vasabi/o PIV1
vasabio
- 1.
Plurjara herbo el
Orientazio, kun rizomo, vivanta en marĉoj,
genro el familio brasikacoj (Wasabia).
- 2.
Akragusta helverda spicaĵo el vasabiradiko, kiun
oni ofte
miksas kun sojsaŭco:
ĉu vi ellarmis de vasabio? Por ne ellarmi ŝajne necesas arto,
kiun mi ankoraŭ ne regas sufiĉe
[1];
la viando de cervo estis manĝita krude same kiel kruda fiŝo kun
saŭco kaj vasabio
[2].
1.
Simizu Y.:
"ĉef-" en la tabelo..., 2007-01
2. Curugaŝima Esperanto-Klubo: Ĉasado, [vidita en 2008-09]
2. Curugaŝima Esperanto-Klubo: Ĉasado, [vidita en 2008-09]
- beloruse:
- 1. васабія 2. васабі
- ĉine:
- 哇沙米 [wāshāmǐ], 瓦萨比 [wǎsàbǐ], 瓦薩比 [wǎsàbǐ]
- france:
- wasabi
- germane:
- Wasabi
- japane:
- ワサビ
- katalune:
- rave japonés
- latinece:
- 1. Wasabia
- pole:
- wasabia japońska
- ukraine:
- васабія