*rav/i UV
*ravi
(tr)
-
Ĉarmegi estigante
entuziasman admiron:
Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn […] kaj ŝi estis tute
ravita
[1];
ĝojas mia koro, raviĝas mia animo
[2];
ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo
[3];
kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego
[…] profunde kliniĝis antaŭ ŝi
[4];
lia koro forte batis de ravo
[5];
pro raviteco li faris transkapiĝan salton
[6];
subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele
[7];
neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon
[8];
la plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur krible,
krable, plurremurre
[9]!
nin ĉiam ravas, kion ni ne havas
PrV
.
amuzi,
delekti,
entuziasmigi,
ĝojigi,
plezurigi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:5
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 16:9
3. La Nova Testamento, Mateo 5:12
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

- angle:
- delight
- beloruse:
- захапляць, зачароўваць, прыводзіць у захапленьне
- ĉeĥe:
- nadchnout, okouzlit, uchvátit
- france:
- ravir, enchanter
- germane:
- bezaubern, entzücken, hinreißen, mitreißen
- hispane:
- encantar
- hungare:
- elbűvöl, elbájol
- itale:
- deliziare, rallegrare
- japane:
- うっとりさせる, 心を奪う [こころをうばう], 有頂天にさせる [うちょうてんにさせる]
- katalune:
- encantar
- nederlande:
- verrukken
- pole:
- zachwycać, zachwycić, oczarowywać, oczarować
- portugale:
- encantar, extasiar, arrebatar, embevecer, enlear, maravilhar
- ruse:
- восхитить, восхищать, очаровать, привести в восторг
- slovake:
- nadchnúť, očariť
- ukraine:
- захоплювати, чарувати, зачаровувати, приводити в захват
rava
- 1.
-
Tia, ke ĝi ravas:
rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj
[10];
vidi la ravajn belaĵojn de la mondo
[11];
[li] ludas violone la plej ravajn, sorĉajn improvizaĵojn
[12].
admirinda,
ĉarma - 2.
- Montri admiron; ravita: rava entuziasmo [13]; rava sento pri preskaŭ sankta trankvilo [14]; [li] eligas ravan ekkrion Metrop ; rava rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice Metrop .
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
11. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
12. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
11. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
12. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
- angle:
- 1. delightful 2. delighted
- germane:
- 1. entzückend, bezaubernd 2. entzückt