*vind/i

*vindi

(tr)
1.
Ĉirkaŭvolvi iun, precipe suĉinfanon aŭ mortinton, per longa tuko: ŝi naskis sian unuan filon kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon [1]; la junuloj leviĝis kaj lin ĉirkaŭvindis kaj forportis kaj enterigis [2]; ili do prenis la korpon de Jesuo kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo [3]; statuo de la dio Ptah vindita de l' piedoj ĝis la brusto [4].
2.
Vesti la malsupran korpoparton de suĉinfano aŭ persono ne kapabla uzi necesejon per tuko aŭ kalsonsimila sorba peco por reteni la pisaĵon kaj fekaĵon.
3.
MED Ĉirkaŭvolvi korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin: vindi la vunditan brakon; vindi la okulojn al iu.
SUP:vesti
angle:
swathe, swaddle, wrap 3. bandage
beloruse:
спавіваць, перавязваць, хутаць, захінаць
ĉeĥe:
obvázat, povít, vít, zavinout, zavázat
france:
1. langer 2. changer les couches 3. bander, panser
germane:
1. wickeln, einwickeln 2. windeln, wickeln 3. verbinden, umwickeln
hispane:
1. empañar (poner pañal, o envolver a un bebé), amotarjar 2. empañar (poner pañal) 3. vendar
hungare:
1. bepólyáz, becsavar 2. bepelenkáz 3. bepólyáz
japane:
布で巻く [ぬのでまく], おむつでくるむ, 包帯を巻く [ほうたいをまく]
katalune:
1. embolcallar, cobrir (amb tela) 2. bolcar 3. embenar
nederlande:
omwikkelen, inbakeren
pole:
1. zawijać, owijać, spowijać 2. przewijać 3. owijać, bandażować
portugale:
1. envolve 2. pôr fralda 3. enfaixar
ruse:
1. пеленать, спеленать 2. пеленать, спеленать 3. перевязывать, перевязать
slovake:
obviazať, ovinúť, zavinúť
ukraine:
перев’язувати, сповивати, пеленати, звивати, кутати, загортати

vindo

Vindaĵo: (figure) li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj (li estas sensperta) PrV ; Teksaĵaj vindoj estas elfaritaj el teksaĵo ‐ kotono, bambuo aŭ lino, [...] laveblaj kaj refoje uzeblaj [5].
angle:
bandage, dressing
beloruse:
пялюшка, павязка, бінт
ĉeĥe:
obvaz, plena, plenka
germane:
Windel
hispane:
venda, pañal
hungare:
pólya, pelenka li ne elrampis ankoraŭ el la ~oj: még ott a tojáshéj a fenekén.
japane:
むつき, おむつ, 包帯 [ほうたい]
katalune:
li ne elrampis ankoraŭ el la ~oj: encara hi està a les beceroles.
nederlande:
windsel
pole:
pielucha, powijak
ruse:
пелёнка, повязка, бинт
slovake:
obväz, plienka
ukraine:
бинт, сповивач, повивач, пелюшка

vindaĵo

1.
Longa tuko aŭ ŝtofa strio, per kiu oni vindas 1: Sara per propraj manoj lavis la vindaĵojn de la filo [6]; kiam vi estis naskita oni ne detranĉis vian umbilikon oni ne lavis vin per akvo kaj ne vindis per vindaĵoj [7].
2.
Tuko aŭ alia vesto uzata por vindi 2.
angle:
1. binding, wrapping 2. swaddle, diaper
beloruse:
пялюшка, павязка, бінт
france:
1. lange 2. couches (hygiéniques)
germane:
Wickel, Wickelband, Windel
hispane:
1. mortaja, venda, sudario 2. pañal
hungare:
1. pólya, kötés 2. pelenka
japane:
細長い布 [ほそながいぬの]
katalune:
1. bena 2. bolquers
nederlande:
zwachtel
pole:
1. zawój 2. pielucha
portugale:
2. fralda
ruse:
1. пелёнка 2. повязка, бинт
svede:
2. blöja
ukraine:
бинт, сповивач, повивач, пелюшка

vindotuko

Vindaĵo: kiam Reo revenis al Krono, [ŝi] donis al li anstataŭ novnaskito ŝtonon ĉirkaŭvolvitan per vindotuko [8].
angle:
swaddling cloth
beloruse:
пялюшка
bulgare:
пелена
ĉeĥe:
obvaz, plena, plenka
germane:
Wickeltuch
hispane:
mortaja, pañal, venda
hungare:
pólya, kötés, pelenka
japane:
おむつ, おしめ
katalune:
bolquer
nederlande:
luier
ruse:
пелёнка
slovake:
obväz, plienka
svede:
blöja
ukraine:
пелюшка

vindotablo HejmVort

Tablo aŭ simila meblo, sur kiun oni kuŝigas suĉinfanon por purigi kaj vindi ĝin: unika kvazaŭ estas vindotablo [por] beboj baptotaj [9].
angle:
swaddling table
beloruse:
столік для спавіваньня дзіцяці
france:
table à langer
germane:
Wickeltisch, Wickelkommode
hungare:
pelenkázóasztal
japane:
おむつ交換台 [おむつこうかんだい]
katalune:
canviador (per a nadons)
nederlande:
wikkeltafel
pole:
przewijak
ruse:
пеленальный столик
svede:
skötbord
ukraine:
стіл для пеленання дитини

administraj notoj

~otuko: Mankas dua fontindiko.