Nomo de la dudeksesa litero de la Esperanta alfabeto;
malvasta malantaŭa duonvokalo [u̯].
Rim. 1:
Z. klarigas, ke „en la sono aŭ la a kaj
la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu
aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero
ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto
laŭdi devas
esti elparolata laŭ-di“LR.
Rim. 2:
La litero „ŭ“ estas uzata nur post
vokalojF.
Nur escepte al la Fundamento „ŭ“ povas troviĝi antaŭ vokalo:
ŭa (infana ploro); ŭaks (ranbleko);
ŭo (nomo de la litero) ktp.
Rim. 3:
Ekzistas provoj anstataŭigi la malmultajn ekzistantajn Esperantajn radikojn, en kiuj
ŭ ne estas antaŭata de a aŭ e, per aliaj radikoj aŭ esprimoj,
ekzemple poŭpo per pobo aŭ ŝipvosto, kaj ŭato per
vato.
Rim. 4:
La duonvokaloj j kaj
ŭ estas laŭ la
elparola maniero vokaloj:
ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la
lingvo
kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas
ricevi
akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin
apogas al tiu vokalo en la elparoloPMEG.