*nuanc/o UV

*nuanco

1.
Delikata apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro: kurtenoj havant[aj] koloron de delikate flava nuanco Metrop .
2.
(figure) Delikata diferenco inter samspecaj aferoj: nuanco de stilo, de sento; kun ironia nuanco li ekparolis [1]; ili prenis akvon en la buŝon, por doni al sia voĉo ploretan nuancon [2]; ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi (en Esperanto) en la plej bona maniero [3]. raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj PrV .
angle:
nuance 1. shade
beloruse:
нюанс, адценьне
ĉeĥe:
jemný rozdíl, nuance, nádech, odstín, přídech, slabý náznak
ĉine:
細微差別 [xìwēichābié], 细微差别 [xìwēichābié], 色彩层次 [sècǎicéngcì], 色彩層次 [sècǎicéngcì], 色調差別 [sèdiàochābié], 色调差别 [sèdiàochābié]
france:
nuance
germane:
Nuance, Abstufung, Schattierung 2. Feinheit
hispane:
matiz
hungare:
árnyalat, nüansz
japane:
微妙な差異 [びみょうなさい], 色合い [いろあい], ニュアンス
nederlande:
nuance, schakering
pole:
niuans 1. odcień
portugale:
nuança
ruse:
1. оттенок 2. оттенок, нюанс
slovake:
nuansa, odtieň, sfarbenie
svede:
nyans
tibete:
ཚོན་
ukraine:
відтінок, нюанс

nuanci

(tr)
Meti nuancojn en ion, delikate gradigi: sur la ĉielo la vesperruĝo komencis […] nuanci, kiel opalo [4]; oni venigis laboristojn el ekstere, ĉefe siciliajn kaj albanajn, kiuj nuancis la urbon per sia speciala, propra etoso [5]; eta parentezo por nuanci la lastajn alineojn [6]; kiam brito metas krucon sur balotilon […], ne eblas nuanci la preferojn [7].
angle:
to nuance, gradate
beloruse:
нюансаваць
ĉeĥe:
nuancovat, odstínit
france:
nuancer
germane:
nuancieren, abstufen
hispane:
matizar
hungare:
árnyal
japane:
色合いをつける [いろあいをつける], 微妙な変化をつける [びみょうなへんかをつける]
nederlande:
nuanceren
pole:
niuansować, wprowadzać niuanse, pokazywać niuanse
portugale:
nuançar
ruse:
нюансировать
slovake:
nuansovať, odtieňovať
svede:
nyansera

administraj notoj