9trib/o PV
9tribo
- 1.
Parto de nacio kun ne-ŝtata organizo, ĝenerale ariganta plurajn gentojn: lingvoj de malgrandaj gentoj kaj de primitivaj triboj estis esploritaj [1]; en Aŭstralio […] en la tribo Warramunga la vidvinoj ne rajtas paroli [2]; la Indianoj, apartenantaj al malsamaj triboj, ne komprenas unu la alian, kiam ĉiu el ili uzas sian propran sonlingvon, kaj tial ili utiligas la gestan lingvon por interkompreniĝo [3]; en 675–678 tri slavaj triboj efektive sieĝis Tesalonikon [4].
- a)
En la antikva grek-romia kulturo grupo de kurioj aŭ fratrioj starigita por administraj celoj.
- b)
Idaro de ĉiu el la dekdu hebreaj prapatroj: la tribo de Jehuda [5]; Dan juĝos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael [6].
klano.
- 2.
Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj, malpli vasta ol familio, pli vasta ol genro, (tribus): en la kata tribo, la plejo de specioj estas striaj aŭ strie makulaj [7]; la kromanjonuloj anatomie ne estas distingeblaj de siaj antaŭulaj modernaj homoj, […] ili eĉ ne estas nova raso aŭ tribo [8].
filumo
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:27
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:16
7. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 13a
8. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:27
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:16
7. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 13a
8. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
- angle:
- tribe
- beloruse:
- племя
- ĉine:
- 部落 [bùluò]
- france:
- tribu
- germane:
- Stamm 1.a Tribus 1. Stamm (Volk) 2. Tribus (Biologie)
- hispane:
- tribu
- hungare:
- törzs
- itale:
- tribù
- japane:
- 部族 [ぶぞく], 種族 [しゅぞく], 支族 [しぞく], 族 [うから], 連 [むらじ]
- katalune:
- tribu
- latinece:
- 2. tribus
- nederlande:
- stam, volksstam
- pole:
- plemię, ród, pokolenie 1.a plemię, szczep, klan
- portugale:
- tribo
- ruse:
- племя, род, колено (род)
- ukraine:
- плем’я, триба
tribestro
9.
E. de Zilah: La Princo ĉe la
Hunoj, 2011
- beloruse:
- правадыр племя
- ĉeĥe:
- kmenový náčelník, náčelník kmene
- ĉine:
- 酋 [qiú], 酋長 [qiúzhǎng], 酋长 [qiúzhǎng]
- france:
- chef de tribu
- germane:
- Stammesführer, Stammesfürst
- hispane:
- jefe de tribu
- japane:
- 部族長 [ぶぞくちょう], 酋長 [しゅうちょう], 首長 [しゅちょう]
- nederlande:
- stamhoofd
- slovake:
- náčelník kmeňa
- ukraine:
- вождь племені