3minimum/o JED

minimumo

1.
Kiel eble plej malgranda kvanto aŭ plej malalta grado: kunporti por la vojaĝo minimumon da pakaĵoj; minimuma prezo, postulo. ANT:maksimumo.
2.
MAT[1] (de orda aro `(bb E,le)`) Tia elemento `m` en `bb E`, ke ĉiuj aliaj estas pli grandaj ol ĝi (`m le x` por ĉiu ajn `x` en `bb E`); simb. `m=min bb E`: la reela intervalo `(0,1)` ne havas minimumon; la eventuala minimumo estas unika; (absoluta) minimumo de funkcio (t.e. de ĝia bildaro); (loka) minimumo de funkcio (t.e. de la bildo de iu ĉirkaŭaĵo).
Rim.: La difino de Bricard estas pli larĝa ol nia. Li distingas inter „tuŝata minimumo“ (nia „minimumo“) kaj „netuŝata minimumo“ (nia „infimo“).
ANT:maksimumo;SUP:ekstremumo.
angle:
minimum
beloruse:
мінімум
ĉine:
最低点 [zuìdīdiǎn], 最低點 [zuìdīdiǎn], 最小值 [zuìxiǎozhí], 最小量 [zuìxiǎoliàng]
france:
minimum
germane:
Minimum, Mindestmaß, Mindestwert
hispane:
mínimo (sustantivo)
hungare:
minimum
japane:
最小 [さいしょう], 最少 [さいしょう], 最低 [さいてい], 極小 [きょくしょう]
katalune:
1. mínim, mínima 2. mínim
nederlande:
1. minumum
pole:
1. minimum 2. minimum, element najmniejszy (zbioru)
portugale:
mínimo
ruse:
минимум
ukraine:
мінімум

minimuma

1.
Atinganta la malplej alte atingeblan gradon: la minimuma temperaturo en frostujo; mi forestos minimume (almenaŭ) tri tagojn. ANT:maksimuma.
2.
MAT (p.p. elemento de orda aro `(bb E,le)`) Tia, ke ne ekzistas elemento de `bb E` strikte pli malgranda ol ĝi: la eventuala minimumo de orda aro estas minimuma, sed minimuma elemento ne nepre estas minimumo. ANT:maksimuma.
afrikanse:
minste
albane:
më pak
amhare:
ቢያንስ
angle:
1. minimal, minimum 2. minimal (element)
arabe:
الأقل
armene:
նվազագույնը
azerbajĝane:
az
beloruse:
мінімальны
bengale:
অন্তত
bosne:
najmanje
ĉeĥe:
minimální, nejmenší
ĉine:
1. 最少 [zuìshǎo], 甚微 [shènwēi], 极小 [jíxiǎo], 極小 [jíxiǎo]
dane:
mindst
filipine:
hindi bababa sa
france:
1. minimal 2. (élément) minimal
germane:
~e: minimal, kleinst-, niedrigst-, mindest-. 2. kleinst- (-es Element)
hispane:
1. mínimo (adjetivo)
hungare:
minimális, legkevesebb, legkisebb
japane:
最小の [さいしょうの], 最少の [さいしょうの], 最低の [さいていの]
katalune:
1. mínim 2. mínim
pole:
1. minimalny ~e: minimum, co najmniej. 2. (element) minimalny
portugale:
1. mínimo ~e: no mínimo, pelo menos. 2. mínimo
ruse:
минимальный 2. минимальный (элемент)
slovake:
minimálny, najmenší
ukraine:
мінімальний

minimume

Je la minimuma kvanto, grado: Necesus minimume kvin tagoj KrM ; El ili tri personojn minimume mi konas Metrop ; minimume akiri konfidindajn sciigojn pri tiu lando SatirRak .
angle:
at the very least
beloruse:
мінімальна, сама меней, прынамсі
france:
au minimum, au moins
pole:
minimalnie

minimumejo

angle:
point of minimum
beloruse:
пункт мінімуму
ĉeĥe:
minimum (na křivce| na grafu)
hungare:
minimalizáló
pole:
punkt minimum
portugale:
ponto de mínimo
slovake:
minimum

minimumiganto

MAT[2]
(de bildigo kun valoroj en orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo atingas minimumon.
Rim.: Ial PIV2 preferas nomi tion „minimumejo“. Vd rimarkon sub maksimumiganto.
angle:
point of minimum
beloruse:
пункт мінімуму
france:
point de minimum
germane:
Minimumstelle
hungare:
minimalizáló
pole:
punkt minimum
portugale:
ponto de mínimo
ruse:
точка минимума

minimumismo

1.
BELAMUZ Arta stilo uson-devena prospera ekde la dua duono de la 20a jarcento, favoranta simplajn, grandajn formojn aŭ erojn, ofte serie prezentatajn; kaj ĝenerale ĉia simila stilo: la muzika minimumismo ofte uzas simplan melodian frazon multfoje ripetitan, eble kun etaj kaj poiomaj ŝanĝoj [3].
2.
(komune) Sobreco, uzado de malmultaj, simplaj aferoj: simpligi la vivon kaj koncentriĝi en tio, kio estas plej grava, jen la esenco de la minimumisma vivo [4]; Tokipono estas planlingvo bazita sur ideo de minimumismo; por esprimo de ĉio ajn uzas entute nur 118 da vortoj [5]. VD:asketismo
3. -: Minimumismo, Vikipedio, 2026-01-05
4. P. S. Viana: Simpligi la vivon, Esperanta Retradio, 2022-12-27
5. -: Pri Tokipono, tokipona.info, 2013
angle:
1. minimalism
beloruse:
1. мінімалізм
ĉine:
1. 极简主义 [jíjiǎnzhǔyì], 極簡主義 [jíjiǎnzhǔyì]
france:
minimalisme
germane:
1. Minimalismus
hispane:
1. minimalismo
hungare:
1. minimalizmus
katalune:
1. minimalisme
pole:
1. minimalizm
portugale:
1. minimalismo
ruse:
1. минимализм

administraj notoj

pri ~a 2.:
Kontroli trd en/ru. [MB]
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.