*verk/i UV
*verki
(tr)
-
Produkti per spirita laboro artaĵon aŭ sciencaĵon:
ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos […]
estas nur verkoj privataj
[1];
verki multajn librojn
[2];
[li] estis saĝulo, […] li ĉion pesis, esploris, kaj
verkis multe da sentencoj
[3];
verki poeziaĵojn, tragedion
[4];
mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo
[5];
oni ne povas legi la unuajn partojn (de la romano), ĉar ili estas
verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis
[6];
ŝi […] kantis la ĉarman versaĵon, kiun ŝi mem verkis
[7];
la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj
[8];
li verkadis ĉiujare malgrandan traktaton pri la strigo
[9];
Via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si, kiaj diversaj mensogoj estas
verkataj
[10].
aŭtori, ellabori, komponi, krei
Rim.:
Laŭ la Fundamento de Esperanto, „verki“ estas limigita al literaturo, sed la ĝenerala uzo etendis
ĝin al ĉia arta kreado.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 12:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 12:9
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 12:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 12:9
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
- angle:
- compose
- beloruse:
- тварыць, укладаць, складаць, пісаць (нейкі твор)
- ĉeĥe:
- psát, spisovat, tvořit lit. dílo
- ĉine:
- 編 [biān], 编 [biān], 譜寫 [pǔxiě], 谱写 [pǔxiě], 編寫 [biānxiě], 编写 [biānxiě], 撰写 [zhuànxiě], 撰寫 [zhuànxiě], 撰 [zhuàn], 譔 [zhuàn], 作曲 [zuòqǔ], 撰述 [zhuànshù]
- france:
- composer, écrire (une oeuvre)
- germane:
- schaffen, schöpfen, schreiben, verfassen
- hispane:
- componer, escribir (una obra)
- hungare:
- ír (művet), alkot
- indonezie:
- mencipta, menciptakan, menggubah, mengarang, menyusun, menulis (karya)
- itale:
- comporre (un'opera letteraria), scrivere (un'opera letteraria)
- japane:
- 著作する [ちょさくする], 書く [かく], 制作する [せいさくする]
- nederlande:
- schrijven (v.e. boek), scheppen (v.e. kunstwerk), componeren
- pole:
- tworzyć
- portugale:
- compor
- ruse:
- сочинять
- slovake:
- vytvoriť, zložiť
- slovene:
- pesniti, pisateljevati, ustvarjati
- svede:
- författa, skriva, komponera
- ukraine:
- складати, творити, створювати, писати (літературний твір і т.п.)
*verko
- 1.
-
Arta aŭ scienca produkto de la spirito:
la manuskripto de lia tuta verko estas finita
PrV
;
mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita
PrV
;
vi venis kaj instruis al la skulptisto, ke lia verko estas nur argilo, nur
polvo
[11];
mi tre volonte legas antikvajn utilajn verkojn, sed mi estas ankaŭ amanto de
la novaj verkoj, nur ne de la ordinaraj historioj
[12];
tiu „enciklopedio“ ne estis kutima laŭalfabeta konsultverko sed ilustritaj
volumoj pri armeaj kaj militŝipaj statistikoj
[13];
mian diploman verkon mi faris pri konkurencanalizado […], rezulte de
tiu merkatika diplomverko nia firmao daŭre ekzistas kaj prosperas
[14];
koniĝas majstro laŭ sia verko
PrV
;
la fino kronas la verkon
PrV
.
juvelo, perlo, trezoro
- 2.
- (figure) Rezulto de agado: la atako kontraŭ la temploj […] tio estas la verko de Fenicianoj [15]; kelkdeko da tagoj sufiĉis, por ke la popolo forgesu, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna […] faraono [16]; bela kaj majesta estas Lia verko (dia kreo), kaj Lia justeco restas eterne [17].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 3. Ne Gutas Mielo el la Ĉielo.
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 16a
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 18a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 111:3
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 3. Ne Gutas Mielo el la Ĉielo.
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 16a
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 18a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 111:3
- angle:
- diplom~o: diploma thesis.
- beloruse:
- твор
- ĉeĥe:
- dílo, konání, kus, skladba, spis, verk (hovor.), výtvor
- ĉine:
- 作品 [zuòpǐn], 著作 [zhùzuò], 工艺品 [gōngyìpǐn], 工藝品 [gōngyìpǐn], 論著 [lùnzhù], 论著 [lùnzhù], 着作 [zhùzuò], 著作 [zhùzuò]
- france:
- œuvre, ouvrage diplom~o: projet de fin d'études.
- germane:
- 1. Werk, Werkschaffen, Schreiben, Schriftstellerei diplom~o: Diplomarbeit. 2. Werk, Opus, Geschriebenes, Schöpfung, Œuvre
- hispane:
- obra (literaria, musical)
- hungare:
- 1. mű, alkotás, írásmű 2. mű
- indonezie:
- karya, karangan, gubahan, tulisan
- itale:
- opera
- japane:
- 著作 [ちょさく], 著書 [ちょしょ], 作品 [さくひん], しわざ, 所業 [しょぎょう]
- nederlande:
- 1. kunstwerk, werk, opus 2. werk
- pole:
- dzieło, twór, utwór
- portugale:
- obra, trabalho
- ruse:
- 1. произведение, сочинение, труд 2. дело (чьих-то рук)
- slovake:
- dielo, skladba, spis, výtvor
- svede:
- verk
- ukraine:
- твір
verkaro
- 1.
- Tuto da verkoj de koncerna aŭtoro: Cicerono finis sian tutan verkaron pri retoriko per la konkludo, ke vere perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo Ret ; Racine uzis en ĉiuj siaj verkoj nur 6 000 vortojn, dum la verkaro de Victor Hugo estis skribita, laŭ kelkaj, per 20 000 vortoj Ret ; el ĉi tiu nigra listo oni povas ekscii, kies verkaro estis malpermesita en la tiama Germanio [18].
- 2.
Kolekto da verkoj de koncerna aŭtoro, en formo de libro aŭ de libroserio: ĉio troviĝas en „Originala Verkaro“, 1929 EeP ; biografio de Zamenhof verkita de s-ro Ito Kanzi surbaze de lia Plena Verkaro de Zamenhof [19].
18.
Grigorij Arosev: „Mi ja aŭdas la
muzikon!“, Monato, 2002/11, p. 24
19. La Ondo de Esperanto, Japanio plu aktivas eldone
19. La Ondo de Esperanto, Japanio plu aktivas eldone
- beloruse:
- збор твораў
- ĉeĥe:
- literární dílo, sebrané spisy
- ĉine:
- 全集 [quánjí]
- france:
- œuvres complètes
- germane:
- 2. Werkausgabe
- hispane:
- obras completas
- hungare:
- (vki) művei
- itale:
- opera completa, bibliografia (insieme delle opere)
- japane:
- 著作集 [ちょさくしゅう]
- pole:
- twórczość, zbiór dzieł
- ruse:
- 1. труды (научные и т.п.), творчество (произведения), творческое наследие 2. собрание сочинений
- slovake:
- súhrn diel, zobrané diela
- ukraine:
- зібрання творів
verkejo
- Loko, kie iu verkas; kabineto, ateliero: kelkaj ideoj ne tuj transformiĝas al verko; ili restas notite, aŭ en fora anguleto de la cerbo, ĝis oportunaj tempo aŭ cirkonstancoj revenigas ilin […] al la verkejo [20].
20.
J. Camacho: En la profundo, 2013
- beloruse:
- майстэрня (творчая), кабінэт
- ĉine:
- 作坊 [zuōfang], 工坊 [gōngfáng]
- france:
- atelier
- indonezie:
- bengkel
- pole:
- redakcja, pokój do tworzenia
verkilo
Tekstotraktilo disponiganta rimedojn por oportuna verkado de diversaj tekstoj, i.a. tekstan redaktilon, literumilon, aŭtomatan kompiladon de indekso, enhavtabelo, diversaj referencaroj ktp.: iPhone 3G […] posedas iun bazan tekstoverkilon [21]; plimulto da modernaj literumiloj […] uzataj en la modernaj verkiloj uzas por Esperanto adaptaĵojn de […] Ispell [22].
- angle:
- word processor
- beloruse:
- праграма апрацоўкі тэкстаў, тэставы рэдактар
- ĉeĥe:
- textový procesor
- ĉine:
- 文书处理 [wénshūchǔlǐ], 文書處理 [wénshūchǔlǐ]
- france:
- traitement de texte
- germane:
- Textverarbeitungsprogramm
- hispane:
- procesador de textos
- hungare:
- szövegszerkesztő
- indonezie:
- pemroses kata
- itale:
- word processor
- japane:
- ワープロ
- nederlande:
- tekstverwerker
- pole:
- procesor tekstu (inf.)
- ruse:
- система подготовки текстов, текстовый процессор
- slovake:
- textový procesor
- svede:
- ordbehandlare
*verkisto
- Homo profesie verkanta; aŭtoro: verkisto verkas librojn [23]; kantverkisto [24]; franca tragediverkisto [25]; ĝi estas verŝajne fabelo de la libroverkistoj [26]; la granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj […] diris pri la lingvo Esperanto jenon […] EE ; Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado de demandoj sociaj Marta ; la malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn Hamlet .
23.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:1
25. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:1
25. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
- beloruse:
- пісьменьнік, аўтар
- ĉeĥe:
- spisovatel
- ĉine:
- 作家 [zuòjiā], 艺术家 [yìshùjiā], 藝術家 [yìshùjiā], 艺员 [yìyuán], 藝員 [yìyuán], 美术家 [měishùjiā], 美術家 [měishùjiā], 演奏家 [yǎnzòujiā], 作者 [zuòzhě], 笔者 [bǐzhě], 筆者 [bǐzhě]
- france:
- artiste, compositeur, écrivain
- germane:
- Schriftsteller, Künstler
- hispane:
- artista, compositor, escritor
- hungare:
- szerző, alkotó, író
- indonezie:
- komposer, komponis, pencipta, penggubah, pengarang, penyusun (karya), penulis
- itale:
- artista, autore, compositore, scrittore
- japane:
- 作家 [さっか], 著作家 [ちょさくか]
- nederlande:
- schrijver, componist, kunstenaar
- pole:
- autor, pisarz, twórca
- portugale:
- compositor
- ruse:
- писатель, автор, сочинитель
- slovake:
- autor, literát, spisovateľ
- svede:
- författare, kompositör
- ukraine:
- письменник
elverki
- Tute, de komenco ĝis fino ellabori verkon: ĝis la mateno li elverkis leteron al la malgranda Kristino [27].
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
- angle:
- elaborate, work out
- beloruse:
- дапрацоўваць (да канчатковага стану), завяршаць працу
- france:
- élaborer
- germane:
- ausarbeiten, fertigstellen (Werk), erstellen
kunverki
- Partopreni en verkado kune kun alia(j): ni kunverkis kaj eldonis tri librojn „Ŝipeto Narklo“, „La tero, kiu volis forflugi“ kaj „Subtera suno“ [28]; ofte ili havas helpon de aliaj muzikistoj kaj fakuloj, ĉu por verki aranĝojn […], por kunverki kanzontekstojn, registri kaj miksi [29].
28.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La novaj redaktoroj de la revuo Esperanto
29. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Eric Languilat (i.d.c) – La granda diktatoro
29. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Eric Languilat (i.d.c) – La granda diktatoro
- angle:
- co-author
- beloruse:
- супрацоўнічаць, ствараць разам, быць суаўтарам
- germane:
- mitverfassen, als Koautor fungieren
reverki
-
Refari verkon cele al plibonigo, modernigo ks:
malofte en la moderna epoko literature lerta fakulo sukcesas reverki
mitologian rakonton en formo legebla, agrablastila
[30];
se mi nun reverkus la libron, mi esprimus min alistile
[31];
li forstrekis la vortojn „ŝi estas“ kaj reverkis la tuton laŭ pli telegrafa
stilo
[32].
revizii2
30.
Monato, Donald Broadribb: Mitologiaĵo tre bele transdonita, 2006
31. Claude Piron: La bona lingvo, Postparolo al la Dua Eldono
32. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 15
31. Claude Piron: La bona lingvo, Postparolo al la Dua Eldono
32. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 15
- angle:
- rework
- beloruse:
- перарабляць, перапрацоўваць
- france:
- réécrire
- germane:
- umarbeiten, umschreiben (revidieren), revidieren, überarbeiten
artverko
- Unikaĵo arte kreita: en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj de venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la roma pasinteco [33]; la dometo de Vilhelmo ja estis artverko, ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj, la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj, ĝi havas tegmenton rizpajlan […] [34]; la kovrilo estis desegnita por mi de Hans Pomeranz kaj li kreis artverkon [35].
33.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLVI
34. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
35. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
34. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
35. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
- angle:
- piece of art
- beloruse:
- мастацкі твор
- france:
- œuvre d'art
- germane:
- Kunstwerk
ĉefverko
Grava verko en iu arto, stilo, lando aŭ de iu homo: grava ĉefverko, kiun ĉiu Esperantisto devos posedi FK ; montri al alinacianoj, kiel belaj estas la ĉefverkoj de nia landa kulturo [36]; la ĉefverko de Bram Stoker, kaj la plej populara, estis Dracula [37]; en 1896 aperis en la germana lingvo lia ĉefverko Der Judenstaat (La juda ŝtato), rigardata kiel la fundamento de politika cionismo [38]; Cherpillod liveras al la franclingva esperantistaro gramatikan ĉefverkon, similan al la famaj PMEG kaj PAG [39].
36.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj
37. Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, Monato, 2005/11, p. 15
38. Walter Klag: Placo-malplaĉo, Monato, 2004/10, p. 15
39. Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, Monato, 2011/12, p. 24
37. Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, Monato, 2005/11, p. 15
38. Walter Klag: Placo-malplaĉo, Monato, 2004/10, p. 15
39. Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, Monato, 2011/12, p. 24
- beloruse:
- галоўны твор, цэнтральны твор
- france:
- chef d'œuvre
- germane:
- Hauptwerk
- hispane:
- obra maestra
- indonezie:
- mahakarya, adikarya, karya agung
- itale:
- capolavoro
- japane:
- 主要作品 [しゅようさくひん], 主著 [しゅちょ], 代表作 [だいひょうさく]
- pole:
- arcydzieło
- ukraine:
- шедевр
finverki
- Ĝis fino ellabori antaŭe komencitan verkon: subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin [40]; mi ricevis vian leteron, en kiu vi instigas min finverki la romanon [41].
40.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
41. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Epilogo
41. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Epilogo
- beloruse:
- дапрацоўваць, завяршаць
- germane:
- fertigstellen (Werk)
majstroverko
- 1.
- Ellaboraĵo de submajstro elfarata kadre de sia majstra ekzameno: via majstroverko ne valoras multe, ĝi estas malnova kaj malbona tableto [42].
- 2.
- Ĉefverko: Kalocsay – Waringhien, la genia duopo, […] en la Internacia Lingvo brile redonis la majstroverkojn de Heine kaj Baudelaire [43]; tiu ĉi lingvo – „majstroverko de logikeco kaj simpleco“, estu enkondukita en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj [44]; Thomas Hobbes […] en sia majstroverko „Leviatan“ ellaboris la ideon de homa socia kunlaboro pro propraj interesoj [45].
42.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo , la orazeno kaj bastono el sako
43. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
44. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
45. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
43. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
44. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
45. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- angle:
- 1. masterpiece 2. magnum opus
- beloruse:
- 1. шэдэўр 2. галоўны твор
- france:
- 2. chef-d'œuvre
- germane:
- 1. Meisterstück 2. Meisterwerk
- hungare:
- 1. mestermű
referencverko
Verko kolektanta kaj sisteme prezentanta sciaĵojn pri iu temo, kun mencio de informfontoj; aŭ verko ofte uzata kiel referenco pri tiu temo: plej klaraj ekzemploj de hiperteksta konstruo estas referencverkoj [46]; Brockhaus Enzyklopädie, la plej bone konata tradicia referencverko en German-parolantaj landoj [47]; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [estas] nuntempe la ĉefa kaj plej kompleta referencverko pri la gramatiko de Esperanto [48].
enciklopedio, kompendio
- beloruse:
- даведачнае выданьне, даведнік
- ĉeĥe:
- referenční dílo
- ĉine:
- 参考书 [cānkǎoshū], 參考書 [cānkǎoshū]
- france:
- ouvrage de référence
- germane:
- Referenz(werk)
- hispane:
- obra de referencia
- indonezie:
- karya rujukan
- pole:
- książka referencyjna
- slovake:
- referenčné dielo
vivoverko
- Ĉefverko (aŭ foje verkaro) de iu, kies ellaboro okupis precipan parton de lia vivo: ekskluzive prilingve verkis la franca licea profesoro Emile Grosjean-Maupin […], lia vivoverko, pretigita en kunlaboro kun aliaj kleruloj, estas la Plena Vortaro [49].
- angle:
- lifework
- beloruse:
- галоўны твор, твор усяго жыцьця
- france:
- œuvre de toute une vie
- germane:
- Lebenswerk