*admir/i UV

*admiri

(tr)
Esti ravita per la beleco aŭ supereco: admiri pejzaĝon, virinon, statuon, muzikon, heroaĵon, virton; [ĉiuj] admiris ŝian gracian flugetantan iradon [1]; Ramzes admiris la malavarecon de l' nomarĥo [2]; du pentraĵoj […] kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj [3]; jen kia bravulo vi estas! li diris al si mem admirante sian kuraĝon [4]; eĉ monstron admiras, kiu ame deliras PrV . VD:adori, envii, ĝurigardi
angle:
admire
beloruse:
захапляцца, любавацца
bretone:
bamañ ouzh, estlammiñ ouzh
bulgare:
уважавам
ĉeĥe:
obdivovat (někoho, něco), obdivovat se (někomu, něčemu)
ĉine:
仰慕 [yǎngmù], 佩 [pèi], 佩服 [pèifu], 心仪 [xīnyí], 心儀 [xīnyí], 感到很敬佩 [gǎndàohěnjìngpèi], 慕 [mù], 拜 [bài]
france:
admirer, s'enthousiasmer (pour), s'emmerveiller (de), s'extasier (de)
germane:
bewundern
hebree:
לְהִתְפַּעֵל
hispane:
admirar
hungare:
csodál
itale:
ammirare
japane:
感嘆する [かんたんする], 賛美する [さんびする], 敬服する [けいふくする], 感心する [かんしんする]
malaje:
mengagumi
nederlande:
bewonderen
pole:
podziwiać
portugale:
admirar, apreciar
rumane:
admira
ruse:
восхищаться
slovake:
obdivovať
svede:
beundra
tibete:
བསྟོད་པ་
ukraine:
любуватися, милуватися, захоплюватися

admira

Sentanta, esprimanta admiron: [ŝia vesto] altiris admirajn rigardojn [5]; estro […] kontenta pri sia dungito, kaj eĉ admira [6]; ĉiujare okazis la Universalaj Kongresoj en atmosfero de senlima entuziasmo, […] kaj admira aŭskultado al la vortoj de la „Majstro“ [7].
beloruse:
захоплены, зачараваны
ĉeĥe:
obdivný
france:
admiratif
germane:
bewundernd
pole:
wzbudzający podziw
slovake:
obdivný

admiro

Sento ricevata de io bela, alta, impresa, iel eminenta: li eldiris laŭte sian admiron pri la fajraj ĉevaloj [8]; admiro al leviĝo de la suno [9]; [li] indiferente akceptis la signojn de la admiro de l' publiko [10]; [ili] konstruis kolosajn monumentojn, kies restaĵoj naskas admiron de la nuntempaj teknikistoj [11].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
9. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
beloruse:
захапленьне
ĉeĥe:
obdiv, odiv, podiv
france:
admiration
germane:
Bewunderung
hebree:
הערצה
japane:
感嘆 [かんたん], 賛美 [さんび], 敬服 [けいふく], 感心 [かんしん]
pole:
podziw, zachwyt, admiracja, mir
slovake:
obdiv
ukraine:
замилування, захоплення, захват

admirinda

Kiu meritas, kiu kaŭzas admiron: birdo […] admirinda pro siaj koloroj [12]; admirinda maŝino [13]; ĉion li manĝas kun admirinda apetito [14]; jen unu patrino admirinda, kiu sin donas tute al la edukado de sia filino [15].
beloruse:
чароўны, прывабны
ĉeĥe:
obdivuhodný
france:
admirable
germane:
bewundernswert
hebree:
ראוי להערצה
japane:
感嘆すべき [かんたんすべき], すばらしい, 実にみごとな [じつにみごとな], 敬服すべき [けいふくすべき], あっぱれな
pole:
godny podziwu, wzbudzający podziw, zachwycający
slovake:
hodný obdivu, ob divuhodný, podivuhodný
ukraine:
чудовий, чудесний

administraj notoj