3laik/o

laiko

1.
REL Ekleziano kiu ne estas klerikomonaĥo. VD:profanulo, ekleziulo.
2.
(figure) Homo, ne havanta apartan kompetentecon; nefakulo, malspertulo: laiko en lingvistiko ofte ne konscias la alilandan devenon de esprimo, kiun li uzas; komputila laiko.
Rim.: La metaforo implicas ke la klerikoj estas pli kleraj; tio certe malveras en (ekz-e) ortodoksismo, kie la laikoj partoprenas en la ekleziaj aferoj (inklude la konciliojn), profesoras en pastraj altlernejoj ktp; absolute maleblas uzi la rusan „мирянин“ por diri „diletanto“ ‐ male, oni trovas tute senironiajn tekstojn pri „du eminentaj teologoj laikaj, Ĥomjakov kaj Kirievskij“. Oni do prefere uzu tiusence la vorton profanulo (ankaŭ Zamenhof uzis la „profan“-vortojn por esprimi nekompetenton). [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. layman 2. layman, non-professional
ĉeĥe:
laik, nikoli kněz nebo mnich
ĉine:
俗家 [sújiā], 老外 [lǎowài], 非专业人员 [fēizhuānyèrényuán], 非專業人員 [fēizhuānyèrényuán], 外行人 [wàihángrén] 2. 外行 [wàiháng], 素人 [sùrén], 門外漢 [ménwàihàn], 门外汉 [ménwàihàn]
france:
1. laïc (subst.), laïque (subst.) 2. béotien (subst., fig.), ignare (subst.), ignorant (subst.), inculte (subst.)
germane:
Laie
greke:
λαϊκός
hungare:
1. laikus, világi 2. laikus, nem szakmai
japane:
俗人 [ぞくじん], 在家 [ざいけ], しろうと
katalune:
1. laic (subst.) 2. llec (subst.)
nederlande:
leek
pole:
1. laik, świecki 2. laik, dyletant, ignorant
portugale:
leigo
ruse:
1. мирянин 2. профан
slovake:
diletant, neodborník
ukraine:
світська людина, мирянин, нефахівець, дилетант, профан

laika

1.
REL Rilata al laiko1, neklerika: laika profesoro en teologia akademio; laikaj partoprenantoj de koncilio.
Rim.: La PIV-oj ne klare distingas inter laika kaj sekulara; en multaj okazoj la du nocioj estas interŝanĝeblaj, sed ne ĉiam. La vico „eklezia ‐ klerika ‐ laika ‐ sekulara“ estas analogia al la vico „militista ‐ oficira ‐ soldata ‐ civila“; la diferenco eble malpli evidenta en la kulturoj kie oni identigas eklezion kun la klerikaro. [Sergio Pokrovskij]
2.
(figure) Nekompetenta, nefakula: inter elektraj "ŝnuroj" kaj "kabloj" ni faras la saman laikan distingon kiel inter ne-elektraj [1].
1. W. Pilger: Lingvo-normoj: utilaj kaj vanaj, http://www.xs4all.nl/~pilger/pilger/hejm1-8l.htm
angle:
1. lay, secular 2. lay, non-professional
ĉeĥe:
laický
ĉine:
非专业 [fēizhuānyè], 非專業 [fēizhuānyè], 外行 [wàiháng]
france:
laïc (adj.), laïque (adj.), béotien (adj., fig.), ignorant (adj.), lai (laïc)
germane:
laienhaft
greke:
λαϊκός
japane:
俗人の [ぞくじんの], 在家の [ざいかの], 世俗の [せぞくの], 非宗教的な [ひしゅうきょうてきな], しろうとの
katalune:
1. laic (adj.) 2. llec (adj.)
nederlande:
leken-, wereldlijk
pole:
1. laicki, świecki 2. laicki, dyletancki, ignorancki
portugale:
leigo
ruse:
светский (не церковный) 1. мирской (не церковный) 2. непрофессиональный
slovake:
laický
ukraine:
світський, мирський, дилетантський, необізнаний, непрофесійний

administraj notoj

pri ~o 1.:
          Mi kredas, ke laiko ne bezonas esti membro de iu ajn
          eklezio. Suficxas, ke li ne estu kleriko aux monahxo.
          [MB]
        
pri ~o 1.:
          Por mi la aserto de MB sonas kiel "soldato ne bezonas aparteni
          al iu ajn armeo, sufiĉas ke li ne estu oficiro".
          La sencon kiun celas MB mi esprimus per "civilulo" aŭ per
          "sekularulo".
          [Sergio]
        
~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.