adolesk/o

adolesko

Frua junaĝo de homo seksmatura, ankoraŭ ne plenkreskinta: Tolstoj parolis pri „la dezerto de l’ adolesko“ [1]; Adolesko“ (Biografia romano de Blazio Vaha el 1987). VD:puberto
1. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
angle:
adolescence
beloruse:
падлеткавы ўзрост
ĉeĥe:
adolescence
ĉine:
花季 [huājì]
france:
adolescence
germane:
Jugendalter, Adoleszenz
hispane:
adolescencia
hungare:
kamaszkor
itale:
adolescenza
katalune:
adolescència
malaje:
remaja
nederlande:
adolescentie, jongelingsjaren, jongemeisjesjaren
pole:
dojrzałość
rumane:
adolescență
slovake:
vek dospievania

adoleska

Rilata al adolesko: fingrostampoj, kies malgrandeco signis infanon maksimume adoleskan [2]; dum sia adoleska periodo […], Dante ankaŭ entreprenis novan […] poezian formon: vulgarlingvajn versojn rimitajn [3]; adoleskaj knabinoj, kiuj revas akiri iun princon, post kiam oni forigis iliajn dentokrampojn [4].
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Kiu pafis al Pipulo?
3. Monato, Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante, 2004
4. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
beloruse:
падлеткавы
germane:
pubertär, heranreifend, jugendlich

adoleski PIV1

Travivi adoleskon: kiam ŝi ankoraŭ adoleskis, ŝi vokis la atenton de la pianisto Artur Rubinstein, kiu admiris ŝian fortan muzikan temperamenton [5]; ekde kiam mi adoleskis, mi renkontis nur unu personon, kiu vere elmontris sinceran amon al mi [6].
5. F. Fonseca: Sonia Rubinsky, MusicExpress, [vidita je 2006-08-18]
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 7
beloruse:
быць падлеткам
germane:
erwachsen werden, pubertieren
hebree:
גיל ההתבגרות
hispane:
ser adolescente
hungare:
kamaszodni
itale:
essere adolescente
japane:
青年期にある [せいねんきにある], 思春期にある [ししゅんきにある]
katalune:
ésser adolescent
nederlande:
jong zijn, tiener zijn
pole:
dojrzewać, dorastać
portugale:
adolescer(entrar na adolescência)
ukraine:
ставати дорослим, дорослішати

adoleskulo, adoleskanto

Juna homo seksmatura, ankoraŭ ne plenkreskinta: la sopiro ĉi-vive renkonti perfektecon […] apartenas al la infana aŭ adoleskula tavolo de nia psiko [7]; la adoleskanto, kiu konfesis, parolis tute sincere, sed li rakontis sonĝon [8].
angle:
adolescent
beloruse:
падлетак
ĉeĥe:
dorostenec, dospívající mladík, junior adolescent
ĉine:
十几岁的少年 [shíjǐsuìdeshàonián], 十幾歲的少年 [shíjǐsuìdeshàonián], 年輕人 [niánqīngrén], 年轻人 [niánqīngrén]
france:
adolescent (subst.)
germane:
Jugendliche
hebree:
מִתבַּגֵר
hispane:
adolescente
hungare:
kamasz
itale:
adolescente
japane:
青年期男性 [せいねんきだんせい]
katalune:
adolescent
nederlande:
tiener, adolescent
pole:
dorastający, nastolatek, młodzieniec
rumane:
adolescent
slovake:
dospievajúci mladík
ukraine:
юнак, підліток

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.