1sod/o JED

sodo

KEMTEK
1.
Ĝenerala nomo de praktike gravaj natriaj saloj de karbonacido (H2CO3): NaHCO3 (baksodo), Na2CO3 (lavsodo), Na2CO3·10H2O (minerala sodo) ktp: sepdek tagojn la mortinto kuŝis en la akvo, saturita per sodo, kredeble kiel rememoraĵo, ke la malbona Tifono dronigis la korpon de l' frato en Sodaj Lagoj [1]; mi konsilis al li (suferanto je flavmalsano) manĝi karotojn, preni sodon [2]; sodobulko (mergita en solvaĵo de baksodo antaŭ bakado); la bazaj materialoj de emajlo estas la borata acido, plumba oksido, sodo (natria karbonato), kalko, […] [3].
2.
(evitinde) =kaŭstika sodo, natro1
Rim.: Ĉi tiu neinternacia kromsignifo por senepiteta „sodo“ estas ŝuldata al la franca traduko en la 1ª OA. Tia uzo estas same danĝera, kiel indiki „reĝakvon“ per simpla „akvo“.
angle:
1. soda ~obulko: lye roll.
beloruse:
1. сода
bulgare:
1. сода
ĉeĥe:
soda
ĉine:
1. 碳酸鈉 [tànsuānnà], 碳酸钠 [tànsuānnà], 苏打 [sūdá], 蘇打 [sūdá], 起子 [qǐze]
france:
~obulko: mauricette. 2. soude
germane:
1. Soda ~obulko: Laugenbrötchen.
hispane:
1. sosa
hungare:
1. szóda
indonezie:
soda
itale:
1. soda (sost.)
japane:
ソーダ
katalune:
1. soda, sosa 2. hidròxid de sodi, sosa càustica
nederlande:
1. soda 2. bijtende soda (ontr.)
pole:
soda
ruse:
1. сода ~obulko: щелочная выпечка, содовая выпечка.
slovake:
sóda
ukraine:
сода ~obulko: лужна випічка, содова випічка.

baksodo

KEMKUIMED
La sodo NaHCO3, uzata interalie por malkompaktigi paston antaŭ aŭ dum bakado (anstataŭ gisto), kiel kuracilo ktp.: marmora vanil-ĉokolada ŝtipkuko […] ingrediencoj: […] 1 saketo da baksodo (ĉ 11 g) […] [4]. SUP:bakpulvoro
angle:
baking soda
beloruse:
харчовая сода, пітная сода
ĉine:
小苏打 [xiǎosūdá], 小蘇打 [xiǎosūdá], 苏打粉 [sūdáfěn], 蘇打粉 [sūdáfěn], 小苏打 [xiǎosūdǎ], 小蘇打 [xiǎosūdǎ], 起子 [qǐzi]
france:
bicarbonate alimentaire NaHCO3
germane:
Backsoda
indonezie:
soda kue, natrium bikarbonat
itale:
bicarbonato (di sodio)
japane:
ベーキングソーダ, 重曹 [じゅうそう]
katalune:
bicarbonat de sodi
nederlande:
bakpoeder
pole:
soda do pieczenia
ruse:
пищевая сода, питьевая сода
svede:
bikarbonat

lavsodo

KEMTEK
La sodo Na2CO3, uzata interalie por produkti vitron kaj paperon, en diversaj lavaj pulvoroj ktp.
angle:
washing soda
beloruse:
кальцынаваная сода
ĉine:
苏打粉 [sūdǎfěn], 蘇打粉 [sūdǎfěn]
germane:
Waschsoda, Natriumcarbonat
indonezie:
natrium karbonat, soda cuci, soda abu
itale:
carbonato di sodio, soda (in disuso - carbonato di sodio)
katalune:
carbonat de sodi, barrella, natró
nederlande:
natriumcarbonaat
pole:
natron
ruse:
кальцинированная сода

kaŭstika sodo

KEMTEK
NaOH. Senkolora alkala bazo, natria hidroksido uzata por multaj industriaj celoj: Von Wagner diferencigis la malsamajn akvovitraĵojn laŭ iliaj originoj kiam ili estis faritaj ekde kaŭstika sodo, potaso aŭ miksaĵoj [5].
Rim.: Fakte „kaŭstika sodo“ ne estas sodo1. Tiu malnova nomo estas ŝuldata al epoko kiam oni malmulte sciis pri la saloj kaj alkaloj. [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
каўстычная сода
ĉine:
烧碱 [shāojiǎn], 燒鹼 [shāojiǎn], 氢氧化钠 [qīngyǎnghuànà], 氫氧化鈉 [qīngyǎnghuànà], 固碱 [gùjiǎn], 固鹼 [gùjiǎn], 苛性鈉 [kēxìngnà], 苛性钠 [kēxìngnà]
germane:
kaustisches Soda, Natriumhydroxid, Ätznatron
indonezie:
natrium hidroksida, soda api, soda kaustik
itale:
soda caustica, lisciva
katalune:
hidròxid de sodi, sosa càustica
nederlande:
bijtende soda
pole:
soda kaustyczna
ruse:
едкий натр, каустик
svede:
kaustiksoda, natriumhydroxid

administraj notoj

lav~o: Mankas dua fontindiko.
lav~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.