*sprit/a UV
*sprita
- 1.
-
Montranta spiritan viglon, kiu rapide trovas kaj originale
esprimas neatenditan rilaton inter malsamaj aferoj:
ŝi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone
malsobrigita de amo, ĉampano kaj dancmuziko
[1];
sprita vorto tentas, nenion atentas
PrV
;
pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus
[2];
li meritus esti direktoro de malriĉulejo! ĉu tio ne estis sprita diro
[3]?
ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco
[4];
ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj,
komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj
Marta
.
humura,
ŝercema - 2.
-
Montranta spiritan viglon, kiu elpensas kaj kombinas novajn
neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn:
la ĥinoj […] elpensis spritan rimedon por
konservado
de vivaj fiŝoj
[5];
li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj
lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj
[6].
eltrovema,
inventema,
lerta
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo,
(rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu
(Finnlando))
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 8a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 8a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
- angle:
- witty, bright, clever, be sprightly
- beloruse:
- дасьціпны, трапны, спрытны
- ĉeĥe:
- bystrý, duchaplný, důvtipný, vtipný
- ĉine:
- 妙趣 [miàoqù], 机灵 [jīling], 機靈 [jīling], 聪慧 [cōnghuì], 聰慧 [cōnghuì], 風趣 [fēngqù], 风趣 [fēngqù]
- france:
- astucieux, fin (spirituel), spirituel (ayant de l'esprit)
- germane:
- gewitzt, gewandt (geistreich), geschickt 1. geistreich, witzig
- hispane:
- ingenioso, brillante, inteligente, vivaz
- hungare:
- szellemes, szellemdús, sziporkázó
- japane:
- 機知に富んだ [きちにとんだ], 才気のある [さいきのある], 気のきいた [きのきいた]
- nederlande:
- geestig
- pole:
- dowcipny, sprytny, promienny, świetlany
- ruse:
- остроумный
- slovake:
- duchaplný, podarený, vtipný
- ukraine:
- дотепний, гострий на язик
spriti
(ntr)
- angle:
- be witty, be bright, be clever, be sprightly
- beloruse:
- выказваць спрыт, жартаваць
- ĉeĥe:
- být vtipný, dělat vtipy, vtipkovat
- france:
- faire de l'esprit, faire preuve d'esprit
- germane:
- witzig sein, geistreich sein
- hungare:
- szellemeskedik, sziporkázik
- japane:
- 機知をひらめかす [きちをひらめかす]
- nederlande:
- geestig zijn
- pole:
- wykazywać spryt, dowcipkować
- ruse:
- острить, острословить
- slovake:
- byť duchaplný, vtipkovať
- ukraine:
- говорити дотепи, глузувати, гострословити
sprito
- Kapablo rapide eltrovi trafajn, interesajn, lertajn diraĵojn aŭ agmanierojn: plantado de fruktoj […] postulas lian tutan spriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro FK ; plej bona sprito estas silento PrV ; malsato donas spriton PrV .
- angle:
- wit, brightness, cleverness, sprightliness
- beloruse:
- спрыт, дасьціпнасьць, трапнасьць
- ĉeĥe:
- duchaplnost, důvtipnost, ostrovtip, vtipnost
- ĉine:
- 風趣 [fēngqù], 风趣 [fēngqù], 妙語 [miàoyǔ], 妙语 [miàoyǔ], 同在 [tóngzài]
- france:
- présence d'esprit, sens de la répartie
- germane:
- Gewitztheit, Geschick
- hungare:
- szellemesség plej bona ~o estas silento: okos ember keveset beszél.
- japane:
- 機知 [きち], 才気 [さいき], ウィット
- pole:
- dowcip, spryt, smykałka, szpryt (żegl.)
- ruse:
- остроумие
- slovake:
- duchaplnosť, dôvtipnosť
spritaĵo
- Vortludo, ŝerco, brila eldiro: kiel ofte la spritaĵoj kovras malĝojon [8]! ho, ho, ho! ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon: ni estu do homoj [9]! miksinte ŝercon kun seriozaĵo […] vi majstro en vortoj kaj spritaĵoj [10]! kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto? ― la faristo de pendingoj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj ― bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi Hamlet .
8.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la vivolongo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
- angle:
- witticism, joke
- beloruse:
- досьціп, жарт, трапны выраз
- ĉine:
- 妙語 [miàoyǔ], 妙语 [miàoyǔ], 玩笑 [wánxiào], 俏皮話 [qiàopihuà], 俏皮话 [qiàopihuà]
- france:
- bon mot, pirouette (verbale), trait d'esprit
- germane:
- Witz, Bonmot
- hungare:
- szellemesség, élc, sziporka
- japane:
- 機知に富んだ言行 [きちにとんだげんこう]
- nederlande:
- geestigheid
- pole:
- żart, dowcip, facecja, kawał
- ruse:
- острота
- ukraine:
- дотеп
spriteco
- Sprito, esprimo de tiu kapablo: bienposedanto, kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus [11]; li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj [12]; ŝercaĵoj, kies spriteco estas almenaŭ duba [13]; neordinara spriteco [troviĝis] en la esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj Marta .
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
- germane:
- Gewitztheit, Gewandtheit
spritulo
-
Homo kapabla rapide trovi lertan parolon aŭ agon en ĉiu
situacio:
kortega spritulo;
li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon
[…] tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo
laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj
[14];
la angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto
[15].
amuzisto
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- wit, wag, joker kortega ~ulo: court jester.
- beloruse:
- дасьціпнік, празух
- ĉeĥe:
- duchaplný čl., vtipálek, šprýmař
- france:
- homme d'esprit
- germane:
- Scherzkeks, Spaßvogel, Witzbold kortega ~ulo: Hofnarr.
- hungare:
- szellemes ember
- japane:
- 機知に富んだ人 [きちにとんだじん]
- pole:
- dowcipniś, spryciarz
- ruse:
- остряк, острослов, остроумец
- slovake:
- vtipkár
- ukraine:
- дотепник
malsprita, sensprita
-
Spirite malvigla, malrapida, neplaĉa:
ili trompas la popolon eĉ per malspritaj rimedoj
[16];
virino malsaĝa, bruema, sensprita, kaj nenion scianta, sidas ĉe
la
pordo de sia domo
[17].
laŭ ili, ne konfesi estas peko, sed konfesi ankaŭ estas peko ― ŝia konkludo: la
plenkreskuloj estas senspritaj idiotoj
[18];
malspritaj fanatikuloj
[19].
simpla3,
stulta
16.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:13-14
18. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo
19. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, for la idemon!
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:13-14
18. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo
19. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, for la idemon!
- angle:
- stupid, dull, insipid, slow-witted, witless
- beloruse:
- тупы, дурны, бязглузды
- ĉeĥe:
- bez vtipu (adj.), hloupý, pitomý, pošetilý, tupý
- ĉine:
- 笨 [bèn], 愚鈍 [yúdùn], 愚钝 [yúdùn], 拙 [zhuō], 鈍 [dùn], 钝 [dùn], 乾巴巴 [gānbābā], 干巴巴 [gānbābā], 淡淡 [dàndàn], 索然无味 [suǒránwúwèi], 索然無味 [suǒránwúwèi]
- france:
- bêta (adj.), lourd (d'esprit), pesant (d'esprit)
- germane:
- stumpfsinnig, dümmlich, geistlos, einfältig
- hungare:
- szellemtelen, bárgyú, sületlen
- japane:
- 間の抜けた [まのぬけた], 面白味のない [おもしろみのない], とんまな
- nederlande:
- dom, onnozel
- pole:
- tępy, niedołężny, bez sprytu, zakuty
- ruse:
- тупой, бестолковый, неостроумный
- slovake:
- hlúpy, obmedzený, bez vtipu
- ukraine:
- тупий, безглуздий, недотепний, дурний
malspritulo, senspritulo
- Homo kun malvigla spirito, malrapide komprenanta: reiru, malspritulo, al via hejmo kaj […] lasu tiujn vanaĵojn [20]; al la senspritulo ŝi diris: akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj [21]. unu el la prezentistoj ludis malspritulon [22].
20.
Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:16-17
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a, la batalo komenciĝas
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:16-17
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a, la batalo komenciĝas
- angle:
- stupid person, witless person, dullard, slow-witted person, blockhead, fool
- beloruse:
- тупень, тупіца
- ĉeĥe:
- hlupák, pitomec
- ĉine:
- 傻叉 [shǎchā], 笨瓜 [bènguā], 蠢汉 [chǔnhàn], 蠢漢 [chǔnhàn], 阿木林 [āmùlín]
- france:
- bêta (subst.), lourdaud (subst.)
- germane:
- Narr, Dummkopf, Betonkopf, Holzkopf, Einfaltspinsel, Geistloser
- hungare:
- bárgyú alak
- pole:
- ciamajda, ciapa, głupiec, partacz, safanduła
- ruse:
- тупица, бестолочь, увалень
- slovake:
- chmuľo, chumaj, hlupák, truľo