*ŝtop/i UV
*ŝtopi
(tr)
- 1.
- Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen, oni penis ŝtopi la fendon [1]; [li] ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado [2]; [li] ŝtopis sian buŝon por ne krii [3]; ŝtopi la manklokojn; en tiu tempo mi reŝtopos la breĉojn de la tabernaklo [4]; ĉiujn putojn [ili] ŝtopis kaj plenigis ilin per tero [5]; [li] ŝtopis unu naztruon kaj blovis per la alia [6]; la talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo [7]; pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon [8].
- 2.
- (figure) Tute obstrukci: la neĝo ŝtopis la elirejon; la homamaso ŝtopis la stratojn Metrop ; tiu deziro […] ŝtopis la voĉon en ŝia brusto Marta .
- 3.
- (figure) Tute plenigi: kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon [9]! ŝtopi sian stomakon.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:13
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:15
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, LA PASTRO DE MIA VILAĜO
9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:13
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:15
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, LA PASTRO DE MIA VILAĜO
9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- angle:
- plug
- beloruse:
- 1. затыкаць, закупорваць, закаркоўваць 2. заткнуць, заблякаваць, зрабіць затор 3. напхаць, набіць (бітком)
- ĉeĥe:
- zazátkovat, ucpat, záplatovat, ucpávat, zacpat
- ĉine:
- 堵 [dǔ], 堵住 [dǔzhù], 塞 [sāi]
- france:
- bonder, boucher, colmater 3. bourrer
- germane:
- 1. stopfen, zu stopfen 2. verstopfen 3. voll stopfen
- hispane:
- 1. obturar, taponar 2. obstruir, atascar 3. colmar, llenar (hasta antes de rebalsar, rebosar)
- hungare:
- 1. betöm, bedug 2. eltorlaszol 3. megtöm
- itale:
- tappare
- japane:
- ふさぐ, 栓をする [せんをする], 詰め物をする [つめぶつをする], 埋める [うめる], ふさいで邪魔をする [ふさいでじゃまをする], 閉鎖する [へいさする], 詰めこむ [つめこむ], いっぱいにする, 繕う [つくろう], かがる
- katalune:
- 1. tapar 2. obturar 3. atapeir
- nederlande:
- 1. dichten, verstoppen 2. blokkeren 3. volstoppen
- pole:
- 1. zablokować, napychać, zatykać, uszczelniać
- portugale:
- tampar, encher, arrolhar
- ruse:
- 1. заткнуть, закупорить 2. заткнуть, создать затор, заблокировать 3. набить (до отказа)
- svede:
- 1. stoppa (till), proppa, korka
- tibete:
- གོག བཀག དགག ཁོག་
- ukraine:
- затикати, закупорювати, закорковувати, забивати, створювати затор, штопати, конопатити, засмічувати (шлунок)
ŝtopa
- Kiu ŝtopas, baras malfermaĵon, plenigas: ŝtopa (ne utila) epiteto; (figure) ŝtopa bulo formiĝis engorĝe, kaj li sentis sin senhelpa [10]; devas esti elfenestrigitaj […] ŝtopaj balaaĵoj [11]; lubrikaĵo [...] servas [...] same [per] ŝtopa kaj kontraŭkoroda efiko [12].
10.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26
11. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 2014
12. Vikipedio, Lubrikaĵo
11. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 2014
12. Vikipedio, Lubrikaĵo
- beloruse:
- які блякуе, які затыкае, у якасьці заглушкі, спыняючы
- ĉeĥe:
- těsnicí
- france:
- qui bouche, obstruant
- germane:
- Füll-
- pole:
- blokowany, napychany
ŝtopiĝi
(ntr)
- Ne plu tralasi pro fermiĝo de truo, fendo, malfermaĵo: ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron [13]; ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo [14]; ŝtopiĝis necesejo [15]; la hosetoj kaj gutigiloj povas ŝtopiĝi precipe ĉe la fertigado [16].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 63:11
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:3
15. G. S. Dolgin: Monologo rompita ĉe la alta noto, 2010
16. Vikipedio, Gutiga irigacio
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:3
15. G. S. Dolgin: Monologo rompita ĉe la alta noto, 2010
16. Vikipedio, Gutiga irigacio
- beloruse:
- затыкацца, закупорвацца, блякавацца
- ĉeĥe:
- ucpat se
- ĉine:
- 便秘 [biànbì]
- france:
- se boucher, s'obstruer
- germane:
- verstopfen
- hispane:
- taponarse, obstruirse
- japane:
- 詰まる [つまる], ふさがる, 埋まる [うまる]
- pole:
- wypełniać się, zapychać się
- ukraine:
- закупорюватися, забиватися, засмічуватися
ŝtopiĝo
- Fermiĝo, embarasiĝo, plenigo de antaŭe libera spaco: la akcidento kaŭzis teruran ŝtopiĝon de la trafiko; la vulkankratero inklinas al ŝtopiĝo, estiĝas premo, kiu fine kaŭzas pli aŭ malpli spektaklan eksplodon [17].
- beloruse:
- затор, блякаваньне, пробка
- ĉeĥe:
- ucpání, zablokování, zahlcení, přetížení, dopravní zácpa
- ĉine:
- 堵車 [dǔchē], 堵车 [dǔchē], 便秘 [biànbì]
- france:
- bouchage, obstruction
- germane:
- Verstopfung
- hispane:
- atasco, obstrucción, tapón, embotellamiento
- japane:
- 渋滞 [じゅうたい]
- pole:
- korek (moto.), zator
ŝtopilo
- 1.
-
Peco per kiu oni ŝtopas truon de ujo por malhelpi elfluon:
(figure)
pro tio, ke Esperanto unuavice estas skriba kaj kongresa lingvo,
ĝia lingvotrezoro en la kampo de la hejma sfero estas relative
subevoluinta, lasante multajn truojn kaj necesigante multajn
ŝtopilojn
[18];
unuŝtopila barelo: la barela korpo estas fermebla ĉe unu fino
per plata ŝtopilo
[19];
oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel „bloko“ [20].
kejlo1
tenono
- 2.
Peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj por fari konekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton: la anteno kun sia konektado de la kablo per tiel nomata F-ŝtopilo ne ŝatas malsekecon [21]; Epson HX-20 [...] havis ŝtopilon de seria buso kaj enan bendan datumportilon [22].
kontaktilo
18.
G. van Damme: Ĉu vi kapablas
paroli pri hejmaj aferoj?, Monato, 2000/06, p. 31
19. Vikipedio, Barelo
20. Vikipedio, Bekfluto
21. Vikipedio, Satelita televido
22. Vikipedio, Historio de tekokomputiloj
19. Vikipedio, Barelo
20. Vikipedio, Bekfluto
21. Vikipedio, Satelita televido
22. Vikipedio, Historio de tekokomputiloj
- beloruse:
- 1. корак, затычка 2. штэкер
- ĉeĥe:
- 1. zátka, ucpávka 2. vidlice
- ĉine:
- 2. 插头 [chātóu], 插頭 [chātóu], 水晶头也分档次 [shuǐjīngtóuyěfèndàngcì], 水晶頭也分檔次 [shuǐjīngtóuyěfèndàngcì], 用于连接电话 [yòngyúliánjiēdiànhuà], 用于連接電話 [yòngyúliánjiēdiànhuà], 用于电脑网络 [yòngyúdiànnǎowǎngluò], 用于電腦網絡 [yòngyúdiànnǎowǎngluò]
- france:
- 1. bouchon, couvercle 2. fiche (électrique), connecteur (mâle), prise (mâle)
- germane:
- 1. Pfropfen, Korken, Spund 2. Stecker, Anschluss
- hispane:
- 1. tapón 2. enchufe
- hungare:
- 1. dugó, dugasz 2. csatlakozódugó, dugasz
- itale:
- 1. tappo 2. spina elettrica, connettore (comp. e tel.)
- japane:
- 栓 [せん], プラグ
- katalune:
- 1. tap 2. clavilla
- nederlande:
- 1. stop, kurk, kroonkurk 2. stekker
- pole:
- korek (tech.), zatyczka, knebel
- portugale:
- 1. rolha
- ruse:
- 1. пробка, затычка 2. вилка, штеккер
- ukraine:
- пробка, корок, затичка, чіп
ŝtopilingo
Peco fiksita al elektra kablo, al elektra aparato aŭ al muro, kun truoj por la stiftoj de la ŝtopilo: enkursigilo [...] similas al ia obla ŝtopilingo, kiun oni trovas ofte en domoj, sed anstataŭ esti por kabloj de kurento, estas por retkabloj [23]. en ĝia unuaklasa kaj ofica kajutoj oni povas kuŝi, kaj ĉe ĉiu sidloko en la aviadilo estas ŝtopilingo por ŝargado. [24]; parto, kiu konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj [25].
kontaktilo
junto
23.
Vikipedio, Komputila
reto
24. Niu Xueqin: esperanto.china.org.cn, 22 Jul 2011, Ĉina Internacia Aviada Korporacio enkondukis la aviadilon Boeing 777-300ER
25. Edmund GRIMLEY EVANS: Libroj: Distra kaj kleriga vortaro, Monato, 2012/11, p. 21
24. Niu Xueqin: esperanto.china.org.cn, 22 Jul 2011, Ĉina Internacia Aviada Korporacio enkondukis la aviadilon Boeing 777-300ER
25. Edmund GRIMLEY EVANS: Libroj: Distra kaj kleriga vortaro, Monato, 2012/11, p. 21
- beloruse:
- разэтка (электрычная)
- ĉeĥe:
- zásuvka, zdířka
- ĉine:
- 用釘子釘住 [yòngdīngzidīngzhù], 用钉子钉住 [yòngdīngzidīngzhù], 針扎 [zhēnzhā], 针扎 [zhēnzhā]
- france:
- connecteur (femelle), prise (femelle)
- germane:
- Steckdose, Port, Anschluss
- hispane:
- enchufe
- hungare:
- dugóaljzat, konnektor
- itale:
- presa (elet., comp., tel.)
- japane:
- コンセント, ソケット
- katalune:
- presa (de corrent)
- nederlande:
- contrastekker, stopcontact
- pole:
- gniazdko elektryczne
- ruse:
- розетка (электрическая)
- ukraine:
- патрон для пробки
malŝtopi
(tr)
- beloruse:
- адкаркоўваць, здымаць блёк
- ĉeĥe:
- otevřít, odstranit ucpávku, odzátkovat, uvolnit
- france:
- déboucher
- germane:
- entkorken, öffnen
- hispane:
- destaponar, desobstruir, descorchar
- japane:
- 栓を抜く [せんをぬく], 詰め物をとる [つめぶつをとる]
- pole:
- odetkać, odkorkować, odszpuntować, przetkać
- ruse:
- откупорить
- ukraine:
- відтикати, розкупорювати, відкорковувати, відкривати, виймати пробку/затичку, ліквідовувати затор
plenŝtopita
- Tute ŝtopita, plenplena: dika volumo plenŝtopita per faktoj kaj dokumentoj; bretaroj, kiuj atingis ĝis sub la plafono kaj estis plenŝtopitaj per libroj [28]; konkurenco en la plenŝtopita merkato [29].
28.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto
29. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
29. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
- beloruse:
- забіты (чымсьці цалкам), набіты, напоўнены
- ĉine:
- 拥挤不堪 [yōngjǐbùkān], 擁擠不堪 [yōngjǐbùkān]
- france:
- bondé, bourré
- germane:
- vollgestopft
- hispane:
- rebosante, repleto
- japane:
- いっぱい詰まった [いっぱいつまった]
- pole:
- wypakowany, nabity, natkany, zakorkowany
ŝtopvorto PIV2
- 1.
- En spontana, senprepara parolo, la vorto aŭ vortgrupo senutila por esprimi la celatan sencon, enŝovita por ŝtopi hezitan paŭson aŭ anstataŭi mankantan vorton: oni uzas „nu“ ankaŭ kiel ŝtopvorton, por havi paŭzon en parolo [30].
- 2.
En verko poezia, vorto senutila por esprimi la sencon, aldonita nur por teni rimon aŭ ritmon: kaj la rimoj de Kalocsay estas bonegaj, ili neniam estas ŝtopvortoj, preskaŭ ĉiam ili diras ion karakterizan pri la heroo [31]; Liaj versoj estas ĉiam glate harmoniaj, sen malspontanaj ŝtopvortoj [32].
kejlo2
- 3.
Vorto kiu malhavas propran signifon aŭ estas sence redunda, enŝovata en frazon por ŝtopi nepre devatan sintaksan pozicion: ĉar angla frazo nepre bezonas subjekton, tial por diri „Ŝajnas ke…“ oni uzas la ŝtopvorton ‹it› estkiel la formalan subjekton: “It seems that…”; en la tradicia stilo oni devas elpensi iun ŝtopvorton anstataŭ „tioj“: „tiuj du cirkonstancoj“ aŭ simile [33].
30.
Lernu-forumo
31. Ludoviko Totsche-Tárkony: De paĝo al paĝo. Literaturaj profiloj, „Literatura Mondo“, 1932.
32. Esperanto en perspektivo, 1974. P. 135.
33. S. Pokrovskij: Diversaj ioj, LOdE n-ro 81 (2001:7)
31. Ludoviko Totsche-Tárkony: De paĝo al paĝo. Literaturaj profiloj, „Literatura Mondo“, 1932.
32. Esperanto en perspektivo, 1974. P. 135.
33. S. Pokrovskij: Diversaj ioj, LOdE n-ro 81 (2001:7)
- angle:
- expletive 1. filler, filled pause, hesitation marker, planner
- beloruse:
- 1. слова-паразыт 2. слова для рыфмы 3. устаўное слова
- germane:
- Füllwort
- pole:
- wypełniacz (liter.)
- ruse:
- затычка (перен.), вставное слово 1. слово-паразит 2. вставка для рифмы
administraj notoj
~vorto :
Mankas verkindiko en fonto.