tradukoj: af be bg ca cs de en es fa fr it mk nl pl pt ru sk sq sv

makedon/o NT

makedono

1.
Homo kun makedona nacieco: oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo [1]; ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko [2]; la antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn“ [3]; registaro, en kiu superregas etnomakedonoj kaj iliaj partioj, ne volas dividi la komunan riĉaĵon kun albanoj kaj plejeble sabotas plenumon de la Ohrid-interkonsento [4]; oni prezentis Aleksandron la Grandan kiel sametnulon de la nuntempaj makedonoj, ankaŭ patrinon Tereza kiel makedoninon kaj ne albaninon) [5].
2.  
Ŝtatano de Nordmakedonujo: okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje [6].

makedona  

Rilatanta al makedonoj, ilia nacieco aŭ ŝtato.

Makedonujo [7]  

1.  
HIS En la historio, lando norde de Grekujo, loĝata de makedonoj: post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion [8]; Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem [9].
2.  
GEOGPOL Nordmakedonujo: Bulgara abio estas […] indiĝena en la montaroj de Balkana duoninsulo, ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Respubliko Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo [10]
Rim.: Post nomkvereloj kun loĝantoj de la samnoma nordgreka regiono oni renomis la Respublikon Makedonujon al Nordmakedonujo en 2019.
SIN:Makedonio

Nordmakedonujo (MK)  

GEOGPOL Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Skopjo, limanta kun Albanujo, Bulgarujo, Grekujo kaj Serbujo: Nord-Makedonujo, en longa formo Respubliko Nord-Makedonio […] estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991 […] la 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio [11].

tradukoj

afrikansaj

M~ujo : Masedonië; Nord~ujo : Noord-Masedonië.

albanaj

M~ujo : Maqedonia; Nord~ujo : Maqedonia e Veriut.

anglaj

~o: Macedonian (subst.); ~a: Macedonian (adj.); M~ujo : Macedonia; Nord~ujo : North Macedonia.

belorusaj

~o: македонец; ~a: македонскі; M~ujo : Македонія; Nord~ujo : Паўночная Македонія.

bulgaraj

M~ujo : Македония; Nord~ujo : Северна Македония.

ĉeĥaj

~o: Makedonec; ~a: makedonský; M~ujo : Makedonie; Nord~ujo : Severní Makedonie.

francaj

~o: Macédonien (subst.); ~a: macédonien (adj.); M~ujo : Macédoine; Nord~ujo : Macédoine du Nord.

germanaj

~o: Mazedonier; ~a: mazedonisch; M~ujo : Mazedonien; Nord~ujo : Nordmazedonien.

hispanaj

M~ujo : Macedonia; Nord~ujo : Macedonia del Norte.

italaj

M~ujo : Macedonia; Nord~ujo : Macedonia del Nord.

katalunaj

~o: macedoni (subst.); ~a: macedoni (adj.); M~ujo : Macedònia; Nord~ujo : Macedònia del Nord.

makedonaj

M~ujo : Македонија; Nord~ujo : Северна Македонија.

nederlandaj

~o: Macedoniër; ~a: Macedonisch; M~ujo : Macedonië; Nord~ujo : Noord-Macedonië.

persaj

M~ujo : مقدونیه; Nord~ujo : مقدونیه شمالی.

polaj

~o: Macedończyk, Macedonka; ~a: macedoński; M~ujo : Macedonia; Nord~ujo : Macedonia Północna.

portugalaj

~o: macedónio, macedônio; ~a: macedónio, macedônio; M~ujo : Macedónia, Macedônia; Nord~ujo : Macedónia do Norte, Macedônia do Norte.

rusaj

M~ujo : Македония; Nord~ujo : Северная Македония.

slovakaj

~o: Macedónec; ~a: macedónsky; M~ujo : Macedónsko; Nord~ujo : Severné Macedónsko.

svedaj

M~ujo : Makedonien; Nord~ujo : Nordmakedonien.

fontoj

1. La Nova Testamento, La agoj 19:29
2. La Nova Testamento, La agoj 27:2
3. Monato, Bardhyl Selimi: Ridinda aserto
4. Monato, Bardhyl Selimi: Neniu paco sen interkonsento
5. Monato, Bardhyl Selimi: Per into al onto
6. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago
7. Oficiala Informo de AdE, numero 12
8. La Nova Testamento, La agoj 16:10
9. La Nova Testamento, La agoj 19:21
10. Vikipedio, Bulgara abio
11. Vikipedio, Nord-Makedonio

~a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | makedon.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2019/06/30 18:21:47