*novic/o PV

*novico

1.
REL Monaĥiĝonto, viro pasiganta provtempon en monaĥejo antaŭ definitive monaĥiĝi: episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, […] ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo [1]; Karolo Piĉ […] fariĝis por kelkaj monatoj eĉ novico ĉe dominikanoj, sed baldaŭ revenis hejmen [2]. VD:laiko
2.
(evitinde) (figure) Novulo: li estas novico ĉe virinoj; novice maltrafi; mi komensis lerni Esperanton pluraj semajnoj antaŭ nun, mi ankoraŭ estas novico, kaj mi benzonas la vortaro apud mi [3]; inter la kursanoj estas lernejanoj, studentoj, plenaĝuloj, novicoj kaj spertuloj [4]; se ekzistas tia impona gazeto, la internacia lingvo de d-ro Zamenhof estas viva kaj matura, konvinkiĝis la novico [5]; novicoj jam kapablas pli-malpli kontentige legi en Esperanto [6]; ĉiu novico devis kelkfoje mane reskribi la „Teorion“ [7]. ANT:veterano2,
Rim.: Nur la senco novico1 estas Fundamenta, kiel atestas la UV-tradukoj en la lingvojn kiuj ne konfuzas „monaĥiĝonto“n kaj „novulo“n. La sencon novico2 PV kaj ambaŭ PIV-oj misprezentas kiel figuran, iel (kiel?) derivitan el novico1; fakte temas pri atavismo latin(id)a ― en Latino, male ol en Esperanto, la ĉefsignifo de „novicius“ estis la ĝenerala „novulo“, el kiu la senco „monaĥiĝonto“ evoluis per specialigo, facile komprenebla kadre de monaĥejo, sed komika en aliaj situacioj. Tial la ekzemplo pri novico ĉe virinoj, persiste prezentata de PV kaj ambaŭ PIV-oj, provizas riĉan materialon por fantazioj ĉe homo, en kies gepatra lingvo ne ekzistas la konfuzo inter „monaĥiĝonto“ kaj „novulo“ – sed por fantazioj tute alispece amuzaj ol ĉe la latinidlingvanoj. [S. Pokrovskij]
Rim.: Indiferente pri historia deveno kaj fundamenteco la figura uzo de „novico“ tamen ne ŝajnas tre malfacile komprenebla, ekzemple ne pli ol tiu de kontrasta „veterano“, kiu prezentas similan etendon de speciala, societa senco al ĝenerala, civila senco. [ĵv]
1. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:6
2. Karolo Piĉ kaj liaj mondoj, Informilo-2 de la 14a Internacia Esperanto-konferenco, en Strážnice, 2001-07-16
3. Nova kaj aspiranta parolanto - UniLang
4. Monato, Jefim Zajdman: Malgrandaj grandaj majstroj, 2003
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Arĝenta kunlaboro, 2013
6. V. Kudrjavcev: Mi rekomendas..., La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
7. V. Melnikov: Esperanto kaj “veraj” homoj, La Ondo de Esperanto, 2001:1
angle:
novice
beloruse:
1. паслушнік 2. пачатковец
bretone:
1. danvez lean 2. neveziad
ĉeĥe:
novic, nováček
ĉine:
初出茅庐 [chūchūmáolú], 初出茅廬 [chūchūmáolú], 外教 [wàijiào], 新手 [xīnshǒu], 沙弥 [shāmí], 沙彌 [shāmí]
france:
novice (masc.)
germane:
1. Novize 2. Neuling, Frischling
hispane:
novicio 2. principiante
hungare:
1. novícius 2. kezdő
japane:
修練士 [しゅうれんし], 見習い僧 [みならいそう], 初心者 [しょしんしゃ], 新前 [しんまえ], 未経験者 [みけいけんしゃ]
nederlande:
1. novice 2. nieuweling (ontr.)
pole:
fryc, nowicjusz, żółtodziób
portugale:
noviço
rumane:
novice, începător, mucos
ruse:
1. белец, послушник 2. новичок
slovake:
nováčik
ukraine:
новачок, послушник

novica

(figure) Sensperta, komencanta en la koncerna afero; ne veterana: servistineto novica [8]. VD:novbakita
8. G. Eekhoud, trad. Amatus: La Servistineto, Belga Esperantisto, 1910-02, p. 24a
france:
novice (adj.)
germane:
unerfahren
pole:
nieobeznany, nieobyty
rumane:
necunoscut, neobișnuit

novicino

REL Virino pasiganta provtempon en monaĥinejo antaŭ definitive monaĥiniĝi: novicino en la samariana ordeno [9].
angle:
novice
beloruse:
паслушніца
bretone:
danvez leanez
ĉeĥe:
novicka
france:
novice (fém.)
germane:
Novizin
hispane:
novicia
hungare:
novícia
nederlande:
novice (vr.)
pole:
nowicjuszka
rumane:
novicești, novice
ruse:
белица, послушница
slovake:
novicka

administraj notoj