Sirt/o, Sirtis/o NT

Sirto, Sirtiso

GEOG
1.
Urbo ĉe la bordo de Libio, ĉ. 370 km sudoriente de Tripolo: Sirto estis la Araba Kultura Ĉefurbo de la jaro 2011 [1].
2.
Malnova nomo de la nordafrikaj golfoj, granda kaj malgranda, ĉe la libia bordo: ili preterveturis Kreton […], post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento […] kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, […] timante, ke ni estos ĵetataj […] Sirtison, oni mallevis la ilaron [2]; en Norda Afriko, sude de la golfo Granda Sirto, etendiĝis grandega ebenaĵo [3]; historie la Golfo [de Sirto] ofte nom[iĝ]is „Granda Sirto“ aŭ „Maĵora Sirto“, kontraste al la pli okcidenta golfo „Minora Sirto“ (nun Golfo de Gabes) ĉe la orienta marbordo de Tunizio [4].
angle:
1. Sirte 2. Gulf of Sidra
arabe:
2. خليج سرت
france:
1. Syrte 2. Golfe de Syrte
germane:
1. Sirte 2. Sirte
pole:
1. Syrta

administraj notoj