* -obl/ UV
- I.
-
-obl
- Sufikso signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste ian kvanton tiomfoje, kiom montras la radiko: dudek estas la kvaroblo de kvin; sepoble tri estas dudek unu; sepdek-sepoble [1]; ili kolektis duoble da pano [2]; duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe [3]; [li] havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton [4]; Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj [5]; bruis la loĝantaro de la granda urbo […] kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj Marta ; mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi Marta ; la nivelo de la kancerofara radon-gaso du- ĝis tri-obliĝis [6]; dum la pasintaj dek jaroj la importo 2,4-obliĝis [7].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:22
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 42:10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:12
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:28
6. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
7. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008- beloruse:
- афікс, які вызначае множнік, у эспэранта
- germane:
- -fach
- hungare:
- -szor, -szer, -ször
- pole:
- przyrostek liczebnika wielorakiego
- portugale:
- sufixo multiplicativo
multobla
- 1.
- (Singulare) Multega: la multobla saĝeco de Dio [8].
- 2.
- (Plurale) Estantaj multaj el la sama speco: la multoblaj efikoj de la elektro; la multoblaj projektoj de Grabowski [9].
- 3.
MatVort Plurobla: li memoris nenion krom la tabelo de multobligo [10].
8. La Nova Testamento, Efesanoj 3:10
9. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino- beloruse:
- шматлікі, кратны, шматразовы
- ĉeĥe:
- mnohonásobný
- ĉine:
- 多个 [duōge], 多個 [duōge], 多重 [duōchóng], 倍式 [bèishì]
- france:
- 2. multiple
- germane:
- vielfach
- hungare:
- sokszoros
- japane:
- 多数倍の [たすうばいの], 多くの [おおくの], 多数の [たすうの]
- nederlande:
- veel
- pole:
- wielokrotny
- rumane:
- multiplă
- slovake:
- mnohonásobný
multobligi
- 1.
- Multigi: multobligi la eksperimentojn, la provojn; ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio [11]; necesas nuligi kelkajn festojn anstataŭ multobligi ilin, ĉar dum ĉi tiu festo nur 10 % de la loĝantoj festas, kaj la aliaj restas hejme, sen fari ion [12]; hodiaŭ oni parolas ankaŭ pri la „Interreto de Objektoj”, kiam la nombro de „objektoj” konektitaj al Interreto – fridujoj, panrostiloj, unuopaj lumoj, ... – vaste superos la nombron de homoj, evidente ankaŭ tio povus multobligi la disponatajn datenojn [13].
- 2.
- Multigi pli kaj pli samspecajn estaĵojn, igante ilin naskiĝi unu de aliaj: Dio promesis, ke li multobligos ilian rason kiel la steloj de la ĉielo; oni povas sufiĉe bredi kuniklojn, sed monon multobligi ja ne estas eble [14]; multobligi vegetaĵon per branĉplantado; multobliĝema raso.
- 3.
(arkaismo) [15] Multipliki nombron per entjero: la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „multobligi“, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro [16];
11. La Nova Testamento, II. Korintanoj 4:15
12. Monato, Jérémie Sabiyumva: Fino de ramadano: ĉu festo de gejunuloj?
13. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro
14. Monato, Lode van de Velde: La nuna financa krizo (3)
15. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, artikoloj: mult, multipliki
16. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj- angle:
- multiply
- beloruse:
- памнажаць 3. памножыць
- bulgare:
- умножавам
- ĉeĥe:
- rozmnožovat, znásobit
- ĉine:
- 乘 [chéng], 相乘 [xiāngchéng]
- france:
- multiplier
- germane:
- vervielfachen
- hispane:
- multiplicar
- hungare:
- megsokszoroz 1. megsokszoroz, sokszorosít 2. szaporít, sokasít
- japane:
- 増やす [ふやす], 謄写版で刷る [とうしゃばんでする]
- nederlande:
- vermenigvuldigen
- pole:
- mnożyć, zwielokrotniać 3. zwielokrotniać, mnożyć, pomnażać
- rumane:
- înmulți, multiplica 3. înmulți, multiplica
- ruse:
- 1. множить, умножать, преумножать 2. размножать, преумножать 3. умножать
- slovake:
- násobiť, rozmnožiť
- ukraine:
- у багато разів збільшувати, множити, розмножувати
plurobla
- angle:
- multiple
- beloruse:
- кратны
- ĉine:
- 多工 [duōgōng], 倍数 [bèishù], 倍數 [bèishù]
- france:
- multiple
- germane:
- mehrfach multiple
- hungare:
- többszörös
- japane:
- たびたびの
- pole:
- wielokrotny
- rumane:
- diferit
- ruse:
- кратный
- ukraine:
- кількаразовий (про збільшення)
- II.
-
Vortero samsignifa:
oble
- 1.
- Tiomfoje multiplikite; kelkoble; tre multe pli: salajroj en Barato oble malsuperas tiujn en Britio [17]; [ili] montriĝis oble pli malstulta ol en la pasinteco [18].
- 2.
- Konjunkcio por kunigi du mezurojn en du dimensioj: la ekrano havas laŭ la specifo 600 oble 800 bilderojn [19]; Miró plenumis la peton ornami per ceramikaĵoj la sudan muron de la muzeo […], tiel ekestis unu el la plej grandaj (10 oble 55 m) bildartaĵoj de la mondo [20]; ĉiujare ĉirkaŭ 250 kubaj kilometroj da glacio glitas en la maron, per tia kvanto oni povas kovri surfacon de 500 oble 500 kilometrojn per unu metron alta glacitavolo [21].
17. Monato, Paul GUBBINS: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
18. Monato, Paul Gubbins: Malstulta sezono, 2011
19. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon, 2011
20. Monato, Grigori Arosev: Pentrado: „Mia ateliero estas mia ĝardeno“
21. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005- germane:
- 1. zigfach 2. mal
oblo
[22]
- angle:
- multiple
- beloruse:
- кратнае
- ĉeĥe:
- násobek
- ĉine:
- 多工 [duōgōng], 倍数 [bèishù], 倍數 [bèishù], 整倍数 [zhěngbèishù], 整倍數 [zhěngbèishù]
- france:
- multiple (subst., math.)
- germane:
- Vielfaches
- hungare:
- szorzat, többszörös
- japane:
- 倍数 [ばいすう]
- nederlande:
- veelvoud
- pole:
- wielokrotna, wielokrotność
- rumane:
- multiplu
- ruse:
- кратное
- slovake:
- násobok
- ukraine:
- кратне число
obligi
PV
-
Multipliki nombron
per entjero:
obligante 3 per 5
oni ricevas 15.
Rim.: En pli frua stato de la lingvo oni uzis multobligi ĉi-cele. Matematika Vortaro MatVort precizigas en la tradukoj, ke temas pri multipliko per entjero, sed same kiel por „oblo“ aŭ „divizoro“ eblas vastigi la sencon al kampoj ekster elementa aritmetiko.
- angle:
- multiply
- beloruse:
- памнажаць (на цэлы лік)
- ĉine:
- 相乘 [xiāngchéng], 倍增 [bèizēng], 再育 [zàiyù]
- france:
- multiplier (math.)
- germane:
- vervielfältigen
- hungare:
- szoroz
- japane:
- 掛ける [かける]
- nederlande:
- vermenigvuldigen
- pole:
- mnożyć, powielać
- rumane:
- multiplica, duplică
- ruse:
- умножить, умножать
- ukraine:
- множити
obliĝi
- Multiĝi je faktoro; tre plimultiĝi: kvankam ilia kvanto multe pligrandiĝis, tamen ili ne obliĝis tiel are kiel [en idealaj] kondiĉoj [23]; la krimoj obliĝis laŭ kapturna skalo, la malliberejoj fariĝis troloĝataj [24].
23. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
24. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Pluveto- germane:
- sich vervielfachen
n-obla
- a)
- [25] (p.p. radiko `a` de polinomo `bb P`) Tia, ke `n` estas la plej granda potenco, por kiu `(bb X-a*bb 1)^n` divizoras en `bb P`: `bb X^2-bb 1` akceptas du unuoblajn radikojn; 1 estas duobla radiko de `bb X^2-2*bb X+bb 1`.
- b)
- [26] (p.p. punkto de kurbo) Tia, ke la kurbo trapasas ĝin `n`-foje: ĉiuj punktoj de koniko estas unuoblaj.
obleco, plurobla
- angle:
- n-fold
- beloruse:
- n-кратны
- france:
- multiple d'ordre n, n-uple
- germane:
- n-fach
- hungare:
- 1.a n-szeres (gyök) 1.b n-edrendű (görbe)
- pole:
- n-krotny
- rumane:
- n-o dată, de n ori
- ruse:
- n-кратный
obleco
MatVort
- (de punkto aŭ polinoma radiko) Tia entjero `n`, ke la punkto aŭ la radiko estas n-obla: la sumo de la obleco de ĉiuj radikoj de kompleksa polinomo egalas al ties grado.
- angle:
- multiplicity
- beloruse:
- кратнасьць
- ĉeĥe:
- násobnost
- ĉine:
- 倍数 [bèishù], 倍數 [bèishù]
- france:
- multiplicité, ordre de multiplicité
- germane:
- Multiplizität, Vielfachheit
- hungare:
- multiplicitás
- pole:
- krotność
- rumane:
- ori
- ruse:
- кратность
- slovake:
- násobnosť
- ukraine:
- кратність
plej malgranda komuna oblo (PMKO)
- angle:
- least common multiple
- beloruse:
- найменшае агульнае кратнае
- ĉeĥe:
- nejmenší společný násobek
- ĉine:
- 最小公倍数 [zuìxiǎogōngbèishù], 最小公倍數 [zuìxiǎogōngbèishù]
- france:
- plus petit commun multiple, P.P.C.M.
- germane:
- kleinstes gemeinsames Vielfaches
- hungare:
- legkisebb közös többszörös
- nederlande:
- kleinste gemeen veelvoud
- pole:
- najmniejsza wspólna wielokrotność, N.W.W.
- rumane:
- cel mai mic multiplu comun (c.m.m.m.c.)
- ruse:
- наименьшее общее кратное
- slovake:
- najmenší spoločný násobok
administraj notoj
plur~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej malgranda komuna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej malgranda komuna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.