem
- portugale:
- como se, como que, como, em guisa de
- ruse:
- как бы, как будто
- III.
-
(prefikso)
kvazaŭ-
Prefikso montranta, ke la apuda vorto ne devas esti komprenata
laŭ sia vera senco, sed laŭ alia proksimuma:
-
la arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvazaŭblindigis liajn okulojn
[38];
[atenti] nur al tiaj argumentoj, kiuj […] brilas per
amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj
[39];
malbela konstruaĵo en kvazaŭgreka stilo
[40];
min okupadis kvazaŭletargia senmovigo
[41];
la vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro
[42];
Tiesto ŝtelis filon de Atreo // Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran // Nun en la
brusto de la kvazaŭfilo // Li vekas furiozan venĝemecon
[43];
[li] malrapide kondukas sian lacan kvazaŭĉevalon, la veturilo preskaŭ
sensone rulas
[44];
Zamenhof, konsciante sian malfortecon, venis al akcepto de certa kredo religia
aŭ kvazaŭ-religia
[45];
38.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo39.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I40.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo41.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua42.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua43.
J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido44.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo45.
Ernest Drezen: Zamenhof, Religiaj konceptoj de Zamenhof
- angle:
- quasi
- beloruse:
- квазі-
- finne:
- jonkinlainen, muka, kaltainen, kvasi-
- france:
- quasi-
- hungare:
- majdnem-
- nederlande:
- als het ware
- ruse:
- квази-
- IV.
-
Memstara vortero kun la senco de kvazaŭ:
kvazaŭe
-
Proksimume iamaniere; preskaŭ;
se tiel oni povas diri; kvazaŭ1:
onomatopeaj vortoj, kiujn kvazaŭe la infanoj lernas imitante la „naturajn sonojn“
[46];
dum la tuta diskuto oni uzis la esprimon „artefarita lingvo“ kaj kontraŭstarigis
ĝin al la kvazaŭe „naturaj naciaj lingvoj“
[47].
- beloruse:
- як быццам
- finne:
- jollakin tavalla, jos niin voi sanoa
- france:
- quasiment
- germane:
- gleichsam
- hungare:
- majdnem hogy
- nederlande:
- bijna, om zo te zeggen
- pole:
- jakby
- rumane:
- ca și cum
- ruse:
- как будто
kvazaŭa
-
Proksimuma, preskaŭa, iaspeca:
pro tiuj kvazaŭaj „superaj kvalitoj“ tiu […] lingvo devus fariĝi la
komuna lingvo por la internaciaj rilatoj
[48];
ŝiajn manojn ektiklis kvazaŭa emo strangoli
[49];
kredeble vi deziris, ke mi fariĝu kvazaŭa vivmodelo por nia Benjamen
[50];
ĉi-foje Francio konis kvazaŭan revolucion: ĝis 1400 aŭtoj bruligitaj dum unu
nokto
[51].
- beloruse:
- уяўны
- ĉine:
- 一种 [yīzhǒng], 一種 [yīzhǒng]
- finne:
- jonkinlainen, muka
- france:
- une sorte de
- germane:
- eine Art von
- nederlande:
- bijna, om zo te zeggen
- pole:
- bliski, pozorny, udany
- rumane:
- pretins
- ruse:
- мнимый
- ukraine:
- приблизний, несправжній, удаваний, уявний, свого роду, якийсь
kvazaŭ se
(malofte)
-
Iaŝajne kiel se; kvazaŭ1:
estis maldolĉe disŝiri nun, eble por ĉiam, la firmajn, fortajn ligilojn de
amikiĝo […] kiu nun ligis nin tiel same firme, kvazaŭ se ni estus
amikoj de infaneco
VojaĝImp
;
kvazaŭ se unu rompo de la konstitucia postulo ne sufiĉus, poste la duonpatro de
la Operaciulo igis lin civitano de Indonezio
[52].
- beloruse:
- быццам бы, як быццам бы
- ĉine:
- 似的 [shìde], 犹如 [yóurú], 猶如 [yóurú], 似乎 [sìhū]
- france:
- comme si