*rigard/i UV

*rigardi

(tr)
1.
Direkti sian vidon sur: li […] rigardas malsupren sur la kampon [1]; rigardu bone, kio estas antaŭ vi [2]; la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj [3]; enveninte por rigardi la gastojn [4]; ili fikse rigardis al la ĉielo [5]; ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo [6]; mi rigardis tra fenestro [7]; ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon BdV ; ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la sveda bordo [8]; malŝate rigardi iun de alte [9]; (figure) tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉielo [10]; (figure) la sunradioj neniam rigardas tiun faŭkon. VD:vidi, okuli
2.
(figure) (io) Troviĝi en direkto al: fenestroj rigardantaj al la korto Marta ; tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro [11]. VD:direktiĝi al, iri3
3.
(figure) (iu) Informi sin, kontroli, konstati: Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino [12]; rigardu, pro kio estas la bruo [13]; kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro [14]? unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn FK ; anstataŭ blinde babiladi, rigardu (konsideru) la faktojn EE . VD:esplori, informiĝi, sciiĝi
4.
(figure) (iu) Atribui al iu aŭ io ian econ; juĝi, taksi, opinii: ni devus rigardi lin kiel perfidulon [15]; rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika [16]; ili rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero [17]; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn EE ; rigardi ion kiel tre gravan [18] (vd alligi); ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion EE ; rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj [19]; tiuj naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj ne ebligantaj iun dubon EE ; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estus rigardata kiel saĝulo [20]. SIN:konsideri, preni 5
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
4. La Nova Testamento, S. Mateo 22:11
5. La Nova Testamento, La agoj 1:10
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:6
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 12a
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 12a
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:23
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:28
afrikanse:
kyk
albane:
shikoni
amhare:
ተመልከት
angle:
look, look at
arabe:
بحث
armene:
նայել
azerbajĝane:
baxmaq
beloruse:
1. глядзець 2. глядзець 3. паглядзець 4. разглядаць (у якасьці...), уважаць (за)
bengale:
চেহারা
birme:
ကြည့်ရှု
bosne:
pogledaj
ĉeĥe:
dívat se, hledět, hledět, nahlížet, posuzovat, považovat
ĉine:
看看 [kànkàn]
dane:
se
estone:
vaata
eŭske:
begiratu
filipine:
tumingin
france:
regarder
galege:
ollar
germane:
1. betrachten, anschauen, ansehen, anblicken 2. blicken 3. schauen, nachsehen 4. betrachten
guĝarate:
જુઓ
haitie:
gade
haŭse:
duba
hinde:
देखो
hispane:
mirar 4. considerar (como), atribuir
hungare:
1. néz, megnéz, rátekint 2. néz 3. megnéz 4. tekint
igbe:
anya
indonezie:
1. memandang, melihat, mengamati, menatap 2. menghadap
irlande:
breathnú
islande:
leita
japane:
見える [まみえる]
jave:
katon
jide:
קוקן
jorube:
wo
kanare:
ನೋಡಲು
kartvele:
გამოიყურება
katalune:
mirar, mirar-se
kazaĥe:
іздеу
kimre:
edrych
kirgize:
кароо
kmere:
មើល
koree:
korsike:
circà
kose:
khangela
kroate:
izgleda
kurde:
dîtinî
latine:
respice
latve:
meklēt
laŭe:
ເບິ່ງ
litove:
žiūrėti
makedone:
погледнете
malagase:
mijery
malaje:
melihat
malajalame:
നോക്കുക
malte:
ħarsa
maorie:
titiro
marate:
पाहण्यासारखे
monge:
saib
mongole:
харах
nederlande:
kijken, bekijken, beschouwen
nepale:
रुप
njanĝe:
kuyang’ana
okcidentfrise:
sjen
okcitane:
agachar
panĝabe:
ਦੇਖ
paŝtue:
وګورو
pole:
oglądać, obejrzeć, patrzeć
portugale:
olhar, mirar, observar, fitar
ruande:
reba
ruse:
1. смотреть 2. смотреть, глядеть 3. посмотреть, взглянуть 4. рассматривать (в качестве...)
samoe:
tilotilo
sinde:
نظر
sinhale:
බලන්න
skotgaele:
a ‘coimhead
slovake:
dívať sa, hľadieť, nazerať, pozerať, pozrieť
slovene:
poglej
somale:
fiiri
ŝone:
tsvaka
sote:
sheba
sunde:
melong
svahile:
kuangalia
taĝike:
нигоҳ
taje:
ดู
tamile:
பார்க்க
tatare:
кара
telugue:
చూడండి
tibete:
ལྟ་
tokipone:
lukin
ukraine:
дивитися
urdue:
نظر
uzbeke:
nazar
vjetname:
xem
zulue:
bhekani

rigarde

Per rigardo, per la okuloj: [li] min rigarde demandas, atendante klarigon [21]; li rigarde sekvis la dancon de la neĝeroj [22]; mi unu-rigarde vekis simpation [23]; li serĉis rigarde, kiu estas la plej bela, kaj parolis al ili per ŝercaj vortoj [24]; li apenaŭ povis rigarde satiĝi [25].
21. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
22. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
23. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XI.
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
germane:
mit einem Blick
indonezie:
sambil memandang

rigardo

Ago aŭ maniero rigardi: ĵeti rigardon al iu [26] Marta ; ĵeti rigardon sur iun aŭ ion [27]; la virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka Marta ; nuba, riproĉa rigardo; kolera rigardo elfulmis el sub liaj kuntiritaj brovoj; ĉe la rigardo, kiom fari restas Ifigenio .
angle:
look, view
beloruse:
погляд, позірк
ĉeĥe:
pohled
ĉine:
[zhǔ], 矚 [zhǔ], 外觀 [wàiguān], 外观 [wàiguān], 一眼 [yīyǎn], 目光 [mùguāng], 眼神 [yǎnshén]
france:
regard
germane:
Blick, Anblick, Ansicht
hispane:
vista, mirada, vistazo
hungare:
tekintet, nézés
indonezie:
pandangan, tatapan
japane:
視線 [しせん], 注目 [ちゅうもく], 注視 [ちゅうし], 目つき [めつき], まなざし, 展望 [てんぼう]
nederlande:
blik
nepale:
दृष्टिकोण
pole:
spojrzenie, wejrzenie
ruse:
взгляд
slovake:
pohľad
tibete:
ཡུལ་ལྗོངས་
ukraine:
погляд, погляд

rigardaĉi

Stulte rigardi: rigardaĉi kiel bovido PrV ; kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min [28]? VD:gapi
angle:
gape at, gawp at (UK), gawk at
beloruse:
вытарашчвацца, вылуплівацца
ĉine:
[chēng], 凝視 [níngshì], 凝视 [níngshì], 瞪着眼 [dèngzheyǎn], 瞪著眼 [dèngzheyǎn], 显眼 [xiǎnyǎn], 顯眼 [xiǎnyǎn]
france:
regarder bêtement
germane:
glotzen
hispane:
mirar tontamente
hungare:
bámul, bambul
indonezie:
pelotot, memelotot, melotot, membelalak
japane:
ぼけっとながめる
pole:
zagapić się
ruse:
глазеть, таращиться, вытаращиться, вылупиться
ukraine:
видивлятися, визиратися, витріщатися, уставлятися, упинатися, втуплюватися

rigardegi

Insiste, longe rigardi: oni komencis ĉirkaŭveni kaj rigardegi la fremdulojn [29].
angle:
gaze at
beloruse:
аглядаць (пільна), азіраць, узірацца
ĉine:
凝望 [níngwàng], 凝視 [níngshì], 凝视 [níngshì], 瞪眼看 [dèngyǎnkàn]
france:
dévisager, fixer du regard, regarder avec insistance
germane:
angaffen
hispane:
mirar con insistencia, fijar la mirada, escrutar, mirar de arriba abajo
indonezie:
menatap lekat-lekat, memandang dgn penuh perhatian
pole:
gapić się

rigardema

Scivole vidama: kia multego da senlaboruloj de ĉiuj statoj kaj aĝoj puŝiĝadis ĉi tie, por kontentigi sian rigardemecon! [30].
30. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
beloruse:
цікаўны (да відовішчаў)
ĉeĥe:
zvědavý
france:
voyeur (adj., curieux)
germane:
schaulustig
hispane:
mirón, voyeur
hungare:
kíváncsi
indonezie:
kepo
japane:
好奇心の強い [こうきしんのつよい], 物見高い [ものみだかい]
pole:
obserwujący
ruse:
любопытный
slovake:
zvedavý
ukraine:
цікавий, який хоче все побачити

antaŭrigardi

(tr)
Anticipe rigardi: ne sen maltrankvileco ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu, kiam ŝia gravedo fariĝos videbla, ŝi ne povos plu ĝin kaŝi [31]; kredu al mi, mi antaŭrigardis tiun ĉi viziton kun nemalgranda avideco [32]; KOMP estas tre rekomendinde ĉiam antaŭrigardi, kaj nur poste konservi (la tekston de redaktata artikolo) [33]. VD:antaŭvidi, anticipi, atendi2
angle:
preview
beloruse:
праглядаць (папярэдне)
ĉine:
审阅 [shěnyuè], 審閱 [shěnyuè]
germane:
sichten, durchsehen
hispane:
previsualizar
indonezie:
tinjau, meninjau
pole:
podglądać
ruse:
предварительно просматривать
taje:
พรีวิว

antaŭrigardo

Anticipa ekzameno.
angle:
preview
beloruse:
прагляд (папярэдні)
germane:
Sichtung, Durchsicht, Vorschau
hispane:
previsualización, vista previa
indonezie:
pratinjau, pratayang
pole:
podgląd
ruse:
предпросмотр
taje:
การพรีวิว

ĉirkaŭrigardi

(tr)
1.
Rigardi ĉirkaŭ si, al diversaj direktoj: d-ro Galén ĉirkaŭrigardas kaj vidante, ke li estas sola, elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas [34]; kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris [35]; kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: jen mia patrino kaj miaj fratoj [36]!
2.
Pririgardi: post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon [37]; mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero [38]; li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino Marta .
34. K. Čapek, trad. Th. Kilian: la blanka malsano, 1938
35. La Nova Testamento, S. Marko 5:32
36. La Nova Testamento, S. Marko 3:34
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:36
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:16
angle:
look around
beloruse:
аглядаць (з розных бакоў), прыглядацца
ĉine:
张望 [zhāngwàng], 張望 [zhāngwàng], 环视 [huánshì], 環視 [huánshì], 四顧 [sìgù], 四顾 [sìgù], 环顾 [huángù], 環顧 [huángù]
france:
examiner, observer, promener son regard (sur), regarder autour de soi ĉirkaŭ~o: regard circulaire.
germane:
sich umsehen
hispane:
examinar, observar, mirar alrededor de sí
hungare:
körülnéz, körbenéz
indonezie:
melihat sekeliling, memandang sekeliling, menatap sekeliling ĉirkaŭ~o: tatapan sekeliling, pandangan sekeliling.
pole:
oglądać, przyglądać się
ruse:
1. оглядеться, осмотреться
taje:
ดูรอบ ๆ
ukraine:
оглядати

ekrigardi

(ntr)
Mallonge, rapide turni la okulojn al: anstataŭ babiladi ĉian teorian sensencaĵon, ili bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi [39]! kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi [40]; Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas, Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas [41]; ekrigardinta en animojn de milit-veterano [42].
39. , L. de Beaufront: L'Esperantiste (jar 3, num 36), dec. 1900, Ĉu ni sukcesos kaj kiamaniere?, p 143
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:32
42. , Alekso Babiĉ: Saluton! (Num 5), Maj 2016, Vlad Visockij (1938-1980)
angle:
glance at, suddenly look at, quickly look at
beloruse:
паглядзець, зірнуць
germane:
anblicken
indonezie:
melirik, melihat sekilas
japane:
ちらりと見る [ちらりとみる], 目を向ける [めをむける]
pole:
spojrzeć, zajrzeć

ekrigardo

Mallonga rigardo: ekrigardo al Budhismo [43]; oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon [44].
angle:
glance, glimpse
beloruse:
погляд, позірк
ĉine:
一眼 [yīyǎn]
germane:
Blick
indonezie:
lirikan
pole:
spojrzenie, rzut okiem

elrigardi

1.
(ntr)
Rigardi de, el iu loko: ŝi venis al dometo, el kiu elrigardis maljuna virino [45]; plej ĉarmaj kapetoj de anĝeloj elrigardis inter la faldoj! [46]; post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj [47]; el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton [48].
2.
(ntr)
(arkaismo) Aspekti: oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro [49]; [li] viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita BdV ; la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 ŝilingojn, sed kiel bele ĝi elrigardis FK !
3.
(tr)
BIB Elelekti per zorga rigardado: la aglo […] de monta pinto […] elrigardas por si manĝaĵojn [50]; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon [51].
angle:
1. look from, look out of 2. seem 3. seek out
beloruse:
выглядаць, мець выгляд 1. выглядаць (аднекуль)
ĉeĥe:
vyhlížet, vypadat
ĉine:
2. [juàn], 神色 [shénsè], 物色 [wùsè]
france:
1. surveiller
germane:
1. Ausschau halten 2. aussehen 3. aussuchen
hispane:
mirar hacia fuera 1. vigilar 2. parecer 3. elegir
hungare:
kinéz
indonezie:
1. melihat dari, memandang dari, menatap dari 2. kelihatan seperti, nampak seperti, sepertinya
japane:
外を見る [がいをみる], のぞき見る [のぞきみる]
nederlande:
uitkijken
pole:
wypatrywać, wyjrzeć
ruse:
1. выглядывать 2. выглядеть
slovake:
vypadať, vyzerať
ukraine:
виглядати, визирати, виглядати, мати вигляд

enrigardi

(tr)
Rigardi al la interno de: ili enrigardis en la keston [52]; dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon [53]; ni enrigardis tra la fenestroj [54]; ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron [55]; ŝi demande enrigardas miajn okulojn [56].
angle:
look in, look into
beloruse:
глядзець унутр
ĉeĥe:
dívat se dovnitř, koukat se, nahlédnout, nahlížet
france:
regarder à l'intérieur (de)
germane:
hineinsehen
hispane:
mirar al interior (de)
indonezie:
melihat ke dalam
japane:
のぞき込む [のぞきこむ]
pole:
wejrzeć, zaglądać
slovake:
nahliadnuť, nazrieť
ukraine:
заглядати, зазирати, вдивлятися, розглядати

fiksrigardi

Rigardadi, ne deturnante la okulojn: ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [57]; li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin [58].
57. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
58. M. Martinson, trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
angle:
stare
beloruse:
утароплівацца, вылуплівацца (гледзячы)
ĉeĥe:
upřeně se dívat
ĉine:
[chēng], 瞩 [zhǔ], 矚 [zhǔ], 凝視 [níngshì], 凝视 [níngshì], 睐 [lài], 睞 [lài], 睽睽 [kuíkuí], 瞵 [lín], 凝望 [níngwàng], 盯 [dīng]
france:
fixer du regard, regarder fixement
germane:
anstarren, starren
hispane:
fijar la mirada, mirar fijamente
indonezie:
memandangi, menatapi
pole:
utkwić wzrok, wpatrywać się
slovake:
uprene sa dívať
ukraine:
придивлятися, приглядатися, вдивлятися

ĝurigardi

(tr)
Plezure, ĝue rigardi, admiri, kontempli: kara Marija, de kiam vi kreskis, mia okulo ĉiam postsekvas vin, mi neniel povas sufiĉe ĝurigardi vin [59]!
59. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, 2001
angle:
look at with joy
beloruse:
глядзець з задавальненьнем
ĉine:
凝視 [níngshì], 凝视 [níngshì]
france:
contempler avec plaisir
germane:
mit Freude ansehen, bewundern, anschmachten, verzehren, genussvoll ansehen
hispane:
contemplar con placer
indonezie:
memandang dgn penuh sukacita, menatap dgn penuh sukacita
pole:
oglądać z przyjemnością

mirrigardi

Rigardi kun mira mieno: ĉu Min estis konsternita de la vidaĵo, mirrigardante la delegiton kiel viro el ŝtono [60].
60. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
look at in awe
beloruse:
аглядаць са зьдзіўленьнем
ĉine:
凝視 [níngshì], 凝视 [níngshì], 眽 [mò]
france:
regarder avec surprise
germane:
bestaunen, begaffen, angaffen, anstarren
hispane:
mirar con sorpresa
indonezie:
memandang dgn penuh kekaguman, menatap dgn penuh kekaguman, menatap terpaku, melongo
pole:
oglądać ze zdziwieniem

mondrigardo

Mondkoncepto: la aŭtoro dum sia nelonga vivo […] sukcesis partopreni gravegajn eventojn kaj dramece evoluigi sian mondrigardon [61].
61. A. Peĉonkin: Quo vadimus, homines?, La Ondo de Esperanto, 2013:2 (220)
angle:
worldview
beloruse:
сьветапогляд
germane:
Weltsicht
indonezie:
pandangan dunia
japane:
世界観 [せかいかん]
pole:
pogląd na świat, postrzeganie świata
ukraine:
світогляд

postrigardi

(tr)
Rigardi de malantaŭe, al iu malproksimiĝanta: la aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: kien ŝi veturas? [62]; Zalmuna sin turnis al Ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno, esprimanta koleron, honton kaj antaŭtimon [63].
beloruse:
глядзець усьлед, сачыць
france:
suivre du regard
germane:
(jemandem) nachsehen, hinterher schauen
hispane:
seguir con la mirada
hungare:
utánanéz
indonezie:
mengikuti dgn pandangan mengikuti dgn tatapan
pole:
obserwować, śledzić
ruse:
глядеть вслед

pririgardi

(tr)
Zorge kaj detale rigardi ĉiujn flankojn de io, ekzameni1: kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj [64]; kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton [65]; kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis [66]; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj [67]; mi staras apud ŝi, fumas kaj atente pririgardas mian ganton [68]; li scivole pririgardis la ringon [69]; (figure) li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion [70].
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:50
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:27.
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:15
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
68. A. P. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Ŝerceto, La Nica literatura revuo, 3:1
69. J. Modest: La ringo, Monato, 2002:3, p. 32a
70. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a
beloruse:
аглядаць (пільна)
ĉeĥe:
hlídat, sledovat, spatřit, zhlédnout
ĉine:
核查 [héchá]
germane:
besehen, beschauen, besichtigen
hispane:
examinar, observar
indonezie:
memeriksa, mengecek
japane:
よく見て調べる [よくみてしらべる], 眺め回す [ながめまわす], 調べる [しらべる], 検分する [けんぶんする]
pole:
oglądnąć, zaglądnąć
ruse:
осмотреть, осматривать, рассмотреть, рассматривать
slovake:
sledovať, uvidieť, zazrieť
taje:
พิจารณา, ตรวจสอบ
ukraine:
оглядати, розглядати, обдивлятися

rerigardi

1.
Rigardi malantaŭen: li forlasis la valon kun sopiro, kaj veturante rerigardis al ĝi de la vojo [71]; ŝi konsciiĝas pri la nedezirata akompananto, ŝi konsterniĝas, hezitas kaj rerigardas [72].
2.
Rigardi kontraŭe al iu; reciproki rigardon: li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin [73]; mi hezitis kiam mi vidis ŝin, kaj ŝi rerigardis min apatie [74].
3.
Rigardi denove, ripete: antaŭ la elokucio la oratoro plurfoje rerigardu siajn notojn [75]; mi sufiĉe kuraĝiĝis por […] ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas [mia] [76]. VD:ekzameni1, kontroli
4.
Konsideri pasintajn tempojn kaj agojn: balancante la kapon [ŝi] rerigardis en la pasintajn jarojn [77]; la rerigardo (kp retrospektivo) al la pasinto kaj la sentima observo de si mem doloris ŝin [78]; mi opinias, ke mi mem estas kulpa, se rerigardi malantaŭen, mi sentas timon Metrop !
angle:
look back 3. review
beloruse:
1. глядзець назад 2. глядзець у адказ 3. глядзець зноў 4. разглядаць паўторна, пераглядаць
ĉine:
1. 向后看 [xiànghòukàn], 向後看 [xiànghòukàn], 追忆 [zhuīyì], 追憶 [zhuīyì], 回溯 [huísù] 3. 考核 [kǎohé], 覆核 [fùhé], 再审 [zàishěn], 再審 [zàishěn], 反思 [fǎnsī], 回顧 [huígù], 回顾 [huígù] 4. 回溯 [huísù], 追忆 [zhuīyì], 追憶 [zhuīyì]
germane:
1. zurück sehen, zurück blicken 2. einen Blick erwidern 3. noch einmal durchsehen, überprüfen 4. zurück blicken
indonezie:
1. melihat ke belakang, memandang ke belakang, menatap ke belakang 2. membalas pandangan, membalas tatapan 3. melihat kembali, memandang kembali, menatap kembali 4. mengenang kembali, mengingat kembali

satrigardi

(tr)
Rigardadi ĝis kontentiĝo: la infanoj eĉ ne povas la patron satrigardi, ĉar ili ne vidis lin tiel longe [79].
79. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
beloruse:
наглядзецца, нагледзецца
ĉine:
大飽眼福 [dàbǎoyǎnfú], 大饱眼福 [dàbǎoyǎnfú]
france:
regarder à loisir
germane:
sich sattsehen
hispane:
mirar con satisfacción
indonezie:
memandang hingga puas, menatap hingga puas
pole:
napatrzyć się
ruse:
наглядеться

subrigardi

Rigardi de sube supren; al homo ofte en esprimo de humileco, de peto...: Udan hezitis, iom subrigardis Ĉanon, ĉu li reagas [80].
80. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
angle:
look up to
beloruse:
падглядаць, падглядваць
ĉeĥe:
nenápadně se dívat, slídit, špehovat
ĉine:
一睹 [yīdǔ]
france:
regarder par en-dessous
germane:
aufschauen
hispane:
mirar de soslayo, mirar de arriba abajo
indonezie:
memandang dr bawah, menatap dr bawah
japane:
盗み見る [ぬすみみる]
pole:
podglądnąć
ruse:
подглядывать
slovake:
tajne sliediť okom, špehovať
ukraine:
підглядати

superrigardi

(tr)
1.
Rigardi de pli alta loko la tutan amplekson de: ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron [81]; (figure) ĉiumonata periodaĵo posedas alispecajn fortojn, ĝuste ĝia distanco, ĉu fizika, ĉu tempa, for de eventoj rapide evoluantaj, ebligas al ĝi superrigardi kaj, laŭeble, prikomenti [82]. VD:panorami
2.
(figure) Kontroladi la staton aŭ la funkciadon de: la ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento [83]. VD:gvati2
81. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
82. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton
83. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
angle:
1. look over 2. supervise
beloruse:
1. аглядаць (з вышыні), акідваць позіркам 2. наглядаць, кантраляваць
ĉeĥe:
přehlédnout
ĉine:
2. 监察 [jiānchá], 監察 [jiānchá], 督办 [dūbàn], 督辦 [dūbàn], 监控 [jiānkòng], 監控 [jiānkòng], 监测 [jiāncè], 監測 [jiāncè]
france:
1. prendre une vue d'ensemble 2. surveiller
germane:
1. überschauen 2. überwachen
hispane:
1. abarcar, coger una visión de conjunto 2. supervisar
indonezie:
1. memandang dr atas, menatap dr atas 2. mengawasi, menyupervisi
japane:
見渡す [みわたす], 監督する [かんとくする]
pole:
1. przeglądać 2. nadzorować
ruse:
1. оглядеть 2. надзирать
slovake:
prehliadnuť

superrigardo

1.
Videblo, la eblo superrigardi1 iom da spaco: nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo [84].
2.
POL Kontrolo, la ago superrigardi2: la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj [85].
3.
(figure) Verko (artikolo, raporto), en kiu oni resume kaj koncize prezentas la ĉefajn samspecajn fenomenojn aŭ okazintaĵojn en iu fako, la traktotan materialon de longa verko ktp: en februaro vi legos tradician superrigardon pri la Esperanta libroproduktado [86].
84. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
85. Anonco pri serĉo de Ĝenerala Direktoro de UEA, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
86. La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
angle:
2. supervision 3. review, survey
beloruse:
1. агляд 2. нагляд, кантроль 3. агляд
ĉine:
1. 概覽 [gàilǎn], 概览 [gàilǎn], 概貌 [gàimào], 綜覽 [zōnglǎn], 综览 [zōnglǎn]
germane:
1. Überblick 2. Aufsicht, Übersicht, Überblick (über ein Thema etc.)
hispane:
1. revisión 2. vigilancia 3. revisión
indonezie:
1. pandangan dr atas, tatapan dr atas 2. pengawasan, supervisi 3. ulasan, resensi
japane:
概観 [がいかん], あらまし
pole:
1. ogląd 2. nadzór 3. przegląd
ruse:
1. обзор 2. надзор 3. обзор
taje:
3. ภาพรวม

trarigardi

(tr)
Rigardi ĝisfine ion en ĉiuj ĝiaj partoj, unu post la alia, kvazaŭ skanante: mi hodiaŭ trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub la serĉvorto "Esperanto". [87]; estus bonege havi ilon, pere de kiu eblus virtuale ĉeesti seminariojn kaj sekvi ĉiujn okazantajn prelegojn, kursojn, trarigardi arkivojn de jam okazintaj aferoj ks. [88]; Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras. [89].
angle:
look through (thoroughly), scan
beloruse:
праглядаць (да канца)
ĉeĥe:
prohlédnout
ĉine:
[yuè], 阅 [yuè], 审阅 [shěnyuè], 審閱 [shěnyuè], 滤一偏 [lǜyīpiān], 濾一偏 [lǜyīpiān]
france:
examiner (regarder finement), scruter (regarder en fouillant), regarder dans les moindres détails, passer en revue
germane:
durchsehen
hispane:
examinar (mirar cuidadosamente), escrutar (mirar en profundidad), revisar cada detalle
indonezie:
memandangi dgn saksama, menatapi dgn saksama, memindai
japane:
目を通す [めをとおす], 見渡す [みわたす]
pole:
przeglądać, wertować
slovake:
prezrieť
taje:
ดูทั่วทั่งหมด
ukraine:
передивлятися, переглядати, проглядати

unuarigarde, je la unua rigardo

Laŭ unua vido, laŭ tuja, spontanea impreso: je l’ unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj [90]; tiu fiŝkaptisto, kiun unuarigarde li konsideris kiel simplulon, inspiris nun al li preskaŭ timon [91].
90. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo, 1891
91. H. Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, 933
angle:
at first glance
beloruse:
на першы погляд
ĉine:
第一眼 [dìyīyǎn]
france:
à première vue, au premier regard
indonezie:
pada pandangan pertama

rigarde al

1.
Kun la rigardo direktita al: fenestroj rigarde al la montaro [92].
2.
(frazaĵo) Aparte konsiderante, ke ...: Prodi tro enmiksiĝas en nacian politikon rigarde al la neŭtrala pozicio, kiun komisionano ludu [93]; aliaj […] pli sobre pripensas la situacion rigarde al la eblo ĉiun migremulon akcepti [94]. VD:rilate al
angle:
2. in the face of, as to (sth.)
germane:
1. mit Sicht auf 2. im Hinblick auf, in Hinsicht auf
indonezie:
1. dengan melihat ke 2. sehubungan dgn, berkaitan dgn

senrigarde al, senrigarde ĉu

(prepoziciaĵo)
Malgraŭ io aŭ iu, ĝin konsiderante malgrava, neatentinda; senkonsidere al: la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita [95]; oni atendas de ĉiuj atletoj montri al ni nepre la belecon de sporto senrigarde al nia aparta rilato kun ili [96]; tiu ĉi lasta devas malaperi kaj cedi lokon al la antikvulo, senrigarde, ĉu tiu estas prave [97].
angle:
regardless of, without regard to
beloruse:
нягледзячы на, не зважаючы на
france:
sans égards à
germane:
unbesehen
hispane:
sin prestar atención, sin tener en cuenta
hungare:
tekintet nélkül (arra)
indonezie:
tanpa memandang, tanpa melihat, tanpa memperhatikan, terlepas dr
pole:
nie patrząc na, bez względu na to, czy
ruse:
несмотря на

administraj notoj

antaŭ~o: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.