*grad/o PV

*grado

1.
Mezuro de kvalito, forto, intenso: la grado de lia bonstato [1]; fajro ekflamadis […] en tiel forta grado, ke io simila neniam estis [2]; la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin […] laŭ la grado de lia kulpeco [3]; ĉiufoje kiam mi pensas la kanto estas finita, mi ĝuste leviĝas al grado multe pli alta [4]; li sciis ĉion, kion homo povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi [5]; unu rigardo instruos vin, kia grado estas precizaj la raportoj [6]; la miro de la policestro ŝajnis atingi la plej altan gradon [7]; mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon Marta ; pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin en tre malforta grado Marta ; GRA la gradoj de komparo (pozitivo, komparativo, superlativo) [8]; grado post grado (iom post iom). VD:nuanco
2.
Ŝtupo de hierarĥio, rango: tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo [9]; li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco [10]; la ordeno de Vladimiro de kvara grado [11]; atendante ĉiutage sian elekton al la komandanta grado [12]; kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu pli altan, […] mia lango engluiĝas [13]; kuzo je la tria grado PIV1 ; preparseminario por la ekzameno de la tria grado [14]. VD:distingo2
3.
Ĉiu el la egalaj dividoj de skalo, termometro, kc: la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj [15]; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo [16]; en la kamparo […] frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo [17]. VD:difino2
4.
MAT
a)
VdE Komunuza mezurunuo de ebena angulo, egala al la 180a parto de streĉita angulo; simb. ˚: grado egalas al `pi//180` radianoj.
b)
[18] (de polinomo) La plej granda indico de ĝiaj termoj: la grado de konstanta polinomo estas 0.
c)
[19] (de algebra ekvacio) La grado 4.b de la polinomo ĝin difinanta.
d)
[20] (de korpo `bb K′` rilate al subkorpo `bb K`) Dimensio de `bb K′`, konsiderata kiel vektora spaco super `bb K`: la gradon de `bb K′` rilate al `bb K` oni signas per `[bb K′:bb K]`; la grado de la korpo de kompleksoj rilate al tiu de reeloj estas 2.
e)
KompLeks (de vertico `v` de grafeo) Nombro de eĝoj incidaj al ĝi; simb. `"grad"(v)`: la grado de izolita vertico estas nulo; la grado de vertico egalas al la sumo de ĝiaj elira kaj enira duongradoj. VD:elira duongrado, enira duongrado.
afrikanse:
graad
albane:
shkallë
amhare:
ዲግሪ
angle:
4. degree
arabe:
درجة
armene:
աստիճան
azerbajĝane:
dərəcə
beloruse:
1. ступень 2. ступень, ранг, узровень, градус 3. градус 4. градус
bengale:
ডিগ্রী
birme:
ဒီဂရီ
bosne:
stupanj
ĉeĥe:
stupeň
ĉine:
1. [kā], 等級 [děngjí], 品 [pǐn]
dane:
grad
estone:
aste
eŭske:
maila
filipine:
digri
france:
degré
galege:
grao
germane:
1. Grad [m], Umfang, Stufe, Intensität 2. Stufe, Rang 3. Grad[n] (Celsius, Fahrenheit, Reaumur) 4.a Winkelgrad 4.b Grad [n] (eines Polynoms) 4.c Grad [n] (einer Gleichung) 4.e Grad, Knotengrad, Valenz
guĝarate:
ડિગ્રી
haitie:
degre
haŭse:
digiri
hinde:
डिग्री
hispane:
1. grado, proporción, coeficiente 3. nivel, rango 4. grado
hungare:
1. fok, fokozat, mérték 3. fok 4. fok
igbe:
n’ókè
indonezie:
derajat
irlande:
céim
islande:
gráðu
japane:
[ど]
jave:
sarjana
jide:
דיפּלאָם
jorube:
ìyí
kanare:
ಪದವಿ
kartvele:
ხარისხი
kazaĥe:
градус
kimre:
gradd
kirgize:
даражасы
kmere:
សញ្ញាប័ត្រ
koree:
kose:
iqondo
kroate:
stepen
kurde:
derece
latine:
gradum
latve:
pakāpe
laŭe:
ລະດັບ
litove:
laipsnis
makedone:
степен
malagase:
diplaoma
malaje:
ijazah
malajalame:
ബിരുദം
malte:
grad
maorie:
tohu
marate:
पदवी
mongole:
зэрэг
nederlande:
graad, trap
nepale:
तह
njanĝe:
digiri
okcidentfrise:
graad
panĝabe:
ਦੀ ਡਿਗਰੀ
paŝtue:
درجو
pole:
1. stopień 3. stopień 4. stopień
portugale:
grau
ruande:
impamyabumenyi
ruse:
степень 1. степень 3. градус (температуры) , деление (шкалы) 4.a градус (угла)
samoe:
tikerᗻ
sinde:
وڏا
sinhale:
උපාධිය
skotgaele:
ceum
slovake:
stupeň
slovene:
stopnja
ŝone:
dhigirii
sote:
tekanyo e
sunde:
darajat
svahile:
shahada ya
taĝike:
дараҷаи
taje:
องศา
tamile:
பட்டம்
tatare:
дәрәҗәсе
telugue:
డిగ్రీ
tibete:
དྲོད་ཚད་
turke:
1. derece
ukraine:
ступінь
urdue:
ڈگری
uzbeke:
gradus
vjetname:
mức độ
zulue:
ibanga

gradaro

Sistemo de mezuraj aŭ rangaj gradoj; skalo2: la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis [21]; kiam mi vizitis la lernejon, ni ricevis atestojn laŭ kvingrada gradaro [22]; [ŝi] ricevis la universitatan gradon de kandidato pri kulturologio (laŭ la okcidenta universitata gradaro ĝi similas al la doktora) [23]. VD:eskalo2
beloruse:
градацыя, шкала
ĉeĥe:
dělený kruh
ĉine:
增减 [zēngjiǎn]
france:
échelle (de mesure), graduation
germane:
Graduierung, Gradeinteilung, Abstufung, Gradation
hispane:
escala (de medida), graduación
indonezie:
skala
japane:
目盛 [めもり]
slovake:
delený kruh
ukraine:
поділки

gradigi

1.
Distribui laŭ la gradoj de io: gradigi la ekzercojn en lernolibro; la juĝisto gradigis siajn kulpigrimedojn, li konservis por la fino sian plej bonan argumenton [24]; li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze [25]; provu anstataŭ „fama“ la malpli absolutan „konata“, […] tiel eblas gradigi la famon [26]. VD:dozi, nuanci, klasigi, vicigi
2.
Dividi per gradoj, marki gradojn sur io: gradigi termometron.
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
25. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
26. Monato, Paul Gubbins: Fama? Ne, dankon., 2013
beloruse:
1. упарадкаваць (паводле велічыні, ступені) 2. градуяваць
ĉeĥe:
gradovat, odstupňovat, stupňovat, zesilovat, zvětšovat
france:
graduer
germane:
abstufen, gradieren, einteilen
hispane:
graduar, escalonar
hungare:
1. fokoz, fokozatokra oszt 2. fokokra oszt
japane:
序列をつけて並べる [じょれつをつけてならべる], 目盛をつける [めもりをつける]
nederlande:
1. graderen 2. gradueren (schaalverdeling)
pole:
1. stopniować 2. cechować, miarować
portugale:
graduar
ruse:
1.  располагать в порядке увеличения (напр. трудности) 2.  градуировать
slovake:
gradovať, stupňovať, zosilňovať
turke:
derecelemek, kerte kerte yükseltmek
ukraine:
поступово посилювати, збільшувати дію, послідовно розміщувати, ґрадуювати, ділити на ґрадуси

grada

1.
Rilata al grado: estas nur grada diferenco (la diferenco ne tuŝas la esencon de la afero, sed ĝian gradon) inter la komunumoj de eble 100 mil esperantistoj kaj 500 idistoj (la precizaj ciferoj ne gravas) [27]; la manlaboraj aktivaĵoj […] postulis alt-gradan aŭskult- kaj kompren-kapablon [28]; la Katedro rajtas aranĝi kursojn por komencantoj (1a-gradajn), por progresintoj (2a-gradajn) kaj por instruontoj (3a-gradajn) [29].
2.
Iompostioma, maldrasta, malabrupta: la pastro […] ordonis estingi la torĉojn kaj lasi nur la bruletantan ŝnuron, kiu […] montris la horojn per sia grada brulado [30]; la trovita substanco – ĥalkomfalino – […] agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo [31]; oni rimarkis en li gradan ŝanĝiĝon PIV1 . SIN:progresiva2
beloruse:
1. градусны, колькасны 2. паступовы
ĉeĥe:
stupňovitý, stupňový
france:
1. quantitatif, de degré 2. graduel, progressif
germane:
graduell 2. allmählich, schrittweise, nach und nach
hispane:
1. gradual 2. paulatino, progresivo
hungare:
1. fokozati, mértékbeli 2. fokozatos
indonezie:
2. gradual, progresif
japane:
段階的な [だんかいてきな], 程度の [ていどの]
nederlande:
gradueel
pole:
stopniowy
portugale:
1. gradual 2. paulatino (gradual)
ruse:
1. градусный, степенной 2.  постепенный
slovake:
stupňovitý, stupňový
turke:
2. dereceli, kerteli
ukraine:
ступеневий, ґрадусний, бальний

elira duongrado

MATKompLeks
(de vertico `v` de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies komenca rando estas la koncerna vertico; simb. `"grad"^+(v)`.
angle:
out-degree, demi-degree outward
ĉeĥe:
výchozí polostupeň
france:
demi-degré extérieur
germane:
Ausgangsgrad
hispane:
semigrado exterior
hungare:
kifok
indonezie:
derajat luar
pole:
stopień wyjściowy
ruse:
полустепень исхода
slovake:
východiskový polostupeň

enira duongrado

MATKompLeks
(de vertico `v` de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies fina rando estas la koncerna vertico; simb. `"grad"^(-)(v)`.
angle:
in-degree, demi-degree inward
france:
demi-degré intérieur
germane:
Eingangsgrad
hispane:
semigrado interior
hungare:
befok
indonezie:
derajat dalam
pole:
stopień wejściowy
ruse:
полустепень захода

iagrade, certagrade

Ĝis ia grado, parte, iom: mi estis kontenta iagrade liberiĝi je ŝi [32]; lin baris diversaj faktoroj, la konkurenco, iagrade ankaŭ antaŭjuĝoj [33]; la pensoj duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande Metrop ; kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta, ol al fripono [34]? la plej eminentaj viroj rilate al virto kaj talento estis devigitaj iagrade alĝustigi siajn principojn al sia rango [35]. VD:iom
beloruse:
у пэўнай ступені, у пэўнай меры
france:
jusqu'à un certain point, pour une part
germane:
in gewissem Maße, etwas
hispane:
hasta un cierto punto, por una parte
japane:
ある程度 [あるていど]

laŭgrade kiel

En proporcio kun tio ke..., laŭmezure kiel...: Vinicius fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta [36]; laŭgrade kiel la agrikulturo progresis, oni sukcesis kulturi plantojn for de ilia natura hejmloko [37]. VD:ju, kiom
36. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
37. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
beloruse:
у той ступені, што…
france:
à mesure que
germane:
im gleichen Maße wie
hispane:
a medida que

n-a-grada

MAT[38]
(p.p. polinomo aŭ algebra ekvacio) Kies grado 4.b4.c estas `n`; legu: noagrada: duagrada ekvacio; ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas `n` radikojn.
angle:
n-th-degree, of the n-th degree
beloruse:
n-ай ступені
ĉeĥe:
n- tého stupně
france:
(équation, polynôme) du n-ième degré
germane:
(Polynom, Gleichung) n-ten Grades
hispane:
de grado n
hungare:
n-ed-fokú
pole:
(równanie, wielomian) n-tego stopnia
portugale:
de grau n
ruse:
n-ой степени
slovake:
n-tého stupňa

sufiĉagrade, en sufiĉa grado

Sufiĉe, en sufiĉa kvanto, kun sufiĉa forto, intenso...: mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi […] la necesajn modelojn Marta ; ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al mi, verdire, sufiĉagrade terura [39].
39. Wilhelm Hauff, trad. J. W. Eggleton: La Karavano, 1921
beloruse:
у дастатковай ступені, дастаткова
ĉine:
[gòu], 够数 [gòushù]
france:
dans une mesure suffisante
germane:
in ausreichendem Maße, hinreichend, ziemlich

administraj notoj

elira duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
enira duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-a-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.