1veteran/o JED
veterano
- 1.
- Longe servinta soldato: ordonu nur, reĝo, kaj miaj veteranoj tuj faros ordon [1]; kvankam li estis nova al la trupo, li ne estis novico, – male, li estis veterano jam plenuminta kompletan serion da operacioj [2]; maljunaj veteranoj suferas je malsanoj kaŭzitaj de militservo [3].
- 2.
- (figure)
Iu sperta, kiu longe dumvive servis al iu afero, en iu partio,
en iu ofico ktp:
unujara lernado ĉe veterano de nia radio
[4];
veterano de redaktado kaj provlegado rimarkis neniujn preserarojn
[5];
longa silentado, sed nun la veterano revenas per nova kompila bita albumo kun
novaj elektronikaj sonoj kaj koloroj
[6];
per sia jarkunveno dum Universala Kongreso […] estis proponite, ke
ĉiu veterano testamentu heredaĵon al la Movado
[7];
unu el la veteranoj de SAT, […] kritikis en Augsburg, ke SAT-anoj,
[ignoras] la laboron en la propraj sindikat-organizoj
[8];
veterano de la kontraŭimperiisma batalo
[9];
Peter Maffay, germana pop-veterano, diris en intervjuo […]
[10].
novulo
ekzercito,
emerito,
spertulo
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
3. Monato, Roland Thibault: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, 2008
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzoj
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
10. Monato, Marko Naoki Lins: Germana muzikkvoto por la radio, 2004

- angle:
- veteran
- beloruse:
- вэтэран
- ĉeĥe:
- (zasloužilý) pracovník na odpočinku, veterán, vysloužilec
- ĉine:
- 榮民 [róngmín], 荣民 [róngmín], 老兵 [lǎobīng], 退伍军人 [tuìwǔjūnrén], 退伍軍人 [tuìwǔjūnrén]
- france:
- vétéran
- germane:
- Veteran 1. Kriegsveteran 2. Langgedienter, Alter Hase
- hispane:
- veterano (subst.)
- hungare:
- veterán
- japane:
- 熟練者 [じゅくれんしゃ], ベテラン [べてらん], 古参兵 [こさんへい], 退役軍人 [たいえきぐんじん]
- katalune:
- veterà
- nederlande:
- veteraan
- pole:
- weteran, wiarus
- portugale:
- veterano
- ruse:
- ветеран
- slovake:
- starý pracovník kolektívu, veterán, vojenský vyslúžilec
- ukraine:
- ветеран
veterana
- (figure) Kiu havas longan sperton en la koncerna afero; ne novica: veterana opozicia kandidato [11]; veterana recenzisto [12]; veteranaj stabanoj perdis siajn postenojn [13]; la direktadon prizorgas la veterana samideano D-ro Anakreon Stamadiadis [14].
11.
Monato, Princo Henriko Oguinye: Nova prezidanto, novaj ŝancoj, 2011
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La forgesita rimportreto
13. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
14. Verdano: El nia Gazetaro, The British Esperantist, 1932, p. 180a
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La forgesita rimportreto
13. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
14. Verdano: El nia Gazetaro, The British Esperantist, 1932, p. 180a
- beloruse:
- вэтэранскі, даўні
- france:
- vétéran (adj.)
- germane:
- langgedienter
- hispane:
- veterano (adj.)
- japane:
- 老練な [ろうれんな], 長く経験を積んだ [ながくけいけんをつんだ], ベテランの [べてらんの]
- pole:
- wysłużony, doświadczony