*sibl/i PV

*sibli

(ntr)
Eligi sonon similan al tirata /s/.
a)
(iu) Senintence eligi tian sonon, lispi: vi iom siblas, vi havas […] en la buŝo unu denton, kiu fajfas [1]; la vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero Marta .
b)
(besto aŭ aĵo) Simile bleki aŭ brui: la serpento eksiblis kaj forrampis FK ; la vento […] siblas en la kamentubon kaj en la kamenon [2]; la aero resonadis […] de siblantaj sagoj [3]; ĉirkaŭsiblata de aspidoj [4]; ĉiuj malgrandaj musfraŭlino […] sibladis kaj paroletadis, kvazaŭ dezirante moki unu la alian [5]; eksonis mallaŭta siblado kaj la torĉo ekflamis [6]; la akvo eksiblis (ekbolis) en la kaldrono [7]; la klaĉado […] siblis tra ĉiuj domoj, stratoj kaj stratetoj [8]; en la profundo siblis la malvarma vento, kriis la lupoj [9].
VD:fajfi, flustri, susuri, ŝuŝi
angle:
hiss
beloruse:
шыпець, сіпець, сьвістаць
ĉeĥe:
svištět, syčet
ĉine:
[sī], 嘶嘶声 [sīsīshēng], 嘶嘶聲 [sīsīshēng], 嘘 [xū], 噓 [xū], 嘘声 [xūshēng], 噓聲 [xūshēng]
france:
siffler (très aigu)
germane:
1.a lispeln zischen, zischeln
hispane:
silbar
hungare:
sziszeg, süvít, süvölt
japane:
シューシュー音を立てる [シューシューおとをたてる], ヒューヒュー鳴る [ヒューヒューなる]
katalune:
xiular (agut)
nederlande:
sissen, fluiten
ruse:
свистеть, сипеть, присвистывать (из-за дефекта речи)
slovake:
svišťať, syčať
ukraine:
сичати, шипіти, шуміти, свистіти (про вітер), хрипло дихати

siblaPIV1

Tia, ke ĝi siblas: Dorina trankvile levis la aŭskultilon, sed sibla vira voĉo glaciigis ŝin [10]; li sukcesis aperigi nur raŭkajn, siblajn tonojn, kiuj trapenetris ĝis la ostoj HsT ; la ampleksa matrono […] rapidis al la banĉambro, farante siblajn bruojn CKv ; la kvar preterpasantoj […] duonsensis la fulman traflugon de io sibla ChR ; FON sibla konsonanto; MED sibla spirado.
10. Julian Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997/03, p. 14
beloruse:
сьвісьцячы, сычачы, сіпячы
france:
sifflant
germane:
zischend
japane:
シューッと音を立てる [シューッとおとをたてる]
ruse:
свистящий

siblo, siblado

Ago sibli; sono de io aŭ iu siblanta: la torĉo brulas rapide kun siblo [11]; [li] rapide sekvis ŝin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto PatrojFiloj ; la spektaklo malsukcesos, tie ĉi kaj tie eksonis sibloj, oni komencis voki IKr ; oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj IKr ; siblado de vento IKr ; ie tute proksime aŭdiĝas aŭtosiblado Metrop ; kun densa siblado […] preterpasis sovetiaj kirasŝipoj Metrop .
beloruse:
сьвіст, сіпеньне, шыпеньне
ĉine:
[liú], 嗖 [sōu], 咝 [sī], 噝 [sī]
france:
sifflement
germane:
Zischen
japane:
シューッという音 [シューッというおと]
ruse:
свист

siblanto

1.
Iu kiu siblas.
2.
FON Lang-denta frota konsonanto, kiel la esperantaj /s/ kaj /z/, aŭ ekfrota konsonanto, entenanta tian parolsonon (kiel la esperanta „c“): la etruskoj […] havis kvar specojn de /k/ kaj almenaŭ tri siblantojn [12]. VD:ŝuŝa konsonanto
12. La Ondo de Esperanto, La Etruska Alfabeto
angle:
2. hissing sibilant
beloruse:
сьвісьцячы, сычачы
ĉeĥe:
sibilanta, sykavka
ĉine:
2. 齒擦音 [chǐcāyīn], 齿擦音 [chǐcāyīn]
france:
2. sifflante
germane:
2. Zischlaut
ruse:
свистящий (в знач. сущ.) 2. свистящий согласный
slovake:
sykavka
ukraine:
сибілянт, свистячий приголосний

administraj notoj