*soldat/o

*soldato

MIL
1.
VdE Militisto: unu soldato militon ne faras PrV ; sur la granda vojo marŝis soldato: unu, du! unu, du! li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen [1]; ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono [2].
2.
(pli speciale) Senranga militisto, ano de terarmeo: [Herhor] ordonis, ke kolektiĝu la oficiroj kaj soldatoj, kiuj estis apude [3]; la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato [4]; la tombo de la nekonata soldato [5]; la brava soldato Ŝvejk [6]; afgana soldato gajnas 200 dolarojn monate, talibo ĝis 400 dolarojn, germana soldato en Afganio krom la salajrojn ricevas ĉ. 4000 dolarojn aldone por deĵorado eksterlanda [7]. SIN:duaklasa soldato, simpla soldato
3.
(figure) Persono kiu formike laboras: instruantoj de Esperanto estas la soldatoj de nia movado [8].
afrikanse:
soldaat
albane:
ushtar
amhare:
ወታደር
angle:
soldier
arabe:
جندي
armene:
զինվոր
azerbajĝane:
əsgər
beloruse:
салдат, жаўнер
bengale:
সৈনিক
birme:
စစ်သား
bosne:
vojnik
ĉeĥe:
voják
ĉine:
军人 [jūnrén], 軍人 [jūnrén], 卒 [zú], 战士 [zhànshì], 戰士 [zhànshì], 士兵 [shìbīng], 兵 [bīng], 士卒 [shìzú]
dane:
soldat
estone:
sõdur
eŭske:
soldadu
filipine:
kawal
france:
soldat (simple soldat), deuxième classe (soldat), soldat de deuxième classe, simple soldat 1. militaire (subst.), soldat (militaire) 3. soldat
galege:
soldado
germane:
Soldat
guĝarate:
સૈનિક
haitie:
sòlda
haŭse:
soja
hinde:
सैनिक
hispane:
soldado
hungare:
katona
igbe:
agha
irlande:
saighdiúir
islande:
hermaður
itale:
soldato
japane:
兵士 [へいし]
jave:
prajurit
jide:
זעלנער
jorube:
ogun
kanare:
ಸೈನಿಕ
kartvele:
ჯარისკაცი
kazaĥe:
солдат
kimre:
milwr
kirgize:
аскер
kmere:
ទាហាន
koree:
군인
korsike:
surdatu
kose:
ijoni
kroate:
vojnik
kurde:
leşker
latine:
miles
latve:
karavīrs
laŭe:
ສປປລ
litove:
eilinis
makedone:
војник
malagase:
miaramila
malaje:
askar
malajalame:
സൈനികന്റെ
malte:
suldat
maorie:
hoia
marate:
सैन्यातील शिपाई
monge:
tub rog
mongole:
цэрэг
nederlande:
soldaat
nepale:
सिपाही
njanĝe:
msilikali
okcidentfrise:
soldaat
panĝabe:
ਸਿਪਾਹੀ
paŝtue:
سرتیری
pole:
żołnierz
portugale:
soldado
ruande:
umusirikare
ruse:
солдат
samoe:
fitafita
sinde:
سپاهي
sinhale:
යුද හමුදා සෙබලෙකු
skotgaele:
saighdear
slovake:
vojak
slovene:
vojak
somale:
askari
ŝone:
musoja
sote:
lesole
sunde:
soldadu
svahile:
askari
svede:
soldat
taĝike:
сарбоз
taje:
ทหาร
tamile:
சிப்பாய்
tatare:
солдат
telugue:
సైనికుడు
tibete:
དམག་མི་
ukraine:
солдат
urdue:
فوجی
uzbeke:
askar
vjetname:
người lính
zulue:
sosha

soldatejo

MIL
Kazerno: eksonis la trumpeto, kaj la Azianoj komencis amase eliri el la soldatejoj, tirante post si la ĉevalojn [9]; unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la soldatejo kaj donis al mi honoron per la pafiloj [10].
angle:
barracks
beloruse:
казарма
ĉeĥe:
kasárna
ĉine:
兵營 [bīngyíng], 兵营 [bīngyíng], 營房 [yíngfáng], 营房 [yíngfáng], 军营 [jūnyíng], 軍營 [jūnyíng], 營寨 [yíngzhài], 营寨 [yíngzhài]
france:
caserne
germane:
Kaserne
hispane:
cuartel
hungare:
kaszárnya
itale:
caserma
japane:
兵営 [へいえい], 兵舎 [へいしゃ]
nederlande:
kazerne
pole:
koszary
ruse:
казарма
slovake:
kasáreň
ukraine:
казарма

duaklasa soldato

MIL
Soldato2: Marie Marvingt […] trovis okazon vire maskovestiĝi kaj […] militservi kiel duaklasa soldato […] en la 42a Bataliono de Ĉasistoj [11].
france:
soldat (simple soldat), deuxième classe (soldat), soldat de deuxième classe, simple soldat
germane:
einfacher Soldat
itale:
soldato, soldato semplice
pole:
szeregowiec

dungosoldato

MILPIV1
Militisto ne apartenanta al ŝtata armeo, sed kontraŭ pago preta servi en milito: [la eksaj anoj de Al-Kaida] povus ankaŭ servi kiel dungosoldatoj por sekretaj servoj, kiel faris siatempe la palestinano Abu Nidal kaj Carlos [12]; Karlo la 1-a Malatesta […] estis […] dungosoldato dum la militoj de Lombardio [13]; proponante dungotan soldataron pere de kiu UN protektu senkulpajn viktimojn de kruelaj frenezaĵoj […] [14]. SIN:lusoldato, soldulo
12. trad V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-09
13. Vikipedio, Karlo la 1-a Malatesta
14. Werner Schad: Fremdula UN-legio, Monato, 2001/02, p. 4
angle:
mercenary soldier, soldier of fortune
beloruse:
найміт, наёмнік
ĉeĥe:
voják z povolání, žoldnéř
ĉine:
兵痞 [bīngpǐ], 雇佣兵 [gùyōngbīng], 雇傭兵 [gùyōngbīng], 佣兵 [yōngbīng], 傭兵 [yōngbīng]
france:
mercenaire (subst.)
germane:
Söldner
itale:
mercenario (sost.)
japane:
傭兵 [ようへい], 雇い兵 [やといへい]
nederlande:
mercenair, huursoldaat
pole:
najemnik
slovake:
žoldnier
ukraine:
найманець, наємник

lusoldato

MIL
Dungosoldato: tiuj lusoldatoj batalas bone, sed ili ankaŭ facile ŝanĝas flankon [15]; ornama arielo de la orienta alo kun blazono de la posedinto reprezentata kiel fiera lusoldato [16].
angle:
mercenary soldier, soldier of fortune
beloruse:
найміт, наёмнік
ĉine:
兵痞 [bīngpǐ], 雇佣兵 [gùyōngbīng], 雇傭兵 [gùyōngbīng], 佣兵 [yōngbīng], 傭兵 [yōngbīng]
france:
mercenaire (subst.)
germane:
Söldner
itale:
mercenario (sost.)
nederlande:
mercenair, huursoldaat
pole:
żołnierz zaciężny

marsoldato

MILPIV1
Militisto, ano de mararmeo: en 1571 [Cervantes] kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto [17]; Schmidt kaj tri marsoldatoj estis juĝ[i]taj de milita tribunalo kaj kondamn[i]taj al morto [18].
17. Miguel de Cervantes, Vikipedio
18. Bakin: Porlibera Batalanto Schmidt, Ĉina Radio Internacia
angle:
marine (soldier)
beloruse:
марскі пяхотнік, марскі пехацінец
ĉeĥe:
příslušník námořní pěchoty
ĉine:
海军士兵 [hǎijūnshìbīng], 海軍士兵 [hǎijūnshìbīng]
france:
marin (militaire)
germane:
Marinesoldat
itale:
marinaio (militare), comune di seconda classe (mar. mil.)
japane:
水兵 [すいへい], 海兵隊員 [かいへいたいいん], 陸戦隊員 [りくせんたいいん]
nederlande:
matroos
pole:
marynarz
slovake:
príslušník námornej pechoty
ukraine:
морський піхотинець

rajdosoldato, rajdsoldato [19]

MIL
Soldato servanta sur ĉevalo. SIN:kavaleriano
angle:
cavalryman, cavalry soldier
beloruse:
кавалерыст, коньнік
ĉine:
騎兵 [qíbīng], 骑兵 [qíbīng]
france:
cavalier (soldat de cavalerie)
germane:
Kavallerist
itale:
cavaliere (soldato di cavalleria)
nederlande:
cavalerist
pole:
kawalerzysta

fajrosoldato

Fajrobrigadisto: fajrosoldato estas ano de speciala taĉmento (profesia aŭ volontula), kies tasko estas batali kontraŭ incendioj [20].
beloruse:
пажарнік
ĉeĥe:
hasič
france:
pompier
japane:
消防隊員 [しょうぼうたいいん]
pole:
strażak
slovake:
hasič

simpla soldato

MIL
Soldato2: [Sam Houston] leviĝis de la rango de simpla soldato ĝis tria leŭtenanto [21]; li estis simpla soldato, kiu blinde plenumis la ordonojn [22].
21. Sam Houston, Vikipedio
22. B. Apáti Kovács: Malamikoj, Paco 5/89
angle:
private (soldier)
beloruse:
шараговы жаўнер, шараговец
ĉeĥe:
prostý voják
france:
soldat (simple soldat), deuxième classe (soldat), soldat de deuxième classe, simple soldat
germane:
Einfacher Soldat
itale:
soldato semplice
japane:
一兵卒 [いっぺいそつ]
nederlande:
soldaat (in contrast met 1ste soldaat)
pole:
szeregowiec
slovake:
prostý vojak, radový

stana soldato, stansoldato

SPO
Ludfiguro el stano aŭ alojo en formo de soldato: la papero disŝiriĝis, kaj la stana soldato trafalis [23]; entrepreno fondita de William Britain Jr. […] en 1893 inventis la procezon de fandomuldado en plumbo, kaj revoluciigis la produktadon de ludilsoldatoj […] ekde tiam en kelkaj lingvoj oni parolas pri plumbosoldatoj aŭ stansoldatoj [24].
beloruse:
цыновы жаўнерык, алавяны жаўнерык
germane:
Zinnsoldat
pole:
żołnierz cynowy

unuaklasa soldato

MIL
Soldato 2 ricevinta distingon.
beloruse:
яфрэйтар, старэйшы жаўнер, жаўнер першага кляса
france:
première classe (soldat), soldat de première classe
germane:
Gefreiter
itale:
(soldato) scelto, soldato di prima classe
nederlande:
1ste soldaat
pole:
kapral

ŝoforsoldato

MIL
Soldato servanta sur veturiloj.
beloruse:
ваенны кіроўца
germane:
Fahrer
itale:
autiere
nederlande:
chauffeur bij het leger
pole:
żołnierz kierowca

administraj notoj

pri ~o 2.:
      * Ne estas al mi tre klare, ĉu "soldato" estas ajna terarmea
        senrangulo (kio inkluzivus kaj duaklasajn kaj unuaklasajn
        soldatojn), aŭ nur la duaklasa. Mi prenis ĉi lastan
        hipotezon, sed ne penis doni pli precizan difinon, kiu ekskludus la
        unuaklasajn soldatojn. La afero iom lamas.
      * Indus referenci ĉi tie la ekvivalentajn nomojn por  diversaj  armeoj
        kaj armiloj (matroso, avidisto(?), infanteriano(?), husaro(?), transmisiisto(?)...)
      [MB]
    
pri duaklasa ~o:
    Internacieco kontrolenda.
    [MB]
  
pri unuaklasa ~o:
    * Mi ne trovis fonton de ĉi tiu termino. Internacieco kontrolenda.
    * Indus aldoni tipajn motivojn por la distingo
    [MB]
    La belga armeo konas "soldato" kaj "unua(klasa) soldato".
    [PP]
  
duaklasa ~o: Mankas dua fontindiko.
rajdo~o, rajd~o : Mankas dua fontindiko.
rajdo~o, rajd~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fajro~o: Mankas dua fontindiko.
unuaklasa ~o: Mankas fontindiko.
unuaklasa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝofor~o: Mankas fontindiko.
ŝofor~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.