*adiaŭ UV

*adiaŭ

(interjekcio)
1.
Vorto, per kiu oni salutas iun, kiam oni foriras de li, ĉefe se por longa tempo aŭ definitive: estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino [1]; adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso! VdE ; mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ [2]. VD:ĝis revido
2.
(figure) La vortoj kaj gestoj per kiu oni salutas antaŭ foriro: Gering iris antaŭen, por komenci sian preparitan parolon de adiaŭ [3]; (figure) li diris adiaŭ al la mondo surtera (li mortis) PrV .
angle:
adieu, good-bye, farewell
beloruse:
бывай
bretone:
kenavo
bulgare:
сбогом
ĉine:
1. 拜拜 [báibái], 再会 [zàihuì], 再會 [zàihuì]
france:
adieu (interj.)
germane:
tschüss, adieu, ade, lebwohl
hebree:
שלום (ברכת פרידה)
hispane:
adiós
hungare:
Isten veled, Isten önnel
indonezie:
selamat tinggal selamat tinggal
itale:
addio
katalune:
adéu, adéu-siau
nederlande:
adieu, vaarwel, tot ziens, tot kijk
okcitane:
adieu, adieu-siatz
pole:
bywaj, do zobaczenia, żegnaj
portugale:
adeus
ruse:
прощай
slovake:
zbohom
svede:
adjö
taje:
1. ลาก่อน
tibete:
ག་ལེ་ཕེབས་
ukraine:
прощай(те)!, прощавай(те)!, бувай здоровий!, бувайте здорові!

adiaŭa

Rilata al foriro; signanta, enkondukanta foriron: [li] faris adiaŭan kapsignon [4]; ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al la gemastroj [5]. sentoj de la adiaŭa momento [6]; adiaŭa parolo [7]; vi ricevos de mi adiaŭan donacon [8]; li premis la adiaŭan kison sur ŝiajn lipojn [9]; Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato [10].
angle:
good-bye, farewell
beloruse:
разьвітальны
france:
d'adieu
indonezie:
pamitan, pisah
nederlande:
afscheids-

adiaŭi

(tr)
1.
Komplimenti, paroli aŭ signi adiaŭe al iu: Paŭlo, restinte […] dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio [11]; ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis [12]; la kronprinco […] adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton [13]; (figure) li adiaŭis sian junecon [14]; li fine adiaŭis kaj foriris [15]. VD:forlasi
2.
(figure) Forcedi, rezigni: Zamenhof adiaŭis la honorojn: […] mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga [16]; adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi [17]; se la vinĉo adiaŭos nin, tiam ni povos levi la cindron per la manoj [18]; la vitrotubeto ĵus adiaŭis la deĵoron [19]. VD:forrifuzi
3.
KOMP[20][21] Indiki al komputilo finon de seanco kun dialoga programo; elsaluti. ANT:salutiTUT:seanco
angle:
1. bid adieu, say goodbye, say farewell, bid farewell 2. abandon 3. logout
beloruse:
1. разьвітацца 2. разьвітацца, адмовіцца, пазбыцца 3. выйсьці (з кампутарнай сістэмы, сеткі)
bretone:
1. kimiadiñ
ĉine:
1. 告別 [gàobié], 告别 [gàobié], 拜別 [bàibié], 拜别 [bàibié]
france:
1. dire adieu (à), faire ses adieux (à), prendre congé (de), quitter (qn, lui faire ses adieux), renoncer (à) (qc), se séparer (de) (qc), tourner le dos (à) (qc) 3. fermer la session (info.), se déloguer
germane:
1. (sich) verabschieden 2. aufgeben (Hoffnung, Geist etc.) 3. (sich) abmelden, (sich) ausloggen
hebree:
1. לומר שלום (לפרידה) 3. להתנתק (במחשבים)
hispane:
1. decirle adiós a, despedirse de 3. cerrar sesión
hungare:
1. búcsúzik, istenhozzádot mond 3. kijelentkezik
indonezie:
1. pamit (kpd), berpamitan (kpd), pamitan (kpd), undur diri, berpisah 3. keluar log
itale:
1. darsi l'addio 3. logout
nederlande:
1. afscheid nemen, vaarwel zeggen 3. uitloggen
pole:
1. żegnać 3. wylogować
portugale:
1. dizer adeus, despedir-se 3. desligar o microcomputador
ruse:
1. прощаться, попрощаться 3. выйти
slovake:
1. rozlúčiť sa 3. odhlásiť sa
svede:
1. säga farväl, säga hejdå, säga adjö 3. logga ut
ukraine:
прощатися

adiaŭo, adiaŭado

Paroloj aŭ gestoj, per kiuj oni signifas sian longtempan disiĝon de iu: Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton [22]; mi atendis ekstere por eviti la tradician larmplenan adiaŭadon [23].
france:
adieu (subst.), adieux
hispane:
adiós
indonezie:
perpisahan
nederlande:
afscheid

adiaŭdiri

(x)
Diri adiaŭ: l’aŭdienco estis finita kaj ni leviĝis por adiaŭdiri [24]; mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro [25].
24. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
25. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: Batalo de l' vivo, Parto 3-a
angle:
say goodbye, say farewell, bid farewell
beloruse:
разьвітацца
france:
dire adieu (à), faire ses adieux (à), prendre congé (de), quitter (qn, lui faire ses adieux) ~diro: adieux.
germane:
(sich) verabschieden
hispane:
decirle adiós a, despedirse de
hungare:
búcsút mond
indonezie:
mengucapkan selamat tinggal, mengucapkan perpisahan
itale:
dire addio
nederlande:
afscheid nemen, vaarwel zeggen
pole:
żegnać
ruse:
попрощаться
svede:
säga farväl, säga hejdå, säga adjö

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.