*17telegraf/o

*telegrafo

TELELET Aparato por transsendi per videblaj aŭ skribitaj signoj sciigojn ĝis granda distanco kaj tiel havigi al iu telegramon: la skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika […] sed ni ĝin uzas nur […] por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo [1]; la interkomunikiĝo de la popoloj per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita FK .
angle:
telegraph
beloruse:
тэлеграф
bulgare:
телеграф
ĉeĥe:
telegraf
france:
télégraphe
germane:
Telegraph
hispane:
telégrafo
hungare:
távíró(készülék), telegráf
indonezie:
telegraf
japane:
電信機 [でんしんき]
katalune:
telègraf
nederlande:
telegraaf
pole:
telegraf
portugale:
telégrafo
ruse:
телеграф
slovake:
pošta, telefón, telegraf
ukraine:
телеграф

telegrafi

(tr)
Sciigi per telegrafo: la aerŝipo alvenas, ĝi estas plena de vojaĝantoj, […] la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano [2]; li telegrafas: „hodiaŭ matene sepa filino naskita“ FK .
angle:
telegraph
beloruse:
тэлеграфаваць
bulgare:
телеграфирам
ĉeĥe:
telegrafovat
france:
télégraphier
germane:
telegraphieren
hungare:
táviratozik
japane:
電報で知らせる [でんぽうでしらせる]
katalune:
telegrafiar
nederlande:
telegraferen
pole:
telegrafować
portugale:
telegrafar
ruse:
телеграфировать
slovake:
poslať telegram, telegrafovať
ukraine:
телеграфувати

*telegrafe

Per la telegrafo: Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [3]; modesta estas nia kunveno […] la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj [4]; ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro de la lando, kies gastoj ni estas [5].
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
beloruse:
тэлеграфуючы, тэлеграфам
germane:
telegraphisch
japane:
電報で [でんぽうで]
pole:
telegraficznie
ukraine:
по телеграфу, телеграфом

telegrafejo

TEL Kontoro, de kiu oni povas sendi telegrafan mesaĝon: kiam […] la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos absolute ĉesigita [6]; en aĝo de 14 jaroj, li Carnegie iĝis kuriero en la telegrafejo [7].
beloruse:
тэлеграф (установа)
france:
bureau du télégraphe
germane:
Telegraphenamt
pole:
stacja telegraficzna

telegrafisto

Homo kiu profesie redaktas, transsendas, transskribas telegrafajn mesaĝojn: Aureliano Buendía redaktis […] telegramon por la prezidanto de la respubliko, sed la telegrafisto rifuzis ĝin transsendi [8]; Arne Arnessen estis norvega telegrafisto [9].
8. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
9. Vikipedio, Arne Arnessen
beloruse:
тэлеграфіст
france:
télégraphiste
germane:
Telegraphist
japane:
電信技手 [でんしんぎしゅ]
pole:
telegrafista
ukraine:
телеграфіст

elektra telegrafo

TEL Telegrafo kiu komunikas per sendo de kodaj elektraj impulsoj tra kablo: en 1832 Samuel Mors inventis elektran telegrafon [10]; elektra telegrafado: povas esti montra aŭ skriba [11].
10. S. Dobrowolski, A. Zejdler: Homoj ĉiam serĉis la komunan lingvon, 8-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, 2007
11. Vikipedio, Telegrafo
beloruse:
электрычны тэлеграф
france:
télégraphe électrique
germane:
elektrischer Telegraph
pole:
telegraf elektryczny

fototelegrafi

TEL(arkaismo) Distance transsendi bildon per elektraj kurentoj aŭ elektromagnetaj ondoj, nun anstataŭita de: faksi.
Rim.: Ne konfuzu kun: telefotografi.
angle:
to phototelegraph
beloruse:
адпраўляць фотатэлеграфам
france:
bélinographier, télautographier
hungare:
képtáviratozik, fényképet továbbít, fototelegrafál
japane:
写真電送する [しゃしんでんそうする]
katalune:
fototelegrafiar
pole:
fototelegrafować
portugale:
fototelegrafar
ruse:
фототелеграфировать, пересылать по фототелеграфу

optika telegrafo

TEL Telegrafo kiu komunikas per observo kaj ripeto de videblaj signaloj inter sinsekvaj signalejoj: en 1787 hungara dirigento József Chudy inventis optikan telegrafon, li kreis ĉenon el domoj kun 10 fenestroj [kaj] kodon por la fenestroj [12]; en 1792 Chappe (ŝapp) eltrovis optikan telegrafon, kiu etendiĝis en Francio [13]; en la antikva tempo per torĉo aŭ fumo oni sendis mesaĝojn (optika telegrafado) [14].
beloruse:
аптычны тэлеграф
france:
télégraphe optique
germane:
optischer Telegraph
pole:
telegraf optyczny

administraj notoj

foto~i: Mankas fontindiko.
foto~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.