4volumen/o JED
volumeno
- 1.
Fizika grando,
esprimanta la mezuron de la spaco okupata de objekto:
la dimensioj de volumeno estas
`M^0L^3T^0`.
la variado de la volumeno de gaso depende je la temperaturo
kaj premo;
specifa volumeno
(la volumeno de 1 masunuo da substanco);
se specifa volumeno de oksigeno devus havi pezon de 1 kilogramo – laŭ sia nombro
de la protonoj en ĉiu atomo – en la realo, ĝi pro la aldonaj neŭtronoj fakte
havos pezon de preskaŭ 2 kilogramoj
[1];
la aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno
kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj
[2];
Gronlando, kovrita de dikaj glaĉeroj, la glacia volumeno estas
3 000 000 km3
[3];
kvankam bonkreskaj, [ili] havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli
grandan volumenon, ol forton
[4].
kuba metro- 2.
[5]
Mezuro de solido:
la volumeno de kubo egalas
al la kubo de ĝia eĝo;
la volumeno de sfero estas
proporcia al la kubo de
ĝia radiuso;
el ĉiuj solidoj havantaj saman areon
la sfero havas la plej
grandan volumenon.
- 3.
Vendosumo, kiun atingas iu merkato:
oni enportis ĉirkaŭ 600 aŭ 800 miloj da litroj ĉiutage, dume, la produktado de
biero apenaŭ atingis trionon de tiu ĉi volumeno
[6];
la volumeno de ekstera komerco de la ok novaj EU-membroj pliiĝis en
la periodo 1990-2003 de 62,5 miliardoj al 370 miliardoj da eŭroj
[7];
la volumeno de la industria produktado en Ĉinio kreskis je preskaŭ 10 %
[8].
kapacito- 4.
-
Kapacito2.b:
kesto kun granda volumeno, sed malgranda pezo.
amplekso,
enhavo - 5.
-
Neklare konturita aŭ malfacile priskribebla objekto
tridimensia:
ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente
ĵus konstruita domo
[9];
ŝia volumeno estis ege ampleksa kaj ŝiaj astronomie ŝvelaj konturoj kaŭzis
angoron al junaj viroj
[10].
maso1
1.
Monato, Pejno Simono: Moderna minaco:
radioaktiveco, 2011
2. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
3. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj, 2012
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVIII
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
6. Monato, Centra Ameriko: Nepre ĝia nomo estas Meksiko
7. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo, 2004
8. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
10. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
2. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
3. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj, 2012
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVIII
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
6. Monato, Centra Ameriko: Nepre ĝia nomo estas Meksiko
7. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo, 2004
8. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
10. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
- angle:
- volume
- beloruse:
- аб'ём
- bretone:
- volum
- ĉeĥe:
- kubatura, objem
- ĉine:
- 3. 市场容量 [shìchǎngróngliàng], 市場容量 [shìchǎngróngliàng]
- france:
- volume (mesure)
- germane:
- Volumen 3. Marktvolumen 4. Fassungsvermögen
- greke:
- όγκος
- hebree:
- נפח
- hispane:
- volumen
- hungare:
- térfogat, terjedelem
- japane:
- 体積 [たいせき], 容積 [ようせき], 容量 [ようりょう], かさ
- nederlande:
- volume (inhoud), inhoud
- pole:
- 2. objętość
- portugale:
- volume
- ruse:
- объём specifa ~o: удельный объём.
- slovake:
- objem
- ukraine:
- об’єм, маса, обсяг
volumenaĵo
[11]
- 1.
(arkaismo)
Solido, precipe
se
ĝi havas finian volumenon.
- 2.
Kromsubstanco aldonata al la ĉefa substanco por plenigi
volumenon, kompaktigi, remburi ktp:
asfalto […] estas kapabla ligi la grajnojn
de volumenaĵo (ekz-e gruzo) kaj tiel
konsistigi firman kaj elastan materialon
[12];
ŝaŭmigita volumenaĵo
- angle:
- 2. aggregate ŝaŭmigita ~aĵo: foamed aggregate.
- beloruse:
- 1. цьвёрдае цела 2. напаўняльнік
- ĉine:
- 砂石 [shāshí]
- germane:
- 2. Zuschlag ŝaŭmigita ~aĵo: Schaumzuschlagstoff.
- hispane:
- 1. volumen
- ruse:
- 2. наполнитель ŝaŭmigita ~aĵo: пенный наполнитель.
samvolumena
[13]
- angle:
- of the same volume
- beloruse:
- роўнааб’ёмны
- france:
- de même volume
- germane:
- mit gleichem Volumen
- hebree:
- שווה נפח
- hungare:
- azonos térfogatú
- ruse:
- равнообъёмный
administraj notoj
sam~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.