*laŭb/o

*laŭbo

HOR Arte farita volbo el foliaro aŭ arbetoj en ĝardeno (ordinare subtenita per diversspeca subtenilo): jasmena laŭbo [1]; malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo antaŭ la pordo BdV ; Klaro trakuris la ĝardenon kaj haltis ĉe la krado apud la siringa laŭbo IK ; laŭbo, perfekte kovrita de grimpantaj kreskaĵoj [2]; en laŭboj loĝu dum sep tagoj, ĉiu indiĝeno en Izrael loĝu en laŭboj [3]. VD:Festo de Laŭboj, pergolo, pavilono
angle:
arbor, booth, bower
beloruse:
альтанка
bretone:
pratell (el liorzhoù)
ĉine:
[tíng], 乔木 [qiáomù], 喬木 [qiáomù], 机轴 [jīzhóu], 機軸 [jīzhóu], 亭子 [tíngzi], 拱廊 [gǒngláng], 凉亭 [liángtíng], 涼亭 [liángtíng]
france:
gloriette, tonnelle
germane:
Laube, Gartenlaube, Laubengang
hispane:
pérgola
hungare:
lugas
nederlande:
prieel
pole:
altana
portugale:
caramanchão, latada (suporte para plantas), caniçado
rumane:
foișor
ruse:
беседка
ukraine:
альтанка (оповита зеленню)

administraj notoj