lingvistik/o PV

lingvistiko

LINSCI Lingvoscienco: mi mem estis profesie trejnita laŭ la Strukturisma Skolo de lingvistiko [1]; ĝi plene ignoras la lingvistikon de la pasintaj preskaŭ cent jaroj [2]; katedro de aplikata lingvistiko [3]; profesoro instruanta filozofion de lingvistiko en la universitato [4]; kion oni komprenu sub „interlingvistiko“? ĉu fenomenojn de lingvoj en kontakto? ĉu studadon de la helplingvoj, de la planlingvoj [5]?
1. D. Broadribb: Esperanto el vidpunkto de strukturismo, Monato, 2001/05, p. 31
2. Donald Broadribb: Gramatiko detala kaj tradicia, Monato, 2000/11, p. 27
3. Katalin Kováts: Monato sin prezentas, Monato, 2003/03, p. 6
4. Jiří Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, Monato, 2003/06, p. 16
5. Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo, Monato, 2004/06, p. 27
angle:
linguistics
beloruse:
лінгвістыка, мовазнаўства
ĉeĥe:
jazykověda, lingvistika
ĉine:
語言學 [yǔyánxué], 语言学 [yǔyánxué], 語言學家 [yǔyánxuéjiā], 语言学家 [yǔyánxuéjiā], 說話方式 [shuōhuàfāngshì], 说话方式 [shuōhuàfāngshì]
france:
linguistique (subst.)
germane:
Linguistik, Sprachwissenschaft
hispane:
lingüística
hungare:
nyelvészet, nyelvtudomány, lingvisztika
japane:
言語学 [げんごがく]
katalune:
lingüística
nederlande:
linguïstiek, taalkunde
pole:
językoznawstwo, lingwistyka
portugale:
lingüística, glossologia, glotologia
rumane:
lingvistică
ruse:
лингвистика, языкознание
slovake:
jazykoveda, lingvistika
svede:
lingvistik, språkvetenskap
ukraine:
мовознавство, лінґвістика

lingvistika

Lingvoscienca: la enhavo de la libro tute ne estas ĝangalo de lingvistikaj terminoj kaj la teksto estas glate kaj agrable legebla [6]; mi eklernis Esperanton en 1978 pro pure lingvistika intereso [7]; leksikono pri lingvistikaj terminoj [8].
6. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
7. Alexander Shlafer: Monato sin prezentas, Monato, 2003/01, p. 6
8. Donald Broadribb: Utila poŝvortaro pri lingvistiko, Monato, 2005/01, p. 25
beloruse:
лінгвістычны, мовазнаўчы
ĉeĥe:
lingvistický
france:
linguistique (adj.)
germane:
linguistisch, sprachwissenschaftlich
hispane:
lingüístico
hungare:
nyelvészeti, nyelvtudományi, lingvisztikai
japane:
言語学の [げんごがくの]
katalune:
lingüístic
nederlande:
linguïstisch, taalkundig
pole:
językoznawczy, lingwistyczny
rumane:
lingvistic
ruse:
лингвистический
slovake:
jazykovedný
svede:
lingvistisk, språkvetenskaplig
ukraine:
мовознавчий, лінґвістичний

kompara lingvistiko

LIN Branĉo de lingvistiko kiu komparas lingvojn, notas iliajn similecojn kaj malsimilecojn, kontribuas al ilia klasifo: magistro pri kompara lingvistiko [9]. VD:filologio, universalaĵo1.b
beloruse:
параўнальная лінгвістыка, параўнальнае мовазнаўства
france:
linguistique comparative, linguistique comparée
germane:
Vergleichende Sprachwissenschaft
nederlande:
vergelijkende linguïstiek
pole:
językoznawstwo porównawcze, lingwistyka porównawcza
rumane:
lingvistică comparativă

psiĥolingvistiko, psikolingvistiko

LINPSI Scienco esploranta la mensan funkciadon de lingva esprimado kaj komprenado: ĉi tiu revuo nun serĉas artikolojn por la unua numero; temoj povas esti socilingvistiko, […] psiĥolingvistiko, lingvo-instruado, ktp. [10]; psikolingvistiko ekzamenas, kiel la homa menso kapablas prilabori, kompreni kaj generi lingvaĵon [11].
10. Lingvistik' - Internacia Revuo pri Lingvoscienco: Peto pri artikoloj , 2012
11. M. Vrazitulis: Kiel nia cerbo komprenas lingvaĵon?, TEJO Esperanto, 2022-06-07
beloruse:
псыхалінгвістыка
france:
psycholinguistique
germane:
Psycholinguistik
itale:
psicolinguistica
nederlande:
psycholinguïstiek
pole:
psycholingwistyka

socilingvistiko, sociolingvistiko

LINPOL Sociologia studo de lingvoj, de iliaj uzoj, diferencoj kaj roloj en homgrupoj: „Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado“ […] ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko [12]; estas penseble ke iuj lingvoj estas pli facile instrueblaj ol aliaj, pro sociolingvistikaj kaŭzoj se ne pro pure gramatikaj [13].
12. UEA: Aperis Nova Numero de LPLP, Gazetaraj Komunikoj, 444, 2012-02-24
13. J. S. Larsen: Mallongega enkonduko , libera folio, 2013-02-20
angle:
sociolinguistics
beloruse:
соцыялінгвістыка
ĉine:
社会语言学 [shèhuìyǔyánxué], 社會語言學 [shèhuìyǔyánxué]
france:
sociolinguistique
germane:
Soziolinguistik
japane:
社会言語学 [しゃかいげんごがく]
katalune:
sociolingüística
pole:
socjolingwistyka
rumane:
sociolingvistică
ukraine:
соціолінґвістика

administraj notoj