*rem/i UV

*remi

(x)
MAR
Movi ŝipon sur akvo, antaŭenpuŝante ĝin per speciala plata ligna ilo: kelkaj fiŝistoj remis al la rifo VRA ; ili remis proksimume […] tridek stadiojn [1]; ŝi […] elrigardis al Nilo, plena de ŝipetoj, kies remistoj gaje kantis [2]; videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj [3]; li posedis etan boaton, kaj li remis ĝin tute senbrue en la lago [4]; la renegato ekveturis per rapida ŝipo de ses remiloj po flanko, ekipita per kuraĝega remistaro DKM ; li trovis ŝipeton, saltis en ĝin kaj kun eksterordinara rapideco komencis remi al la alia bordo de l' rivero [5]; ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj [6]; lia ŝipo turniĝis meze de la rivero kaj remiĝis reen [7]; la virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj [8]; en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero PrV .
angle:
row
beloruse:
веславаць
ĉeĥe:
veslovat
ĉine:
划船 [huáchuán], 一排 [yīpái], 划桨 [huàjiǎng], 劃槳 [huàjiǎng], 楫 [jí]
france:
ramer
germane:
rudern
hungare:
evez
japane:
舟をこぐ [ふねをこぐ], こぎ進む [こぎすすむ], こぐ
nederlande:
roeien
pole:
wiosłować
portugale:
remar
ruse:
грести (вёслами)
slovake:
veslovať
ukraine:
гребти (веслами), веслувати

remilo

MAR
Plata ligna ilo kun longa tenilo, uzata por movi ŝipon: ŝipo kun remiloj [9]; la fluanta akvo […] en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo [10]; [ili] sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke [11]; bajdaro flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo Ĉukĉoj ; sur […] lago blankaj unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian Metrop ; aŭdiĝis nelaŭtaj remilbatoj tute apude InfanTorent2 ; nur je kelkaj remilsvingoj leviĝas la rokoj SatirRak . VD:padelo, pagajo, rudro
angle:
oar
beloruse:
вясло
ĉeĥe:
veslo
ĉine:
[yì], 桨 [jiǎng], 槳 [jiǎng], 楫 [jí]
france:
rame (aviron), aviron (rame)
germane:
Ruder, Riemen (Ruder)
hungare:
evező
japane:
オール [おーる], 櫂 [かい], 櫓 [ろ]
nederlande:
roeispaan, riem, roeiriem
pole:
wiosło
ruse:
весло
slovake:
veslo
ukraine:
весло
volapuke:
gub

postremilo

MAR[12]
Remilo, kiun oni uzas per tordaj movoj ĉe la malantaŭo de boato por ĝin antaŭenigi kvazaŭ per helico: malantaŭe, speco de postremilo ebligis direkti la aparaton [13].
angle:
scull
beloruse:
кармавое вясло
ĉine:
[zhào], 櫂 [zhào]
france:
godille (rame)
germane:
Wriggriemen
japane:
[ろ], ともがい
pole:
scull (rodzaj wiosła)
ruse:
кормовое весло
ukraine:
кормове весло

rempieda

angle:
oar-footed
beloruse:
лапчастаногі, весланогі
france:
palmipède (adj.)
hungare:
úszólábú
japane:
水かきのある [みずかきのある]
pole:
wiosłonogi
ruse:
перепончатопалый, лапчатоногий, веслоногий
ukraine:
перетинчастолапий

administraj notoj

~pieda: Mankas dua fontindiko.
~pieda: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.