*semajn/o

*semajno

1.
Daŭro de sep sinsekvaj tagoj: post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon [1]; kalkulu al vi de post la morgaŭa tago […] sep plenajn semajnojn [2]; por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon Marta ; la postkongresa semajno [3]; mi volas diri kelkajn vortojn pri la semajno, kiun ni ĵus travivis [4].
2.
KAL Periodo de sep tagoj laŭorde tradicie komenciĝanta je dimanĉolundo: la sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [5]; Jendrik telefonis komence de la semajno [6]; en la triĵaŭda semajno (neniam) PrV . semajntagoj
3.
La labortagoj de la semajno 2, en kristanaj landoj t.e. lundo ĝis vendredo: dimanĉe Bernd kaj Erika Ŝmidt decidis promeni […] la pasinta semajno estis malfacila kaj hektika, […] kaj nun ili volis nur ripozi kaj prepariĝi por la nova laborsemajno [7].
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:15
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
6. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
7. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
afrikanse:
week
albane:
javë
amhare:
ሳምንት
angle:
week
arabe:
أسبوع
armene:
շաբաթ
azerbajĝane:
həftə
beloruse:
тыдзень
bengale:
সপ্তাহে
birme:
ရက်သတ္တပတ်
bosne:
sedmica
ĉeĥe:
týden
ĉine:
星期 [xīngqī], 礼拜 [lǐbài], 禮拜 [lǐbài]
dane:
uge
estone:
nädal
eŭske:
astea
filipine:
linggo
france:
semaine
galege:
semana
germane:
Woche
guĝarate:
સપ્તાહ
haitie:
semèn
haŭse:
mako
hebree:
שבוע
hinde:
सप्ताह
hispane:
semana
hungare:
hét (hét nap)
igbe:
izu
indonezie:
minggu, pekan
irlande:
seachtain
islande:
viku
itale:
settimana
japane:
[しゅう]
jave:
minggu
jide:
וואָך
jorube:
ọsẹ
kanare:
ವಾರ
kartvele:
კვირის
katalune:
setmana
kazaĥe:
апта
kimre:
wythnos
kirgize:
жума
kmere:
សប្តាហ៍
koree:
korsike:
settimana
kose:
iveki
kroate:
tjedan
kurde:
hefte
latve:
nedēļa
laŭe:
ອາທິດ
litove:
savaitę
makedone:
недела
malagase:
herinandro
malaje:
minggu
malajalame:
ആഴ്ച
malte:
ġimgħa
maorie:
wiki
marate:
आठवडा
monge:
lub lim tiam
mongole:
долоо хоног
nederlande:
week
nepale:
हप्ता
njanĝe:
mlungu
okcidentfrise:
wike
panĝabe:
ਹਫ਼ਤੇ ਦੇ
paŝtue:
اونۍ
pole:
tydzień
portugale:
semana
ruande:
icyumweru
rumane:
săptămână
ruse:
неделя
samoe:
vaiaso
sinde:
هفتو
sinhale:
සතියේ
skotgaele:
seachdain
slovake:
týždeň
slovene:
teden
somale:
toddobaadka
ŝone:
vhiki
sote:
beke le beke
sunde:
minggu
svahile:
wiki
svede:
vecka
taĝike:
ҳафта
taje:
สัปดาห์
tamile:
வாரம்
tatare:
атна
telugue:
వారం
tibete:
གཟའ་འཁོར་
tokipone:
tenpo esun
ukraine:
тиждень
urdue:
ہفتے
uzbeke:
xafta
vjetname:
tuần
zulue:
ngesonto

semajna

Rilata al semajno, precipe okazanta unufoje en semajno: hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon Marta ; mi venis pli malfrue ol kutime fari al Beatrico tiun dufoje semajnan viziton [8]; li nun sidis sur la sofo kun […] kelkaj popularaj semajnaj gazetoj [9]; en la sinagogo estas voĉlegata la semajna partaĵo el la libroj de Moseo [10].
beloruse:
тыднёвы, штотыднёвы
ĉeĥe:
týdenní
ĉine:
每星期 [měixīngqī], 每周 [měizhōu], 每周一次 [měizhōuyīcì]
france:
hebdomadaire
germane:
wöchentlich
hispane:
semanal
indonezie:
mingguan, pekanan
itale:
settimanale
japane:
一週間の [ひとしゅうかんの], 毎週の [まいしゅうの], 週一回の [しゅうひとかいの]
katalune:
setmanal
pole:
cotygodniowy
ruse:
недельный, еженедельный
slovake:
týždenný, týždňový
ukraine:
тижневий

semajnfino

La tagoj de la semajno, dum kiuj oni kutime ne laboras, en multaj landoj tio estas sabato kaj dimanĉo: li ofte iris ludi tamtamon ĉe semajnfinoj de afrika dancado [11]; mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino [12]; Anjo kutime ne laboris sabate, ĉar tiun tagon ŝi uzis por prizorgi hejmajn aferojn kaj aĉeti por la semajnfino [13].
angle:
weekend
beloruse:
выходныя, уік-энд
ĉeĥe:
víkend
ĉine:
周末 [zhōumò], 週末 [zhōumò], 周未 [zhōuwèi], 週未 [zhōuwèi], 週末 [zhōumò]
germane:
Wochenende
hispane:
fin de semana
indonezie:
akhir pekan
itale:
fine settimana
japane:
週末 [しゅうまつ]
katalune:
cap de setmana
pole:
koniec tygodnia, weekend
portugale:
fim de semana
slovake:
koniec týždňa
taje:
วันหยุดสุดสัปดาห์
ukraine:
вихідні, уїк-енд

administraj notoj

pri ~o 2.:
Estas kontrolinda, ĉu iuj kulturoj havas oficiale semajnojn kun
    alia nombro da tagoj