*ŝlim/o PV

*ŝlimo

1.
Akvemoligita kota tero kuŝanta sur fundo de marĉo, lago, rivero aŭ simila akvejo: kelkaj specoj da fiŝoj enfosas sin por la vintro en ŝlimon kaj restas en ĝi en la stato de plena rigidiĝo [1]; eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu [2]; en la kavo ne estis akvo, sed nur ŝlimo [3]; iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo [4]; [la] rivero […] eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo [5]; ofte ni vadis tra la arbaro kun akvo kaj ŝlimo ĝis la zono [6].
2.
(figure) Malglora, malnobla, malkomforta stato: la popolo amas la militon […], sen la milito la mondo pereus aŭ almenaŭ transformiĝus je ŝlimo [7]; ju pli multe mi konsciis la bonon kaj ĉion „belegan kaj subliman“, des pli profunde mi sinkis en mia ŝlimo kaj des pli forte implikiĝis en ĝi [8]. VD:feĉo2, koto2, marĉo2
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 38:6
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
6. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
7. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №7
angle:
mud, muck, sludge
beloruse:
1. глей, мул, ціна 2. твань (перан.), багна (перан.)
ĉine:
污泥 [wūní], 泥 [ní], 泥泞 [nínìng], 泥濘 [nínìng], 泥淖 [nínào], 壒 [ài], 淤泥 [yūní]
france:
fange 1. vase (fange)
germane:
1. Schlamm, Schlick
hispane:
1. cieno
hungare:
1. iszap 2. sár
itale:
1. melma, fanghiglia, limo
japane:
[どろ], 軟泥 [なんでい], へどろ, 汚泥 [おでい], 泥沼 [どろぬま], 汚辱 [おじょく]
katalune:
llot 1. tarquim 2. deshonra
nederlande:
slib, slijk, modder
perse:
1. گل و لای، لجن
pole:
muł, szlam
portugale:
1. limo, lodo
ruse:
1. ил, тина
taje:
1. โคลน, ดินเลน
tibete:
འདག་པ་
ukraine:
мул, твань, грязі (лікувальні)

ŝlimejo, ŝlimujo

Marĉo, loko, kie estas ŝlimo: ĝi flosas al ponto de Zlic, de la ponto sub deklivoj al ŝlimujo [9]. (figure) abomena konspirestro […] mil legionojn da senkulpaj […] trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo [10]; (figure) tiel nia eŭropa civilizacio […] iom post iom sinkas en ŝlimejon de importita malkulturo kaj malcivilizo [11].
9. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
11. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
beloruse:
твань, багна, багнішча, дрыгва
ĉine:
泥潭 [nítán], 像泥沼的地方 [xiàngnízhǎodedìfang], 水仓 [shuǐcāng], 水倉 [shuǐcāng], 窊 [wā]
france:
bourbier
germane:
Morast, Sumpf, Schlickwatt
japane:
泥沼 [どろぬま], ぬかるみ
nederlande:
modderpoel
pole:
mokradło, bagno
ukraine:
драговина, трясовина, мочарі, болотиста місцевість, багно, перен. клоака, притон

elŝlimiĝi

(ntr)
1.
Eliĝi el ŝlimo, el ĝia alsuĉa forto.
2.
(figure) Eliĝi el malfacilo, el embaraso: en iuj afekcioj de la nerva sistemo la malsanulo ... ne povas elŝlimiĝis el ia nekapablo voli [12].
12. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
beloruse:
выбірацца (з глею, твані)
france:
se désembourber
germane:
sich losmachen 1. sich aus dem Schlamm befreien
pole:
wydostać się

enŝlimiĝi

(ntr)
1.
Parte aŭ tute eniĝi en ŝlimon: la radoj profunde enŝlimiĝas en la koton [13].
2.
(figure) Embarasiĝi, eniĝi en malfacilaĵojn, en malbonan situacion: vi enŝlimiĝis en malamo kaj malrespekto [14]!
13. R. Condon: La Elprovado, 2012
14. M. Markeyev: Ukraina ribelo, lernu.net, 2014-05-06
beloruse:
трапляць (у багну, твань)
ĉine:
[jiāng], 殭 [jiāng], 动弹不得 [dòngtanbùdé], 動彈不得 [dòngtanbùdé]
france:
s'embourber
germane:
sich festfahren 1. im Schlamm stecken bleiben
japane:
泥沼にはまる [どろぬまにはまる]
pole:
ugrzęznąć, utknąć

administraj notoj