neŭrologi/o PIV1 , nervologi/o PIV1

neŭrologio, nervologio

MED Medicina fako, kiu studas la fiziologion kaj la patologion de la nerva sistemo: esploro, publikigita en […] medicina revuo de la Usona Akademio de Neŭrologio, montris, ke ofta elmetiĝo al tiuj nesanigaj substancoj povas pliigi la riskon, ke oni estos trafita de la parkinsona malsano [1]; ĝiaj [de mapado de cerbaj konektoj] rezultoj estas gravegaj por la nervologio [2].
1. Monato, Roberto Pigro: Ju pli toksaj legomoj, des pli da riskoj por homoj
2. E. D. Adrian: La Aktiveco de Nervoĉeloj, Scienca Revuo, 1953:5
angle:
neurology
beloruse:
нэўралёгія
ĉine:
神經學 [shénjīngxué], 神经学 [shénjīngxué]
france:
neurologie
germane:
Neurologie
greke:
νευρολογία
hispane:
neurología
hungare:
ideggyógyászat, neurológia
nederlande:
neurologie
pole:
neurologia
portugale:
neurologia, nevrologia
rumane:
neurologie
ruse:
неврология
ukraine:
неврологія

neŭrologiisto

MED Neŭrologo: Antônio Austregésilo […] ― grava neŭrologiisto, li kreis la unuan lernejon pri neŭrologio en Brazilo [3].
angle:
neurologist
beloruse:
нэўроляг
ĉine:
神經科專門醫師 [shénjīngkēzhuānményīshī], 神经科专门医师 [shénjīngkēzhuānményīshī], 神經科醫生 [shénjīngkēyīshēng], 神经科医生 [shénjīngkēyīshēng], 神經科醫師 [shénjīngkēyīshī], 神经科医师 [shénjīngkēyīshī], 神經學家 [shénjīngxuéjiā], 神经学家 [shénjīngxuéjiā], 神經學者 [shénjīngxuézhě], 神经学者 [shénjīngxuézhě], 神經病學專家 [shénjīngbìngxuézhuānjiā], 神经病学专家 [shénjīngbìngxuézhuānjiā]
france:
neurologue
germane:
Neurologe, Nervenarzt
greke:
νευρολόγος
hispane:
neurólogo
hungare:
ideggyógyász, neurológus
nederlande:
neuroloog, zenuwspecialist
pole:
neurolog
portugale:
neurologista, nevrologista
rumane:
neurolog
ruse:
невролог

administraj notoj