tanĝ/i PVEF
tanĝi
(tr)
- 1.
- Tre delikate tuŝi surfacon restante ĉiam sur la sama flanko de ĝi: nur la ŝu-hava piedo plene tuŝis la grundon, dum la alia tiun tanĝis sen sin apogi [1]; (figure) la ideo eĉ ne tanĝis lin (kp tuŝi, interesi) [2]; (figure) ni ankaŭ iomete tanĝis (aludis, priparoletis) la religiajn movadojn de la nuntempo [3].
- 2.
[4](fakula ĵargono)
(ion)
Esti tanĝa al tio:
linio kiu en la komenco asimptote tanĝas nulon, poste heziteme ekkreskas
[5].
1.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 11
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La bovinoj de la paroĥestro
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La bovinoj de la paroĥestro
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...
- angle:
- 1. barely touch 2. be tangent
- beloruse:
- датыкацца, быць датычным
- france:
- tangenter 1. effleurer
- germane:
- 1. tangieren, streifen, (nur leicht) berühren 2. tangieren
- japane:
- 接する [せっする], かすめる, 軽く触れる [かるくふれる]
- nederlande:
- raken
- pole:
- być stycznym
- ruse:
- касаться
- ukraine:
- дотикатися, стикатися з чим-н.
tanĝa MatVort , tanĝanta PIV1

- 1.
-
(p.p. rekto rilate al
kurbo aŭ
surfaco ĉe iu punkto `M`
de ĝi)
Tia, ke en la ĉirkaŭaĵo de `M` ĝi
sekcas la kurbon aŭ la surfacon nur en tiu punkto kaj povas
esti konsiderata kiel la limesa pozicio de sekcanto, kiam la du
punktoj
de intersekco kune strebas al `M`:
tanĝa al cirklo estas ĉiu
rekto, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
Rim.: La difino estas intence naiva, ĉar la nocio ne povas esti rigore difinita kadre de elementa geometrio. Oni diras sendistinge, ke „la rekto estas tanĝa al la kurbo“ aŭ „la kurbo estas tanĝa al la rekto“.
- 2.
- (p.p. ebeno rilate al surfaco ĉe iu punkto de ĝi) Inkluzivanta ĉiujn rektojn tanĝajn al la surfaco ĉe la koncerna punkto: tanĝa al sfero estas ĉiu ebeno, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
- 3.
- (p.p. du kurboj aŭ du surfacoj ĉe punkto komuna al ambaŭ) Tiaj, ke ĉiu rekto tanĝa al unu tanĝas ankaŭ la duan ĉe tiu sama punkto: tanĝaj cirkloj; Ison estas kometo tiel nomata tanĝa, ne perioda [6].
6.
Monato, Roberto Pigro: Ne ĉio brilanta estas diamanto, 2013
- angle:
- tangent
- beloruse:
- датычны
- ĉine:
- 切 [qiē], 正切曲線圖 [zhèngqiēqūxiàntú], 正切曲线图 [zhèngqiēqūxiàntú], 切向 [qiēxiàng]
- france:
- tangent
- germane:
- Tangenten-, Tangential-, tangential
- pole:
- styczny
- ruse:
- касательный, касающийся
tanĝanto
[7]
- angle:
- tangent
- beloruse:
- датычная (наз.)
- ĉine:
- 切 [qiē]
- france:
- tangente (droite)
- germane:
- Tangente
- japane:
- 接線 [せっせん]
- nederlande:
- raaklijn
- pole:
- prosta styczna, styczna
- ruse:
- касательная
- ukraine:
- дотична (у знач.ім.)
Rim.:
Ĉi tiu radiko mankis en Plena Vortaro, sed
similaj nocioj ekzistis sub la radiko tangent/.
administraj notoj
~anto:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.