Zaratuŝtr/o PIV1 , Zoroastr/o PIV1

Zaratuŝtro, Zoroastro

PERSREL Persa profeto (proksimume 660 a. K. – proksimume 583 a. K.), reforminto de la antikva irana religio, kiu sekve iĝis mazdaismo: mi ja iom profunde studis la historion kaj teologion de la Zoroastra religio [1]; bahaanoj kredas je procezo, kiun ili nomas „progresa revelacio“, agnoskante ĉiujn fondintojn de la grandaj mondreligioj, inkluzive de Adamo, Noa, Zaratuŝtro, Kriŝno, Abraham, Moseo, Budho, Jesuo, kaj Mohamedo [2]; Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zaratuŝtro [3]; „Tiele parolis Zaratuŝtro: Libro por Ĉiu kaj Neniu“ estas poeta-filozofia verko de la germana filozofo Friedrich Nietzsche [4].
Rim.: La supraj vivdatoj valoras nur kiel indikoj pri la tradicie akceptata hipotezo.
angle:
Zoroaster, Zarathustra
beloruse:
Зараастр, Заратустра
bulgare:
Зороастър
ĉine:
琐罗亚斯特 [Suǒluóyàsītè], 瑣羅亞斯特 [Suǒluóyàsītè]
france:
Zoroastre, Zarathoustra
germane:
Zoroaster, Zarathustra
hungare:
Zarathusztra, Zoroaszter
itale:
Zaratustra, Zoroastro
katalune:
Zaratustra
perse:
زرتشت، زردشت
pole:
Zaratusztra
portugale:
Zaratustra, Zoroastro
ruse:
Зороастр, Заратустра
ukraine:
Зоратуштра

Zaratuŝtrismo, Zoroastrismo

La religio fondita de Zaratuŝtro; mazdaismo: tiutempe en nia regiono estis disvastiĝintaj Zoroastrismo, budhismo, maniĥeismo kaj kristanismo [5].
5. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio, 2008
angle:
zoroastrianism
france:
zoroastrisme
germane:
Zoroastrismus

administraj notoj