moldav/o

moldavo

1.
Ŝtatano de Moldavujo: en novembro 2010 moldavoj frontis alian malfacilan ekzamenon: balotojn parlamentajn [1].
2.
Homo kun moldava nacieco: italo kaj moldavo pli-malpli povas interkompreni, ĉar iliaj prapatroj antaŭ 1500 jaroj parolis en la sama lingvo [2].
angle:
Moldavian
beloruse:
малдаванін
ĉeĥe:
obyvatel Moldávie
ĉine:
摩尔多瓦人 [Móěrduōwǎrén], 摩爾多瓦人 [Móěrduōwǎrén]
france:
Moldave (subst.)
germane:
Moldawier
japane:
モルドバ人 [モルドバじん]
nederlande:
Moldaviër
portugale:
moldavo (subst.)
slovake:
obyvateľ Moldavska
tokipone:
jan pi ma Motowa
ukraine:
молдаванин
volapuke:
Moldavänan

moldava

Rilatanta al moldavoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la tiama prezidanto de la Moldava Respubliko lasthore rifuzis subskribi la dokumenton [3]; la oficialaj, ŝtataj lingvoj en Transdnestrio estas la moldava (tio estas la rumana), la ukraina kaj la rusa: parolata tamen estas nur la lasta [4].
angle:
Moldavian
beloruse:
малдаўскі
france:
moldave (adj.)
germane:
moldawisch
nederlande:
Moldavisch
portugale:
moldavo (adj.)
tokipone:
pi ma Motowa
ukraine:
молдавський
volapuke:
Moldavänik

Moldavujo RLN (MD)

1.
GEOGPOL Ŝtato en la orienta Eŭropo kun ĉefurbo Kiŝinevo; iama respubliko de Sovetunio; teritorio de Respubliko Moldavujo, limanta kun Rumanujo kaj Ukrainujo: Moldavio (aŭ Moldavujo) […] administre dividiĝas en 32 distriktojn, ĉiuj nomitaj laŭ sia ĉefurbo [5].
2.
Iu el la antaŭaj regnoj aŭ landoj en tiu regiono loĝata de moldavoj: la Princlando Moldavio respektive Moldavujo estis historia regno en la sudorienta Eŭropo, kiu en 1859 kuniĝis kun Valaĥio, formante en 1861 Rumanion [6].
SIN:Moldavio
angle:
Moldova
beloruse:
Малдова, Малдавія
bulgare:
Молдова
ĉine:
摩尔多瓦 [Móěrduōwǎ], 摩爾多瓦 [Móěrduōwǎ]
france:
Moldavie, République de Moldavie
germane:
Moldawien
indonezie:
Moldova
nederlande:
Moldavië
pole:
Mołdawia, Mołdowa, Republika Mołdawii
portugale:
Moldávia
tokipone:
ma Motowa
volapuke:
Moldavän

administraj notoj