Malt/o Fab1

Malto RLN

1.
POL Ŝtato en la samnoma insulo kun ĉefurbo Valeto; teritorio de Respubliko Malto: Malto estas malgranda lando, pri kies ekzisto eŭropanoj apenaŭ konsciis, kaj scivole interesiĝis pri ĝi okaze de la alveno de la mediteranea insulo en la Eŭropan Union [1]; la listo de la impostaj paradizoj estis multe pli longa, sed Bermudoj, Kajmanaj Insuloj, Kipro, Malto, Maŭricio kaj San-Marino antaŭ nelonge deklaris […] ke ili entreprenos ĉion necesan por meti finon al la damaĝa imposta praktiko [2]. (MT)
2.
GEOG Insulo en Mediteranea Maro: li kisis nin ĉiujn kaj rakontis pri la: nemezurebla maro, pri la fortikaĵoj de Malto kaj pri la mirindaj tombolokoj de Egiptujo [3]; la menciitaj insuloj krom Malto, kiu estas facile atingebla, prezentas pli grandan defion, ĉar kelkaj situas tre malproksime de la landoj, en kiuj kredeble loĝas la plimulto de la legantoj [4]; la Sankta Seĝo, krome, diplomatie rilatas kun Eŭropa Unio kaj la Suverena Milita Ordeno de Malto [5].
Rim.: Oni nomas ankaŭ rostitajn grenĝermojn malto.
angle:
Malta
beloruse:
Мальта
bulgare:
Малта
ĉine:
馬耳他 [Mǎěrtā], 马耳他 [Mǎěrtā], 馬爾他 [Mǎěrtā], 马尔他 [Mǎěrtā]
france:
1. République de Malte 2. Malte
germane:
Malta Suverena Milita Ordeno de ~o: Souveräner Malteserorden, Johanniter.
indonezie:
Malta
japane:
マルタ島 [まるたしま]
katalune:
Malta, República de Malta
nederlande:
Malta
pole:
1. Malta, Republika Malty 2. Malta
portugale:
Malta
ukraine:
Мальта

malta

Rilatanta al Malto, ĝia popolo, lingvo aŭ kulturo: malpli grandaj lingvoj kiel la malta kaj la estona oficialiĝis en Bruselo [6].
beloruse:
мальтыйскі
france:
maltais (adj.)
katalune:
maltés (adj.)
portugale:
maltês (adj.)

maltano

Civitano de Malto1; loĝanto de Malto2: la plej feliĉaj homoj estas danoj, maltanoj kaj svisoj [7]; la Esperanto-movado, tamen, naskiĝis en Malto jam en la plej unuaj jaroj de la dudeka jarcento, samtempe kun la movado en Italio kaj Anglio, maltanoj fieris pri ĉi tiu tre frua ĉeesto en la internacia etoso: la unuaj grupoj en Msida kaj en La-Valeto estis fonditaj en 1903 [8].
7. Monato, Marko Naoki Lins: Frando-lando
8. Monato, Carlo Minnaja: Resume de l' mio
beloruse:
мальтыец
ĉine:
馬爾他 [mǎěrtā], 马尔他 [mǎěrtā]
germane:
Malteser

administraj notoj