*subjekt/o VdE

*subjekto

1.
FIL La aganto, la plenumanto de agado aŭ ekkono (menso, individuo, socia grupo), la fonto de ago direktata al objekto5: (figure) li estas ĉefurba subjekto, Dio gardu, ke li ion ne moku [1]; por efektivigi leĝon oni bezonas interkonsenton kun la politikaj subjektoj en la provincoj [2].
2.
GRA La ĉefa frazmembro, gramatike sendependa je la aliaj frazmembroj, prezentanta aganton de tiu ago, aŭ portanton de tiu eco, kiun esprimas la predikato1: adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo [3]; SVO-lingvo, Subjekto-Verbo-Objekto [4]. VD:objekto6, komplemento1
3.
(evitinde) (malofte) = Temo, = objekto4:
a)
=suĵeto Pinokjo estas sendube la itala subjekto de la 19a jarcento plej konata eksterlande [5].
b)
=studobjekto ĉu vi rimarkis ke personoj kiuj estas nature kalkulistaj estas tre lertaj pri preskaŭ ĉiuj subjektoj (temas pri studobjektoj) …? [6].
c)
PIV1 MED=prieksperimentato Ĉio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto por esploro pri la cerba funkciado dumdorma [7].
d)
PIV1 MED=paciento iu galmalsana, pletora, histeria, malbonstata subjektoPIV1
Rim.: La sencoj subjekto3 estas ŝuldataj al la angla-franca konfuzo de la aktivaj sencoj de subjekto1 (= aganto) kun la pasivaj sencoj de objekto4. Tiu atavisma konfuzo estas neakceptebla en racia lingvo, kaj nekonata al multaj aliaj modernaj lingvoj. Ordinaran modernulon „la subjekto de eksperimento“ nature pensigas pri la aganto, pri la eksperimentanto, ne pri la pasiva prieksperimentato ktp. [Sergio Pokrovskij]
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
2. Monato, Vinko Ošlak: Dekstrismo en demokratio
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
4. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo
5. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala
6. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ritmaj lumoj en la nokto. 1986.
afrikanse:
onderwerp
albane:
subjekt
amhare:
ርዕሰ ጉዳይ
angle:
2. subject
arabe:
الموضوع
armene:
ենթակա
azerbajĝane:
mövzu
beloruse:
1. суб'ект 2. дзейнік 3. тэма
bengale:
বিষয়
birme:
ဘာသာရပ်
bosne:
predmet
ĉeĥe:
"já", subjekt
ĉine:
1. 主題 [zhǔtí], 主题 [zhǔtí], 主体 [zhǔtǐ], 主體 [zhǔtǐ], 事由 [shìyóu] 2. 主語 [zhǔyǔ], 主语 [zhǔyǔ]
dane:
emne
estone:
teema
eŭske:
gaia
filipine:
paksa
france:
1. sujet (philosophique) 2. *sujet (grammatical) 3. objet (thème), sujet (thème), thème
galege:
asunto
germane:
2. *Subjekt
guĝarate:
વિષય
haitie:
sijè
hinde:
विषय
hispane:
sujeto
hungare:
1. alany, szubjektum 2. alany
igbe:
isiokwu
irlande:
ábhar
islande:
efni
japane:
テーマ
jave:
subyek
jide:
ונטערטעניק
jorube:
koko
kanare:
ವಿಷಯದ
kartvele:
სათაური
kazaĥe:
пән
kimre:
pwnc
kirgize:
тема
kmere:
ប្រធានបទ
koree:
주제
korsike:
sughjettu
kose:
isifundo
kroate:
subjekt
kurde:
mijar
latine:
subiectum
latve:
pakļauts
laŭe:
ວິຊາ
litove:
tema
makedone:
предмет
malagase:
foto-kevitra
malaje:
tertakluk
malajalame:
വിഷയം
malte:
suġġett
maorie:
i raro
marate:
विषय
monge:
raug
mongole:
хичээл
nederlande:
2. onderwerp, subject 3. onderwerp
nepale:
विषयगत
njanĝe:
phunziro
okcidentfrise:
ûnderwerp
panĝabe:
ਵਿਸ਼ੇ
paŝtue:
تابع
perse:
2. فاعل
ruande:
ingingo
ruse:
1. субъект 2. *подлежащее
samoe:
mataupu
sinde:
موضوع
sinhale:
විෂය
skotgaele:
cuspair
slovake:
pohľad, téma
slovene:
predmet
somale:
maado
ŝone:
chidzidzo
sote:
taba
sunde:
taluk
svahile:
somo
taĝike:
фан
taje:
เรื่อง
tamile:
பொருள்
tatare:
тема
telugue:
విషయం
ukraine:
Тема
urdue:
موضوع
uzbeke:
mavzu
vjetname:
tiêu đề
zulue:
isihloko

administraj notoj