Pasion/o SPV

Pasiono

1.
KRI Evangelia rakonto pri la lasta manĝo, aresto, kondamno kaj morto de Jesuo.
2.
BELA Publika aŭ arta prezento de la pasiona rakonto.
a)
Tia prezento en diservo: li plorigis ĉiujn homojn, kiel okazas dum predikoj pri la Pasiono [1].
b)
MUZ Komponaĵo laŭ teksto de evangelia pasiono por muzika kaj kanta prezento: La Mateo-Pasiono kaj la Johano-Pasiono estas la du ununuraj komplete konserviĝintaj pasionaj komponaĵoj de Bach [2].
1. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
2. Vikipedio, Matthäuspassion, 2010-10-10
angle:
Passion of Christ
ĉeĥe:
pašije
france:
passion (rel.)
germane:
2.b Passion (Musik)
hispane:
1. Pasión de Cristo 2.b Pasión
hungare:
1. Krisztus szenvedése, szenvedéstörténet 2.b passió
japane:
キリストの受難 [キリストのじゅなん], 受難曲 [じゅなんきょく]
nederlande:
1. Passie 2.b passie (muziekstuk)
pole:
Pasja 2.b pasja
portugale:
Paixão de Cristo
rumane:
Patimile
slovake:
pašie
ukraine:
страсті Христові, страсті Господні

administraj notoj