1metafor/o JED

metaforo

BELELIN Tropo, kiu al vorto donas signifon alian ol ĝia ordinara aŭ baza, klarigeblan per subkomprenita komparo, per analogio: oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo Marta ; kial diable esceptuloj ĉiam torpedas – ve! milita metaforo evitenda – belajn teoriojn [1]? „kisi sur la buŝo” estas tipa esprimo de la gnostika literaturo, kiu per tia metaforo intencas atentigi pri la transdono de esotera saĝo, kiu certigu la perfektan inicadon al la sekreta doktrino [2]; la dioj estis – ankoraŭ estas, mi argumentus – personigoj, metaforoj de homaj kvalitoj, kaj pozitivaj kaj negativaj [3]. VD:alegorio, metonimio, sinekdoĥo
1. Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, Monato, 2003/03, p. 12
2. Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, Monato, 2006/08, p. 26
3. David Kelso: Kompreno en kunteksto ..., Monato, 2009/04, p. 16
angle:
metaphor
beloruse:
мэтафара
ĉeĥe:
metafora
ĉine:
[yù], 暗喻 [ànyù], 比喻 [bǐyù], 隐喻 [yǐnyù], 隱喻 [yǐnyù]
france:
image (métaphore), métaphore
germane:
Metapher, Gleichnis
hungare:
metafora
japane:
隠喩 [いんゆ]
katalune:
metàfora
nederlande:
metafoor, beeldspraak
perse:
استعاره
pole:
metafora, przenośnia
portugale:
metáfora
ruse:
метафора
slovake:
metafora
ukraine:
метафора

metafora

Esprimata per metaforo: ŝatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn [4]; ‚unuanime‘ estas same metafora kiel ‚unutona‘ [5]; en la buso ni konstatis, ke la metafora hidrargo en la termometro grimpas konstante [6]; unu el liaj propraj poemoj, La tagiĝo, edifa metafora kuraĝigo por la esperantistoj, restas ŝatata kiel kanto [7]; la scenejon plenigas teksita ornamaĵo, kiu laŭ la scenaro ŝanĝas sian formon, kreante metaforajn figurojn [8]; La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan idean vojon de Zamenhof, kiu konduku la homaron al toleremo, kompreno kaj frateco [9].
angle:
metaphoric
france:
métaphorique
germane:
metaphorisch

senmetafora

Sen metaforoj, rektasenca: esprimmaniero vira, senmetafora, adekvata [10]; Lutero […] ne estis laŭlitera aŭ senmetafora biblileganto [11]; mi povas diri senmetafore, ke […] [12]; VD:rekta2
angle:
blunt sen~e: bluntly.
france:
sans fioritures
germane:
unverblümter sen~e: unverblümt, geradeheraus, im eigentlichen Sinne des Wortes.

administraj notoj