*privat/a

*privata

1.
Eksterofica; aperanta, ekzistanta aŭ plenumata ekster ajna oficiala funkcio aŭ rolo: mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo [1]; la afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton [2]; tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj [3]; sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis [4]; ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas [5]; la delegitoj malĝojaj forlasis la faraonon, kiu post ilia foriro kunvokis privatan (sekretan) konsilan kunvenon [6]; ministroprezidanto misuzis flugojn je ŝtataj kostoj por privataj celoj [7].
2.
Speciale, tia kiu koncernas nur la personan aŭ familian vivon de individuo: privata domo; vivon privatan kaŝu la muroj PrV ; tiu kontrakto estas mia afero pure privata kaj personaZ ; privata letero; ĉu privata aŭtomobilo aŭ publika transportilo?
3.
Rilata, apartenanta aŭ limigita al fizika aŭ neŝtata jura persono: privata proprieto; alŝtatigi privatan kompanion; Teboj estis grandega urbo kaj […] posedis […] multe da publikaj kaj privataj (uzataj) konstruaĵoj [8]; miloj da tiaj privataj entreprenoj fermiĝis kaj multaj fremdaj investistoj foriris [9]; tiuj, kiuj volas studi medicinon ĉe privata universitato, pagas unue 60 000 enojn por ekzameniĝi kaj poste […] jarkotizon de 9 950 000 enojn [10]; eksterleĝaj privataj milicioj [11].
Rim.: La PIV-oj ĉi tie kontrastigas inter „privata“ kaj „publika“, kion mi opinias stranga kaj nelogika (kvankam en iuj lingvoj tiuj vortoj funkcias kiel antonimoj). Arta privata galerio aŭ biblioteko tute bone povas esti malfermita al la publiko; simile pri privata ŝoseo ktp; tial la PIV-an ekzemplon privata enirejo mi opinias malrekomendinda, ĉar ĝi estas perpleksige malklara naciaĵo. [Sergio Pokrovskij]
1. Zamenhof: Parolado antaŭ la 4a Kongreso Esperantista en Dresdeno
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 8a
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Antaŭparolo
4. Zamenhof: Parolado ĉe la 5a Kongreso Esperantista en Barcelono
5. La Bulonja Deklaracio
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
7. MonatoStefan Maul
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
9. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
10. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
11. Ionel Oneț: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
angle:
private
beloruse:
прыватны
ĉeĥe:
soukromý
ĉine:
私家 [sījiā], 私立 [sīlì], 私人 [sīrén], 黮 [tán], 私有 [sīyǒu], 私營 [sīyíng], 私营 [sīyíng], 个体经营户 [gètǐjīngyínghù], 個體經營戶 [gètǐjīngyínghù], 私密 [sīmì], 私自 [sīzì], 民办 [mínbàn], 民辦 [mínbàn]
france:
1. non officiel, *particulier 2. *privé 3. *privé
germane:
privat, Privat-
hispane:
1. privado, particular 2. privado 3. privado
hungare:
magán-, privát
ide:
privata
japane:
私的な [してきな], 私の [わたしの], 非公式な [ひこうしきな], 私立の [しりつの], 私有の [しゆうの]
nederlande:
particulier, privé
pole:
prywatny, osobisty
ruse:
*частный
slovake:
súkromný
tibete:
སྒེར་
ukraine:
приватний

privataĵo

Afero privata: ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo [12]; la institucioj, kiujn ni kreis, aŭ eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privataĵo [13].
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
beloruse:
прыватная рэч, прыватная справа
ĉine:
私事 [sīshì], 私人业务 [sīrényèwù], 私人業務 [sīrényèwù]
germane:
Privatsache
hispane:
asunto privado
nederlande:
iets privé, privézaak
pole:
własność prywatna

privateco

Stato privata, cirkonstancoj privataj: li sentis la pezon de la honoro kaj la ĉenon de la sklaveco ‐ li preferis plenan privatecon VivZam ; kvar milionoj da subskribintoj […] plendis pri tiaj komercaj telefonvokoj, taksante ilin atenco kontraŭ privateco [14]; garantii la privatecon de personaj donitaĵoj [15]; superbazaraj firmaoj […] prispionas siajn laboristojn en situacioj, kiam tiuj havas rajton je plena privateco [16]; privatecon en [familiaj] situacioj garantias artikolo 8 de la leĝo pri homaj rajtoj, akceptita de la brita parlamento en 1998 [17].
14. Monato, Juan Jacobo Schmitter-Soto: Lando de la (mal)liberuloj
15. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio
16. Monato, Przemysław Wierzbowski: Granda frato gvatas
17. Monato, Paul Gubbins: Mortas flegistino: kiu kulpas?
angle:
privacy
beloruse:
прыватнасьць
ĉine:
个人隐私 [gèrényǐnsī], 個人隱私 [gèrényǐnsī], 私生活 [sīshēnghuó], 隐私权 [yǐnsīquán], 隱私權 [yǐnsīquán]
germane:
Privatheit
hispane:
intimidad, privacidad
ide:
privateso
japane:
プライバシー [ぷらいばしー]
nederlande:
privacy
pole:
prywatność
ukraine:
особистий характер, інтимність

privatigi

Transformi, ekz. per vendo, publikan posedaĵon al privata: privatigitaj fervojaj kompanioj [18]; la registaro estas devigita rezigni pri sia plano privatigi flughavenajn kontrolistojn [19]; la registaro decidis duonprivatigi (konservante duonon de la psoedo kiel ŝtataj akcioj) la servon, kreante du apartajn profitdonajn entreprenojn [20].
18. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
19. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
20. Monato, Garbhan MacAoidh: Postrestanta poŝto
beloruse:
прыватызаваць
ĉine:
私有化 [sīyǒuhuà]
france:
privatiser
germane:
privatisieren
hispane:
privatizar
pole:
prywatyzować

privatigo

EKONPOL Transformo, ekz. per vendo, publikan posedaĵon al privata: la aŭtoroj prognozas, ke Litovio iĝos pli libera, se ĝi daŭrigos privatigon kaj rifuzos […] regadon de prezoj [21]; fervoja privatigo en Britio konsistas el bizara miksaĵo de fiasko kaj festo […] por ŝpari monon estis elpostenigitaj ĉe privatigo tiom da ofte spertaj, lojalaj fervojistoj [22]; post la veno de privatigo oni permesis al la virino akiri parton de la ŝtata areo [23]; la privatigo celas disdividi la japanan poŝton, kiu estas publika korporacio, en plurajn privatajn firmaojn, kaj konfidi ties grandegan kapitalon al merkata ekonomio [24].privatajn
21. LAST: Ekonomia libereco, Monato, 2000/05, p. 7
22. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
23. Monato, Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn
24. Monato, Igarasi Takeo: Post disigo poŝta privatigo
beloruse:
прыватызацыя
ĉine:
私有化 [sīyǒuhuà], 民營化 [mínyínghuà], 民营化 [mínyínghuà]
france:
privatisation
germane:
Privatisierung
hispane:
privatización
japane:
私有化 [しゆうか], 民営化 [みんえいか]
pole:
prywatyzacja

privatulo

Homo kiel individuo, natura persono ‐ kontraste al organizaĵo, partio, firmao, ŝtato, jura persono, funkciulo, oficialulo ktp: la prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo; privatuloj sukcesis konstrui privatajn vilaojn kaj butikumajn centrojn ‐ kontraŭ granda privata profito ‐ sur terenoj bezonataj por socialaj loĝejoj [25]; komunismaj leĝoj malpermesis al privatuloj posedi entreprenon kun pli ol kvin enpostenigitoj [26]; ŝtate asekurita malsanulo certe ne kompatas privatulon (asekurita ĉe privata asekurejo) pro la diversaj decidoj [27].
25. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
26. Monato, Zlatko Tišljar: Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio
27. Monato, Franz-Georg Rössler: Kiel kuŝi klinike?
angle:
private person
beloruse:
прыватная асоба, фізічная асоба
ĉeĥe:
soukromník
france:
(un simple) particulier
germane:
Privatmann, Privatpatient
hispane:
particular, individuo
hungare:
magánember
japane:
私人 [しじん]
nederlande:
privépersoon
pole:
osoba prywatna, osoba nieoficjalna
portugale:
privado, particular
ruse:
частное лицо
slovake:
súkromník
ukraine:
приватна особа

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.