orientalistik/o Viki

orientalistiko

SCI Studo de popoloj, lingvoj, moroj de la orienta, t.e. azia parto de la malnova mondo, precipe de ĝiaj okcidentaj kaj sudaj landoj; orientalismo: la priantikva orientalistiko ... denove pli multe malfermiĝas al la menshistoria problemaro [1].
Rim.: Pli maloftaj formoj estas orientistiko: ŝi studis en Vieno orientistikon [2]. kaj orientologio: en Peterburgo li instruis en la kursoj pri orientologio [3].
1. W. von Soden, trad. M. Wolf: Enkonduko en la Antikvan Orienton, [2010]
2. Vikipedio, Barbara Frischmuth, 2013-12-31
3. A. Künzli: La juda demando ĉe Zamenhof..., 2009
beloruse:
усходазнаўства, арыенталістыка
ĉeĥe:
orientalistika, orientalizmus
ĉine:
东方式 [dōngfāngshì], 東方式 [dōngfāngshì], 亚洲研究 [yàzhōuyánjiū], 亞洲研究 [yàzhōuyánjiū], 东方主义 [dōngfāngzhǔyì], 東方主義 [dōngfāngzhǔyì]
france:
orientalisme (scientifique)
germane:
Orientalistik, Orientwissenschaft
hungare:
orientalisztika, keletkutatás
katalune:
orientalística, orientalisme
nederlande:
oriëntalisme
pole:
orientalistyka
portugale:
orientalismo
rumane:
studii orientale
ruse:
востоковедение, ориенталистика
slovake:
orientalizmus

administraj notoj