*rim/o UV
*rimo
- 1.
Fina parto de verso (aŭ de vorto), kiu ripetiĝas en
aliaj versoj (aŭ vortoj):
la rimo devas enhavi la rimbazon;
la nombro de [eblaj] rimoj preskaŭ egalas
al la nombro de interrimantaj radikoj
[1];
kun la sekvantaj rimoj, hazarde kolektitaj, limak- cel- atak- sitel- ofer-
somer- voj- ĝoj- pri la ĝenerala temo Somero ni kantos
[2];
dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego)
[3].
ina,
vira- 2.
Harmonia efekto, produktita de samsoneco de la finaj
sonoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj:
la rimo ne difektu la sencon
[4];
Grabowski elstaris en la traduko de poezio: li povis tion fari majstre, kun
ritmoj abundaj kaj rimoj riĉaj kaj variaj
[5];
kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas
PrV
.
harmonio
1.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Pri Somero
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Pri Somero
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
- angle:
- rhyme
- beloruse:
- рыфма
- ĉeĥe:
- rým
- ĉine:
- 韵 [yùn], 韻 [yùn], 尾韵 [wěiyùn], 尾韻 [wěiyùn], 韵脚 [yùnjiǎo], 韻腳 [yùnjiǎo]
- france:
- rime
- germane:
- 1. Endreim 2. Reim
- hebree:
- חרוז
- hispane:
- rima
- hungare:
- rím
- japane:
- 韻 [いん], 脚韻 [きゃくいん]
- nederlande:
- rijm
- pole:
- rym
- portugale:
- rima
- ruse:
- рифма
- slovake:
- rým
- svede:
- rim
- ukraine:
- рима
rimi
- 1.
-
(tr)
Harmoniigi du aŭ plurajn vortojn aŭ versojn per rimo:
dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj
[6];
li foje rimas nur per gramatikaj finaĵoj, liaj metaforoj estas iom banalaj
[7];
bone rimitaj ĝemoj, kiujn vi akompanadis per sonoj de liuto
[8];
tiom da brazilanoj tiom bone parolas, rimas kaj kantas en la zamenhofa
lingvo, ke oni preskaŭ havas la impreson, ke ili naskiĝis samtempe
esperantlingvanoj kaj portugallingvanoj
[9].
- 2.
-
(ntr)
(evitinde) Rimiĝi: kun vero rimas la sufero [10]; Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon? – „Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison, Kaj akvo atingis jam mian femuron“ – Sed „femuron“ tute ne rimas [11]!
6.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
7. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
9. Monato, Garvan Makaj: Inspira antologio, 2008
10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
11. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Specimene
7. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
9. Monato, Garvan Makaj: Inspira antologio, 2008
10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
11. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Specimene
- angle:
- 1. rhyme
- beloruse:
- 1. рыфмаваць
- ĉeĥe:
- 1. rýmovat, zrýmovat
- ĉine:
- 1. 压韵 [yāyùn], 壓韻 [yāyùn], 押韵 [yáyùn], 押韻 [yáyùn], 协韵 [xiéyùn], 協韻 [xiéyùn], 叶韵 [xiéyùn], 叶韻 [xiéyùn]
- france:
- 1. faire rimer
- germane:
- 1. reimen
- hebree:
- 1. לחרוז
- hispane:
- 1. rimar
- hungare:
- 1. rímeltet
- japane:
- 1. 押韻する [おういんする]
- nederlande:
- 1. doen rijmen
- pole:
- 1. rymować
- ruse:
- 1. рифмовать
- slovake:
- 1. rýmovať
rimaĵo
- Ĉia vortaĵo enhavanta rimojn: facile parkerigeblaj […] infanaj rimaĵoj [12]; la poemo ankaŭ en tiu ĉi modifita formo plu restas pli rimaĵo, ol mondskua poeziaĵo [13]; [ŝi] kolektadis […] anekdotojn, rimaĵojn, vortludojn, fabelojn, proverbojn [14].
12.
Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
13. Monato, Pejno Simono: Versaĵoj elverŝitaj, 2013
14. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
13. Monato, Pejno Simono: Versaĵoj elverŝitaj, 2013
14. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
- beloruse:
- зрыфмаванае слова
- france:
- bout-rimé
- pole:
- rymowanka
- tibete:
- སྙན་ངག་
rimiĝi, interrimi, kunrimi
Harmonii pro samsoneco de la finaj partoj:
se du hemistikoj de unu sama verso rimiĝas, tion oni
nomas rimo leona
[15];
en Esperanto plejparte kunrimas vortoj en samaj gramatikaj
formoj
[16];
plej facile promeso rimiĝas kun forgeso
PrV
.
15.
Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 33a
16. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 108a
16. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 108a
- angle:
- rhyme
- beloruse:
- рыфмавацца
- ĉeĥe:
- rýmovat, zrýmovat
- ĉine:
- 压韵 [yāyùn], 壓韻 [yāyùn], 音韵 [yīnyùn], 音韻 [yīnyùn]
- france:
- rimer (présenter des rimes)
- germane:
- sich reimen
- hebree:
- להתחרז
- hispane:
- rimar
- hungare:
- rímel
- japane:
- 韻を踏む [いんをふむ]
- nederlande:
- rijmen
- pole:
- rymować się
- ruse:
- рифмоваться
- slovake:
- rýmovať
- svede:
- rimma
- ukraine:
- римуватися
rimaro, rimvortaro
Ordigita listo de rimiĝantaj vortoj:
por certigi la kompletecon de tiu rimaro, mi pedante
kontrolis ĝin per „Inversa Vortaro“ de D-ro Schlüter
[17].
- angle:
- rhyming dictionary
- beloruse:
- слоўнік рыфмаў
- ĉeĥe:
- slovník rýmů
- ĉine:
- 韵书 [yùnshū], 韻書 [yùnshū]
- france:
- dictionnaire de rimes
- germane:
- Reimwörterbuch
- hebree:
- מילון חרוזים
- hungare:
- rímszótár
- japane:
- 脚韻辞典 [あしいんじてん]
- nederlande:
- rijmwoordenboek
- pole:
- słownik rymów
- ruse:
- словарь рифм
- slovake:
- slovník rýmov
aborta rimo
Nepura rimo, en kiu
la
postakcentaj vokaloj ne samas:
„vundo-profunda“ konsistigas abortan rimon.
- beloruse:
- прыблізная рыфма
- hungare:
- elvetélt rím, abortált rím
- nederlande:
- kreupelrijm
- pole:
- rym łamany
- ruse:
- приблизительная рифма
infanrimo, infanrimaĵo
Rima poeziaĵo aŭ kanteto destinita al infanoj aŭ de ili uzata:
Julie nun deklamas la komencon de tre fama infanrimo
„trembrilu, trembrilu malgranda astro“
[18].
18.
christine:
Julie Andrews kantas, Mia Loko, 2011-05-02
- beloruse:
- дзіцячы верш
- france:
- poème enfantin
- pole:
- dziecięca rymowanka
interna rimo
Rimo
1 inter iuj vortoj ene
de verso; la efekto produktita de tiaj rimoj:
ĉe Homero oni trovas ne nur aliteraciojn, sed ankaŭ
internajn rimojn
[19].
19.
Kalocsay: Tutmonda sonoro, 1981
- angle:
- interal rhyme
- germane:
- Binnenreim
- hebree:
- חרוז פנימי
- hungare:
- belső rím
- nederlande:
- binnenrijm
- pole:
- rym wewnętrzny
- ruse:
- внутренняя рифма
nepura rimo
Rimo
1, kiu ripetiĝas kun kelkaj
modifoj en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita
de tiaj rimoj:
por liberiĝi de ĉi tiuj mucidaj adasismoj, jam antaŭ
dek jaroj mi ekuzis rimojn nepurajn
[20].
aborta rimo,
agordo,
asonanco,
rimoido.
20.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 93a
- angle:
- assonant rhyme, approximate rhyme, imperfect rhyme, near rhyme, oblique rhyme, off rhyme, slant rhyme
- beloruse:
- недакладная рыфма
- hungare:
- nem tiszta rím, vegyes rím
- pole:
- rym nieczysty
- ruse:
- неполная рифма, неточная рифма
pura rimo
Rimo
1, kiu precize ripetiĝas
en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj
rimoj:
„amo-flamo-ornamo“ konsistigas purajn rimojn;
Zamenhof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn, sed ili tro ofte helpis
sin per sufiksrimoj
[21].
sufiksrimo.
21.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
- angle:
- perfect rhyme, full rhyme, true rhyme
- beloruse:
- дакладная рыфма
- hungare:
- tiszta rím
- pole:
- rym dokładny, rym pełny
- ruse:
- полная рифма, точная рифма
riĉa rimo
Rimo
1, kiu ampleksas pli da sonoj
ol la rimbazo:
„detenas-katenas“ konsistigas riĉan rimon „tenas“,
„de kvar antenoj-la kvarantenoj“ ankoraŭ pli riĉan;
estas konsilinde riĉigi la rimon, kiam la rimbazo entenas
tre malmultajn sonojn aŭ sufikson.
- angle:
- rich rhyme
- hungare:
- túl jó rím, többszótagos rím
- nederlande:
- rijk rijm
- pole:
- rym bogaty
- ruse:
- богатая рифма
sufiksrimo
Pura rimo, kiu entenas
sufikson:
„homaro-ŝiparo“ estas sufiksrimo, sed „homaro-amaro“
ne
estas;
la sufiksrimon [Grabowski] sprite baptis
adasismo
[22].
22.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
- angle:
- suffix rhyme
- germane:
- Suffixreim
- hungare:
- ragrím, toldalékrím
- nederlande:
- suffixrijm
- pole:
- rym sufiksowy (częstochowski)
- ruse:
- однородная рифма
rimaranĝo
Maniero aranĝi la interrimantajn versojn:
kontinua (aa bb cc...),
alterna (abab cdcd...),
kruca (abba),
ringa (abba cddc...) rimaranĝo.
Rim.: La terminologio por nomi la diversajn rimaranĝojn fluktuis: en „Stilo, Lingvo, Formo“ oni parolis pri „duona, para, alterna rimo“ singulare, kaj en „Parnasa Gvidlibro“ oni parolas pri „kontinuaj, alternaj, ringaj rimoj“ plurale. Ŝajnas pli klare uzi la specifan vorton rimaranĝo, ol tordi la sencon de „rimo“ aŭ „rimoj“.
- angle:
- rhyme arrangement
- beloruse:
- рыфмоўка
- germane:
- Reimschema
- hungare:
- rímképlet
- nederlande:
- rijmschema
- pole:
- układ rymów
- ruse:
- рифмовка
rimbazo
- beloruse:
- кляўзула (у вершах)
- hungare:
- sorzárlat
- pole:
- klauzula (poezja)
- ruse:
- клаузула
administraj notoj
pri
~bazo:
aborta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
riĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
riĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aranĝo: Mankas dua fontindiko.
~aranĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Tiu ĉi termino estas propra al mi. Mi ĝis nun trovis
nenion aŭtoritatan por ĉi tiu nocio. [MB]
pri
~bazo: Ne nur ĉe ĉi tiu derivaĵo estas supozita, ke rimoj dependas nur de vortfinoj. Tio tamen ne estas la okazo. Kp ekz-e la suban esprimon interna rimo. [Ulriko]pri ~bazo:
Ne klaras la rimarko: rimoj ja rilatas al vortfinoj, plejofte
ĉe la versofino. Se la rimarko de Ulriko celas, ke la difino
ne taŭge difinis, kio estas la rimbazo de interna rimo, tiam
li pravas kaj tial mi aldonis "aŭ de vorto" en la klarigo.
[MB]
aborta ~o:
Mankas dua fontindiko.
aborta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
riĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
riĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aranĝo: Mankas dua fontindiko.
~aranĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.