9persvad/i VdE

9persvadi

(x)
1.
Insiste argumentadi, petegi, kaĵoli, minaci ktp por igi iun konsenti pri io aŭ iel agi: persvadi iun pri io; Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane VdE ; ne persvadu min, mia kara, tutegale vi min ne konvinkos; „Vi povas savi ĉian arton, Nikeforo,“ persvadis Prokopio insiste [1]. VD:admoni1, instigi
2.
Per insista argumentado, petegado, kaĵolado, minacoj ktp konsentigi iun pri io aŭ decidigi iel agi: ŝi ne tiom konvinkis, kiom persvadis lin daŭrigi kuracadon; ŝi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis [2]; la serpento persvadis Evan gustumi la frukton; homoj kiuj pretendas ke oni povas miskonduki la diojn citas Homeron kiel atestanton, ĉar li diras: „Oni povas persvadi la diojn per preĝo, Per oferoj kaj mildigaj votaĝoj, Oni forturnas ilin per verŝoferoj kaj bruloferoj Kiam iu mispaŝas kaj pekas.“ (Iliado 9:497-450) [3]. VD:alkonduki, decidigi, konvinki
Rim.: La konfuzo inter la daŭrverbo persvadi1 kaj la rezultverbo persvadi2 estas ĝena; la rilato inter la du sencoj similas tiun inter ‹labori› kaj ‹per/labori›, kaj per sammaniera retroderivado eblus malkonfuzi: persvadi1 = svad/i, persvadi2 = per/svad/i. Tia fakte estas la etimologio (kp la anglajn ‹per/suade›, ‹dis/suade›, ‹suasion›). Tamen tiun eblon ĝis nun la esperantistoj ne profitis, la latenta verbo ‹svadi› ne ekzistas. [Sergio Pokrovskij]
1. K. Čapek, tr. Josef Vondroušek: Ikonoklasmo, En: Apokrifoj, vol. 2. Praha: ĈEA, 1969.
2. AdE: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
3. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a
angle:
persuade
beloruse:
пераканаць, угаварыць, упэўніць, запэўніць
ĉine:
說服 [shuōfú], 说服 [shuōfú], 劝 [quàn], 勸 [quàn], 相劝 [xiāngquàn], 相勸 [xiāngquàn], 說 [shuì], 说 [shuì], 說動 [shuōdòng], 说动 [shuōdòng], 折服 [zhéfú], 說通 [shuōtōng], 说通 [shuōtōng]
france:
persuader
germane:
überreden
hispane:
persuadir
hungare:
rábeszél
itale:
persuadere
japane:
説き伏せる [ときふせる], 説得する [せっとくする], 納得させる [なっとくさせる]
katalune:
persuadir, incitar
nederlande:
overreden
pole:
perswadować, przekonywać, namawiać kogoś do czegoś, nakłaniać kogoś do czegoś, wmawiać coś komuś
portugale:
persuadir
ruse:
1. уговаривать, увещать, увещевать 2. уговорить
ukraine:
умовляти, намовляти, схиляти, переконувати

persvada

Rilata al la ago persvadi: persvada letero; ili ... dungos aktorojn kun bonaj, fortaj, persvadaj voĉoj, kaj antaŭ homamasoj propagandos favore al tiranismo kaj demokratio [4].
4. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
ĉeĥe:
přesvědčivý
france:
persuasif
hispane:
persuasor
japane:
説得力のある [せっとくちからのある]
katalune:
persuasiu, eloqüent
pole:
przekonywający, perswadujący
ruse:
увещательный
slovake:
presvedčivý
ukraine:
переконливий, вагомий

persvado

La ago persvadi1: Ni konvinku lin per milda persvado — ĉar li ja ne laŭvole faras erarojn [5]; Tiam persvadoj ne estus por li bezonaj [6]; BELE La ĉefparto povas, ekzemple, konsisti el ekspono, persvado kaj refuto laŭ la klasika skemo [7].
5. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 9
6. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis?, Ĉap. 32ª
7. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
angle:
persuasion, suasion
japane:
説得 [せっとく]
ruse:
увещание, убеждение (процесс), уговоры ~o: увещание.

administraj notoj