*ŝtup/o

*ŝtupo

1.
Ĉiu el sinsekvaj tabuloj aŭ bastonoj servantaj por supren aŭ malsupren iri: supreniru per ŝtupoj [1]; ses ŝtupojn havis la trono [2]; ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren [3]; ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta krepusko Marta ; de ŝtupo al ŝtupo [4].
2.
(figure) Grado1: la unua ŝtupo estas transpaŝita (la unuaj malfacilaĵoj estas venkitaj); transira ŝtupo [5]; la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj […] ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo [6]; ŝtup’ post ŝtupo li enfalis / en la frenezon, kiu nun lin premas Hamlet ; kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio […] stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj Marta ; ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado Marta ; ili de pli malalta ŝtupo de la vivo levis sin al pli alta FK ; nia animo […] puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn [7]; parolante pri infano, vi uzas „li“ anstataŭ „ĝi“, ĉar vi ne aprobas „la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj“ [8]. VD:etaĝo, etapo, fazo, stadio
angle:
step
beloruse:
1. прыступка 2. ступень
bulgare:
стъпало (на стълба)
ĉine:
程度 [chéngdù], 等級 [děngjí], 等级 [děngjí], 級 [jí], 级 [jí] 1. 台阶 [táijiē], 台階 [táijiē], 梯級 [tījí], 梯级 [tījí]
france:
degré (niveau), marche (d'escalier)
germane:
Stufe 1. Treppenstufe, Tritt 1. Tritt 2. Niveau
greke:
σκαλοπάτι
hispane:
escalón
hungare:
1. lépcsőfok 2. fokozat
indonezie:
anak tangga
itale:
gradino
japane:
[だん], ステップ, 段階 [きざはし]
nederlande:
trede, treeplank
pole:
1. stopień, schodek, szczebel (drabiny) 2. stopień
portugale:
degrau
ruse:
ступень, ступенька
svede:
trappsteg
ukraine:
ступінь, сходинка, підніжка (вагона), ешелон

*ŝtuparo [9]

ARKI Vico da plataj tabuloj pli kaj pli altaj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri: sur kruta ŝtuparo li levis sin [10]; li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon [11]; per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian [12]; li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur ĝia ŝtuparo [13]; de tie kondukis ŝtuparo sur la korton [14]; la reĝido […] supreniris sur la belega marmora ŝtuparo [15]; mi kuros supren laŭ la ŝtuparo [16]; li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn [17]; mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukas al la dormoĉambro [18]; la turo havas kvin nivelojn, kiujn kunligas du ŝraŭbformaj ŝtuparoj [19]; ŝi rapide ŝtuparis ĝis la kvina [etaĝo] [20].
angle:
staircase ~ari: to take the stairs.
beloruse:
лесьвіца
bulgare:
стълба
ĉine:
楼梯 [lóutī], 樓梯 [lóutī], 阶 [jiē], 階 [jiē], 楼梯间 [lóutījiān], 樓梯間 [lóutījiān]
france:
escalier ~ari: grimper un escalier.
germane:
Treppe ~ari: die Treppe nehmen, hinaufsteigen (Treppe).
hispane:
escalera ~ari: ir por las escaleras.
hungare:
lépcső
indonezie:
tangga ~ari: naik tangga.
itale:
scala (scalinata), scalinata ~ari: salire le scale, scenderele scale.
japane:
階段 [かいだん]
nederlande:
trap ~ari: de trap opgaan.
pole:
schody ~ari: chodzić po schodach, chodzić po drabinie.
portugale:
escada
ruse:
лестница
svede:
trappa
tibete:
སྐས་འཛེགས་
ukraine:
сходи

ŝtuparejo

Parto de konstruaĵo entenanta ŝtuparon: kiu hodiaŭ en la hotela ŝtuparejo mallaŭte kaj embarase salutis vin […] estis mi [21]; ili ekflaris en la ŝtuparejo akran malagrablan odoron [22].
21. F. Luin: Printempo de morto, 1997
22. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo
angle:
stairway, stairwell
beloruse:
лесьвічная клетка
ĉine:
楼梯 [lóutī], 樓梯 [lóutī], 阶 [jiē], 階 [jiē]
france:
cage d'escalier
germane:
Treppenhaus
pole:
klatka schodowa
ukraine:
сходова клітка

ŝtupetaro

Ilo el unu, du longaj stangoj kunigitaj per transversaj bastonoj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri: li staris tie kun sia ŝtupetaro [23]; li starigis ŝtupetaron, supreniris [24]; li […] renversas ŝtupetaron, / Kiu falas kun pentristo / En butikon de spicisto [25]. SIN:eskalo1
Rim.: Ekzistas ankaŭ dupartaj kunfiksitaj supre, tiel ke ili staras senapoge.
angle:
ladder
beloruse:
драбіны
bulgare:
стълба
ĉine:
梯子 [tīzi], 扶梯 [fútī]
france:
échelle (matérielle)
germane:
Leiter
hispane:
escalerilla
hungare:
létra
indonezie:
tangga
itale:
scala (portatile, scaletta), scaletta
japane:
はしご, タラップ
nederlande:
ladder
pole:
drabina
ruse:
лестница (приставная), стремянка
svede:
stege
ukraine:
драбина

akvoŝtupo

MAR Muro aŭ digo ĉe rivero aŭ elfluejo de lago, retenanta akvon en supra baseno ĉe troa deklivo, sed superfluata, i.a. por sendanĝerigi ŝipveturadon, produkti elektron, reguligi akvigon de la pejzaĝo: plivastigo de la rivero per baraĵa akvoŝtupo kaj kanalo detruus la lastan libere fluantan danuban sektoron en Germanio, kun gravaj sekvoj por la biologia varieco [26]. VD:kluzo1, valbaraĵo
26. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
angle:
weir
beloruse:
плаціна, гаць, гаціна, грэбля, застаўка, дамба
ĉine:
[yàn]
france:
seuil
germane:
Stauwehr
pole:
próg wodny

manŝtupo

Kunigo de la manoj kun interplektitaj fingroj, servante kiel ŝtupo: la pli juna […] stariĝinte sur la proponita manŝtupo, kun lerteco se sciuro kaj kun ties gracio, facile povis tuŝi la statueton [27].
angle:
interlocked fingers for a boost
beloruse:
замок з рук (у якасьці прыступкі)
france:
courte-échelle
germane:
Räuberleiter
itale:
scaletta (con le mani)
nederlande:
opzetje
pole:
siodełko (z dłoni)

rulŝtuparo

ARKITRA Maŝina ŝtuparo, kies ŝtupoj ruliĝas supren aŭ malsupren: li ŝanĝis la movdirekton de rulŝtuparo por ke ni supreniru [28]. li trenpaŝis al la rulŝtuparo, kiu pro lia nuna stato tro rapide antaŭeniris, sed kiu lin tamen sekure demetis sur la teron [29].
28. R. Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
29. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
angle:
escalator
beloruse:
эскалятар
ĉine:
自动扶梯 [zìdòngfútī], 自動扶梯 [zìdòngfútī], 自动楼梯 [zìdònglóutī], 自動樓梯 [zìdònglóutī], 电动扶梯 [diàndòngfútī], 電動扶梯 [diàndòngfútī], 自动电梯 [zìdòngdiàntī], 自動電梯 [zìdòngdiàntī]
france:
escalator, escalier mécanique
germane:
Fahrtreppe
hispane:
escalera eléctrica, escalera mecánica
indonezie:
eskalator, tangga jalan
itale:
scala mobile
japane:
エスカレーター
nederlande:
roltrap
pole:
schody ruchome
ruse:
эскалатор
svede:
rulltrappa

ŝraŭba ŝtuparo, helica ŝtuparo, helika ŝtuparo

ARKITRA Ŝtuparo, kiu volviĝas ĉirkaŭ centra akso: trans muro estis ŝraŭba ŝtuparo, markita per linio de rondaj lumaperturoj [30]; tra helica ŝtuparo ni atingas la supron de la defenda muro [31]; oni supreniras per helika ŝtuparo [32].
30. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009
31. B. Schumann: fotoj de IIK 2006, 2006
32. Vikipedio, artikolo „Higuera (Cáceres)“, 2009-08-15
angle:
spiral staircase
beloruse:
шрубавая лесьвіца
ĉine:
盘梯 [pántī], 盤梯 [pántī], 旋梯 [xuántī]
france:
escalier en colimaçon, escalier à vis
germane:
Wendeltreppe
hispane:
escalera de caracol
indonezie:
tangga spiral
japane:
らせん階段 [らせんかいだん]
pole:
schody kręcone, schody spiralne

administraj notoj

akvo~o : Mankas dua fontindiko.
man~o: Mankas dua fontindiko.