1sakrament/o

sakramento

1.
REL Rita ago, destinita por komuniki al iu iom el ia supernatura dia forto.
2.
KRI Rito iniciatita de Kristo por doni aŭ pliigi la difavoron al iu aŭ por havigi pardonon pri peko: la aserto de Berveling kontrastas kun Mateo 16, kun la jesua kreado de sakramentoj, kun la levo de la apostoloj al sacerdota rango de la nova interligo, […] [1]; ŝi havis neniun pekon por konfesi, sed ne volis ŝajni infaneca aŭ desaponti la pastron, kiu, kiel ŝi bone sciis, devis gajni sian panon ĉiutagan per religiaj servoj kaj sakramentoj [2]; la litova eklezio tiurilate havas modestan postulon: necesas almenaŭ unufoje dum la jaro, Paske, fari konfeson kaj akcepti komunian sakramenton [3]. VD:graco
1. Duilio Magnani: Fondi eklezion?, Monato, 2001/01, p. 4
2. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo
3. Monato, last: Ĉu vera katoliko?
angle:
2. sacrament
beloruse:
1. містэрыя, рэлігійная цырымонія 2. сакрамант
ĉeĥe:
sakrament, sakramentum, svátost
ĉine:
2. 圣礼 [shènglǐ], 聖禮 [shènglǐ]
france:
sacrement
germane:
1. religiöse Zeremonie, Mysterien 2. Sakrament
hispane:
sacramento
hungare:
szentség, szakramentum
itale:
sacramento
japane:
サクラメント, 秘跡 [ひせき], 機密 [きみつ], 礼典 [れいてん]
nederlande:
2. sacrament
pole:
1. misterium 2. sakrament
portugale:
2. sacramento
ruse:
1. мистерия 2. таинство
slovake:
sakramentum, sviatosť
tibete:
ཞབས་བརྟན་
ukraine:
таїнство, причастя

sakramenta

Uzata dum sakramentoj, apartigita for de normala uzo, konsekrita: jen li aŭdus el ŝia buŝo la sakramentan: „kie vi, Cajus, tie mi Caja“ kaj ŝi estus por ĉiam lia [4]; la pastro estas petata [pri] sakramenta servo al la petantoj [5]; kvakeroj kredas ke la tuta vivo estas sakramenta kaj ke ĉiuj tagoj kaj ĉiuj ejoj estas egale sanktaj [6]. ANT:profana2VD:rita, religia, sankta
angle:
sacred
ĉine:
神圣 [shénshèng], 神聖 [shénshèng]
france:
sacré
germane:
geweiht, geheiligt, sakral

administraj notoj